Orhan Pamuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orhan Pamuk

Orhan PAMUK (plene Ferit Orhan Pamuk; naskiĝis la 7-an de junio 1952 en Istanbulo) estas turka romanverkisto. La 12-an de oktobro 2006 li gajnis la Nobel-premion pri literaturo.

Pamuk estas intime asociita kun postmoderna literaturo. Lia populareco en Turkio mem iom suferis dum 2005 pro jura akuzo kontraŭ li (vidu sube: Proceso) sed lia mondskala legantaro daŭre kreskis. Liaj verkoj estas tradukitaj en pli ol 40 lingvojn (tamen ĝis nun nek unu akireblas en Esperanto).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pamuk naskiĝis en Istanbulo, en 1952, filo de riĉa industriestro. Li aludas flanke al siaj junaj travivaĵoj en la romanoj Cevdet Bey ve Oğulları kaj Kara Kitap, kaj pli ĝisfunde en la memorlibro İstanbul: Hatıralar ve Şehir. Li studentis en Kolegio Robert en Istanbulo, kaj poste studis arĥitekturon ĉe la Teĥnika Universitato de Istanbulo pro familia premo ke li fariĝu inĝeniero aŭ arĥitekto. Tamen li forlasis tiun lernejon post tri jaroj, dezirante fariĝi plentempa verkisto, kaj diplomiĝis ĉe la Instituto pri Ĵurnalismo en la Universitato de Istanbulo en 1976. De 1985 kaj 1988 li estis vizitanta klerulo ĉe Universitato Columbia en Novjorko, kaj dum parto de tiu tempo ankaŭ vizitis la Universitaton de Iovao. Poste li reiris al Istanbulo, kie li loĝis ĝis 2006, kiam li reiris al Novjorko por denove pasprofesori ĉe Columbia. Poste li revenis al Istanbulo. Li edziĝis en 1982 kaj divorcis en 2001. Li havas filinon.

Kvankam lia kariero kiel verkisto ekis fine de la 70aj jaroj, kaj lia unua romano publikiĝis en 1982, lia verkaro ekfamiĝis internacie pro lia romano Blanka fortikaĵo (Beyaz Kale, 1985), laŭdita de la usona verkisto John Updike, kaj famiĝis definitive pro Mi nomiĝas la Ruĝa (Benim Adım Kırmızı , 1998), romano kiu kombinas misteran rakonton, aman historion kaj filosofan pripensadon, kun etoso en Istambulo de la 16-a jarcento, sub la regado de la sultano Murat la 3-a.

Proceso[redakti | redakti fonton]

Orhan Pamuk en sia verkejo

Pamuk estis juĝata en decembro de 2004 pro «insulti kaj malfortigi la turkan identecon» en intervjuo ĉe svisa ĵurnalo. La kialo estis esti parolanta pri la fakto, ke 1.500.000 da armenoj en 1915 kaj 30.000 kurdoj estis mortigitaj de Turkio, kvankam li neis esti uzanta la vorton genocido. Li estis akuzita laŭ la artikolo 301 de la Punkodo, kiu malpermesas insulti la turkan identecon. La unua sentenco malpermesis lin redelikti dum la venontaj ses monatoj, laŭ minaco de enkarcerigo. Li konfirmis siajn vortojn oktobre de 2005.[1] Januare de 2006 tribunalo forlasis la juĝan proceson, sed de tiam li estis konsiderita kiel ekzemplo de defendo de esprimlibero.[2]

Internacia helpo[redakti | redakti fonton]

La akuzoj kontraŭ Pamuk kaŭzis internacian protestmovadon kiu influis laklopodojn de Turkio eniri en la Eŭropa Unio. La 30an de novembro la Eŭropa Parlamento anoncis, ke ĝi sendos delegitaron de kvin parlamentanoj, estrataj de Camiel Eurlings, por observi la juĝadon. [3]

La 1a de decembro, Internacia Amnestio alvokis kontraŭ tiun artikolon 301 kaj la liberigon de Pamuk kaj aliaj ses homoj juĝotaj. [4] Ankaŭ la usona PEN-Klubo denoncis la akuzaron kontraŭ Pamuk. [5]

La 13a de decembro ok tutmonde elstaraj verkistoj nome José Saramago, Gabriel García Márquez, Günter Grass, Umberto Eco, Carlos Fuentes, Juan Goytisolo, John Updike kaj Mario Vargas Llosa deklaris sian kunapogon al Pamuk kaj konsideris la akuzaron kiel perforto kontraŭ la homaj rajtoj. [6]

Verko[redakti | redakti fonton]

Pamuk ekverkis regule en 1974. Lia unua romano, Karanlık ve Işık (Mallumo kaj Lumo) estis kunvenkinta ce la Premio 1979 Milliyet (Mehmet Eroğlu (* tr) estis la alia kunvenkinto). Tiu romano estis publikita sub la titolo Cevdet Bey ve Oğulları (Sro. Cevdet kaj liaj filoj) en 1982, kaj venkis ĉe la premio por novuloj Orhan Kemal en 1983. Ĝi rakontas la historion de tri generacioj de riĉa familio de Istanbulo, pli precize ĉe Nişantaşı, distrikto de Istanbulo kie Pamuk kreskiĝis.

Pamuk venkis ĉe multnombrajn premiojn de kritiko pro sia frua verkaro, inkludante la Premion de Novuloj Madarali de 1984 pro sia dua romano Sessiz Ev (La Silenta Hejmo) kaj la Premion de la Europea Malkaŝo de 1991 pro la franca traduko de tiu romano. Lia historia romano Beyaz Kale (Blanka fortikaĵo), publikita en turka lingvo en 1985, gajnis en 1990 la Sendependan Premion por Fremda Fikcio kaj pliampleksigis ties eksterlandan famon. Li ekpruvis postmodernajn teknikojn en siaj romanoj, ŝanĝante la striktan naturalismon de ties fruaj verkoj.

En 1990 lia romano Kara Kitap (La nigra libro) iĝis unu el la plej polemikaj kaj popolaj legaĵoj en turka literaturo, pro ties komplekseco kaj riĉeco. En 1992, li verkis la gvidlibron por la filmo Gizli Yüz (Sekreta vizaĝo), baze sur Kara Kitap kaj reĝisorita de elstara turka reĝisoro nome, Ömer Kavur. La kvara romano de Pamuk Yeni Hayat (Nova vivo), kortuŝis Turki post ties publikigo en 1995 kaj iĝis la plej vendata libro en la historio de Turkio. Tiam, Pamuk iĝis ankaŭ gravulo en Turkio, pro ties defendo de la politikaj rajtoj de kurdoj. En 1995, Pamuk estis en grupo de aŭtoroj juĝataj pro ties traktado en la verkado de eseoj kiuj kritikis la konsidero de Turkio pri la kurdoj. En 1999, Pamuk publikis sian libron Öteki Renkler (La aliaj koloroj).

La famo de Pamuk kreskiĝis pro la publikigo de Benim Adım Kırmızı (Mia nomo estas la Ruĝa) en 2000. Tiu romano miksas mysterion, amhistorion kaj filozofian idearon en historio de la 16-a jarcento en Istanbulo. Ĝi malfermis fenestron al la epoko de la Otomana Sultano Murat la 3-a dum naŭ vintraj tagoj de 1591, invitante la leganton eniri la ŝtreĉon inter Oriento kaj Okcidento. Mia nomo estas la Ruĝa estis tradukita en 24 lingvojn kaj gajnis la plej riĉajn premiojn en la internacia literaturo nome, la IMPAC Dublin Award en 2003.

La plej ĵusa romano de Pamuk estas Kar en 2002 (Neĝo), kiu pristudas la konflikton inter Islamismo kaj Okcidentismo en la moderna Turkio. Li publikigis ankaŭ memorlibron pri Istanbulo nome İstanbul — Hatıralar ve Şehir en 2003 . Orhan Pamuk gajnis en 2005 la premion Paco de la Germana Libristaro kun 25,000 € pro sia literatura verkaro, kie "Eŭropo kaj Islama Turkio trovas la lokon unu de la alia" kaj kiu estis transdonita en Frankfurto.

La libroj de Pamuk estas karakterigitaj de konfuzo aŭ perdo de identeco ĉefe pro la konflikto inter Eŭropo kaj Islamo. La kunturaj kondiĉoj de ambaŭ interbaraktiĝas inter tradicio kaj laikeco.

Nobelpremio[redakti | redakti fonton]

La 12an de oktobro 2006, La Sveda Akademio anoncis, ke Orhan Pamuk estis gajninte la Nobelpremion pri literaturo de 2006, malpravigante onidirojn, ke siria poeto Ali Ahmad Said, konata kiel Adonis, estis gajnonta la samen premion. [7]

Kritikoj kontraŭ Pamuk[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la turkaj kolegoj atakis lin por koncentri liajn kritikojn kontraŭ Turkio kaj la turkoj anstataŭ samjuste kritiki aliajn registarojn. Aliaj kritikantoj opinias, ke la veraj intencoj de Pamuk ĉe la kurda problemo estis krei favoran sintenon por lia kandidatiĝo al la Nobelpremio de literaturo, rimarkigante, ke Pamuk antaŭe ne estis montrinta kompaton pri tiu problemo aŭ pri la Armenia problemaro. Kelkaj turkoj estis opiniantaj, ke apogo al Pamuk ne pro lia verkaro, sed pro lia engaĝo pro Kurdoj kaj Armenoj estis ne nur erara je tiu senco, sed ankaŭ maljusta rilate homojn kiel Yaşar Kemal — alia tutmonde fama Kurdo-Turko verkisto kiu ankaŭ estis juĝata pro defendi la rajtojn de Kurdoj — aŭ aliaj kiuj same dediĉis siajn vivojn al la defendo de minoritatoj aŭ estis enkarcerigitaj pro tio. Ankaŭ la koincido de la epoko kiam ĵurnalistoj parolis pri Pamuk kun la ĉefa negociado kun la EU levis en Turkio ian polemikon.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1979 Premio de Romano Milliyet (Turkio) pro lia romano Karanlık ve Işık (kunvenkinto)
  • 1983 Premio de Romano Orhan Kemal (Turkio) pro lia romano "Cevdet Bey ve Ogulları"
  • 1984 Premio de Romano Madarali (Turkio) pro lia romano Sessiz Ev
  • 1990 Sendependa Premio de Fremda Fikcio (Britio) pro lia romano Beyaz Kale
  • 1991 Prix de la Découverte Européenne (Francio) pro la Franca eldono de Sessiz Ev: La Maison de Silence
  • 2002 Premio de la plej Bonkvalita Fremda Libro (Francio) pro lia romano Mia nomo estas la Ruĝa
  • 2002 Premio Grinzane Cavour (Italio) pro lia romano Mia nomo estas la Ruĝa
  • 2003 Internacia Literatura Premio IMPAC de Dublino (Irlando) pro lia romano Mia nomo estas la Ruĝa
  • 2005 Premio Paco de la Germana Libristaro (Germanio)
  • 2005 Premio Médicis (Francio) pro lia romano Kar (neĝo)
  • 2006 Nobelpremio pri Literaturo (Svedio)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cevdet Bey ve Oğulları (1982, Sinjoro Ĝevdet kaj liaj filoj)
  • Sessiz Ev (1983, Kvieta domo)
  • Beyaz Kale (1985, Blanka fortikaĵo)
  • Kara Kitap (1990, La nigra libro)
  • Gizli Yuz (1992, Sekreta vizaĝo, spektaklo)
  • Yeni Hayat (1995, Nova vivo)
  • Benim adım Kırmızı (1998, Mi nomiĝas la Ruĝa)
  • Öteki Renkler (1999, Aliaj koloroj)
  • Kar (2002, Neĝo)
  • İstanbul: Hatıralar ve Şehir (2003, Istanbulo: rememoroj kaj la urbo)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]