Günter Grass

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Günter Grass

Günter GRASS [GINte gras] (naskiĝis la 16-an de oktobro 1927 en Danzig) estas germana verkisto, gajninto de la Premio Nobel de Literaturo en 1999.

Enhavo

[redakti] Vivo

Grass naskiĝis en la tiama Libera Urbo Dancigo (nuntempe Gdansko en Pollando). En 1944 li iĝis membro de Waffen-SS. Li studis skulptarton kaj grafikarton en Düsseldorf kaj Berlino, poste laboris kiel skulptisto en Parizo kaj revenis al Berlino en la jaro 1960.

Jam kiel studento li dediĉis sin al la verkado. La unuaj lirikaĵoj kaj dramoj estis laŭdataj de la kritikistoj, tamen ne trovis vastan legantaron. Famon Günter Grass akiris pro sia verko Die Blechtrommel ("La lada tambureto"), kiu publikiĝis en 1959 kiel unua parto de la t.n. "Danciga Trilogio". En 1979 la verko estis tre sukcese filmigita kaj ekde 2000 ĝi ankaŭ ekzistas en Esperanto.

Grass ofte ilustras siajn verkojn per propraj grafikaĵoj. Ekde la 1960-aj jaroj li ankaŭ engaĝiĝas politike por maldekstrulaj partioj kaj projektoj. Inter multaj Literaturpremioj li gajnis la premion Georg-Büchner-Preis (1965) kaj la Premion Nobel de Literaturo.

[redakti] Disputo pri poemo

Pro la kritika poemo Was gesagt werden muß ("Kio direndas") pri la politiko de Israelo fronte al Irano[1], la israela registaro deklaris la 4-an de aprilo 2012 Gunteron Grass nedezirata persono[2][3]. Malgraŭ parte oficialaj postuloj israelflankaj, la sveda akademio nobelpremia ne agnoskas kaŭzojn forpreni de Grass la nobelpremion pri literaturo konvinkaj[4].

[redakti] Verkoj

  • Danziger Trilogie (”Danciga Trilogio”):
    • Die Blechtrommel (“La lada tambureto”, 1959)
    • Katz und Maus (“Kato kaj muso”, 1961)
    • Hundejahre (“Hundojaroj”, 1963)
  • Der Butt (“La rombofiŝo”, 1977)
  • Die Rättin (“La ratino”, 1986)
  • Ein weites Feld (“Vasta kampo”, 1995)
  • Mein Jahrhundert (“Mia jarcento”, 1999)
  • Im Krebsgang (“Kankrirade”, 2002)
  • Beim Häuten der Zwiebel (“Senŝeligante la cepon”, 2006)

[redakti] Grass en Esperanto

  • 2000: La lada tambureto. Tradukinto: Tomasz Chmielik. Originala titolo: Die Blechtrommel.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligoj

Ekstera ligilo  http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/GrassGuenter

[redakti] El Mein Jahrhundert, tradukis Wolfgang Kirschstein

[redakti] Pri Grass

[redakti] Notoj

  1. La poemo en la germana originalo.
  2. Anonco en la israela ĵurnalo Haaretz pri la enirmalpermeso. angle
  3. Grass defendas sin. angle
  4. [1]
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj