Krimea milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Krimea milito okazis de 1853 ĝis 1856 kaj estas la plej sangverŝa kaj paradoksa en mezo de 19-a jarcento. En ĉi tiu milito partoprenis ĉiuj grandaj landoj de tiu epoko. Militteatro estis en Balkanoj kaj en Balta regiono; en Blanka maro kaj en Beringa Maro, en Pacifiko, en Kaŭkazo kaj en Nigra maro. Sed ĉefaj bataloj de okcidentaj landoj (Britio kaj Francio) kaj Turkio kontraŭ Rusio estis en Krimeo. Tiel milito estas pli fama kiel Krimea milito. Tie ĉi, ĉe muroj de plej forta militmara bazo de Nigramara floto, okazis eventoj, kiuj havis signifplenajn rezultojn por ĉiuj partoprenantoj.

Unu evento el multaj aliaj estas sieĝo kaj heroa defendado de Sebastopolo, kiu daŭris dum 349 tagoj kaj noktoj. En 12-a de novembro 1854 en Sebastopolo komenciĝis legenda agado de granda rusa ĥirurgo, akademiano, Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov. Dum Krimea milito li unuafoje ekuzadis kloroforman kaj eteran narkoton, gipsajn bandaĝojn, ekfondis medician sortimentadon sur batalkampo kaj transportevakuon de vunditoj kaj malsanuloj en malfrontaj lazaretoj. ĉi tiu metodo en sekvantaj militoj kaj katastrofoj savis dekojn de miloj de homaj vivoj.

Dum preskaŭ unu jaro en ĉirkaŭaĵoj de urbo kvar sangverŝaj bataloj okazis (la plej konataj el ili estas batalo ĉe la rivero Almo kaj Balaklava batalo). Post falo de Malaĥov monteto aŭguste 1855 Sebastopolo estis cedigita, kaj rusarmeanoj transiris al Norda flanko de Sebastopola golfo. En 1856 en Parizo pacpakto estis farita, kaj Rusio jam ne rajtis havi floton en Nigra maro.