Kaŝubio
Kaŝubio estas regiono en Pollando, kie vivas anoj de kaŝuba minoritato. Temas pri geografia nocio sen politika aŭ administra signifo. Kaŝubio situas en Pomerio okcidente de la urboj Gdansko kaj Gdynia. La kaŝuban pejzaĝon karakterizas post-plejstocenaj montetoj, lagoj kaj la proksima Balta Maro.
Nobelpremiito pri literaturo Günter Grass, kies patrino estis kaŝubino kaj onklo estis pola esperantisto naskita en Malbork / Malborko kaj poste loĝanta en Gdansko en Libera Urbo Dancigo kaj laboranta kiel oficisto en la Pola Poŝtoficejo en Gdansko. La 1-an de septembro 1939 la pola onklo defendante la poŝtoficejon mortis pro la pafvundoj fare de germanoj atakantaj la poŝtoficejon. Günter Grass pritraktis la regionon en sia verko Die Blechtrommel / "La lada tambureto". En tiu romano la pola onklo ricevas la pseŭdonomon Jan Bronski, sed vera lia nomo estis Bernard Binnebesel. Filo de Bernard Binnebesel s-ano Arkadiusz Binnebesel (esperantisto, same kiel la patro Bernardo) vivas nun en Malborko, li estas pensiulo, sed li antaŭe estis direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko, kaj ĝis nun li estas ano de la loka Esperanto-rondo "Kastelo". Günter Grass kelkfoje vizitis sian kuzon Arkadion en Malborko, kun kiu li tiam konsultis la faktojn necesajn por verki la faman romanon "La lada tambureto".
Lokoj en Kaŝubio [redakti]
- Bëtowò: Bytów
- Gduńsk: Gdansko
- Gdiniô: Gdynia
- Hél: Hel
- Jastarniô: Jastarnia
- Kartuzë: Kartuzy
- Pùck: Puck
- Wiôlgô Wies: Wielka Wieś