Belbeko (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Belbeko
rivero en Krimeo
ruse Бельбек, ukraine Бельбек, krime-tatare Belbek
Elfluejo: Nordokcidentaj deklivoj de la Babugana altebenaĵo
Enfluejo: La Nigra Maro
Longo: 63 km
La akvokvanto en la malsupra parto: 2,7 m3/s
La areo de la baseno: 505 km²

Belbeko (ruse Бельбек, ukraine Бельбек, krime-tatare Belbek) estas rivero, fluanta en la sud-okcidenta parto de Krimeo. La longo de la rivero estas 63 km, la areo de la baseno — 505 km². Ĝi formiĝas per kuniĝo de la riveroj Uzenbaŝ kaj Mangotra, kiuj fluas de sur la nord-okcidentaj deklivoj de la Krimea montaro. Belbeko alfluas la Nigran Maron ĉe la okcidenta bordo de Krimeo 5 kilometrojn for de la Sebastopola kreko.

Belbeko estas la plej multakva rivero de Krimeo. En la supra parto la rivero kaj ĝiaj alfluantoj prezentas impetajn torentojn, kiuj neniam sekiĝas; ili havas mallarĝajn fluejojn kaj rapidan fluon. En la malsupra parto la rivero plilarĝiĝas (ĉe la alfluejo — ĝis ĉ. 25-30 m.) kaj malrapidiĝas. Ĉi tie ĝiaj akvoj estas uzataj por irigacio, tial en la malsupra fluo la rivero foje preskaŭ sekiĝas.

La fonto de unu el la alfluantoj de Belbeko — la rivero Kokozko — troviĝas en la Granda Kanjono de Krimeo.

En la valo de Belbeko troviĝas multaj vidindaĵoj, ekzemple la Sujrena fortikaĵo kaj kaverna monaĥejo Ĉelterkobo. Belas ankaŭ la rokoj de la t.n. Belbeka kanjono.