Gdynia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gdynia

esperante: Gdinio
kaŝube Gdiniô
germane: Gdingen

Flago Blazono
Devizo: Gdinio - urbo el maro kaj espero
Gdynia (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Gdyni
Provinco Pomerio (provinco de Pollando)
Distrikto-rajta Jes
Distrikto 252791
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 1080700
Fondita en Antaŭ 1253
Urborajtoj 10-a de februaro 1926
Koordinatoj 54° 30′ N, 18° 32′ O54.518.533333333333Koordinatoj: 54° 30′ N, 18° 32′ O
Alto super la marnivelo 0,0 ... 205,7 m
Areo 136,0 km2
Loĝantaro 252791 (en 2006)
Loĝdenso 1844/km2
Poŝtkodo 81-004 do 81-919
Telefona antaŭkodo (+48) 58
Aŭtokodo GA
Estro Wojciech Szczurek
Titolo de estro Urbestro
Nomo de estraro Urba Konsilantaro de Gdinio
Adreso de estraro Al. Marszałka Piłsudskiego 52/54
Poŝtkodo de estraro 81-382
Telefono de estraro (+48) 58 66 88 000
Fakso de estraro (+48) 58 62 09 798
Poŝto de estraro umgdynia@gdynia.pl
Ĝemelaj urboj Aalborg, Baranoviĉi, Brooklyn, Kenigsbergo / Kaliningrado /Kaliningrad, Karlskrona, Kiel, Klaipeda, Kotka, Kristiansand, Kunda, Liepaja, Plymouth, Seatlo / Seattle
Komunuma retejo http://www.gdynia.pl
Vikinovaĵoj n:pl:Kategoria:Gdynia
v  d  r
Information icon.svg
Vido el la Ŝtona Monto al la jaĥto-haveno
La strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanjska)
  • ██ Kulturo de Oksywie [1], kaj frua kaj malfrua Kulturo de Wielbark
  • ██  Ekspansio de la Wielbark-kulturo en la 2a jarcento
  • ██ Kulturo de Jastorf
    • ██  ekspansio
    • ██  Wielbark anstataŭinta Jastorf
  • ██  Kulturo de Przeworsk
    • ██  Wielbark anstataŭinta Przeworsk
  • ██ La-Tène-kulturo
Disvastiĝo de la Wielbark-kulturo en la 3a jarcento / la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malbork. Sur la mapo:
Perdoj de teritorio de Germanio pro la Traktato de Versajlo
  • ██ Administrita de Ligo de nacioj
  • ██ Donita al najbaraj landoj
  • ██ Restis ĉe Germanio
Unu el la kromleĥoj de Wielbark-kulturo apud la vilaĝo Odry en Kaŝubio / Distrikto Chojnicki - la kromleĥoj estas parto de la granda nekropolo de gotoj)

Gdynia (esperante Gdinio; kaŝube Gdiniô; germane Gdingen) estas havenurbo en Pomerio (provinco de Pollando) en nordo de Pollando, proksime de Gdansko / Gdansk kaj Sopoto / Sopot. Ofte oni kune ilin nomas kiel la Triurbo / Trójmiasto.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La unuaj setlejoj en tiu regiono jam estis en la ŝtonepoko. Poste el la bronzepoko kaj la ferepoko aŭ la fera epoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio. La nomo fera epoko devenas de la fakto, ke iloj trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. En la 2-a jarcento p.K. venis de suda Svedio la gotoj kiuj havas orient-ĝermanan devenon, ili praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj en Gotlando kaj de tie translokiĝis al la Golfo de Gdansko kaj riverdelto / riverbuŝo de Vistulo kaj ili migris en la 3-a jarcento ankoraŭ suden de Eŭropo kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra maro. Gotoj estinte en tiu regiono de Puck-golfo kaj riverdelto de Vistulo kreis unue la t.n. Oksywie-kulturon kiu poste plivastiĝis en t.n. Wielbark-kulturon. La suba mapo montras la disvastiĝon de la Wielbark-kulturo en la 3a jc /la nomo Wielbark-kulturo estas de la kvartalo Wielbark en Malborko / Malbork. (Sur la suba mapo la verda koloro: gotoj en suda Svedio, la viola koloro: Gotlando, la ruĝa koloro: Wielbark-kulturo, la bruna: ostrogotoj en norda parto de la Nigra Maro kaj la blua koloro: la Romia Imperio. Restaĵojn de gotoj kiel Wielbark-kulturo oni trovas en Wielbark (la kvartalo de Malbork / Malborko kaj en la vilaĝo Gościszewo kaj en Kaŝubio apud la vilaĝo Odry, en Odry (cmentarzysko) / Odry (nekropolo), en la Distrikto Chojnicki (tie estas la konata ekzemplo de Wielbark-kulturo t.n.: kromleĥoj, tio estas ŝtoncirkloj, vidu la alkroĉitan foton de la nekropolo de gotoj).

Historio[redakti | redakti fonton]

Unue Gdynia estis menciita en la 13-a jarcento. La loko origine apartenis al Pollando, sed dum la unua dispartigo de Pollando (1772) ekapartenis al Prusio. Per la Traktato de Versajlo (1919) Gdynia denove ekapartenis al Pollando (vidu la mapon).

La Monumento de la Viktimoj de la Decembro 1970
Torpedejo
Klifo en la kvartalo Orłowo (legu: Orŭovo)
La Muzeo de Mararmeo
Gdinia haveno nokte
Vido al Gdinio de la monto
Malnov-trajno en la Gdinia Stacidomo
La Bidgoŝta Stacidomo - Jam tempo ekveturi al Gdinio
Gdinio, la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanjska)

Komence estis la revo

Reakiro de sendependeco de Pollando en la jaro 1918, dezirata de preskaŭ 150 jaroj dum okupado, ankoraŭ ne alportis aliron al la maro. Geedziĝo de Pollando kun la maro, tiu simbolo – inaŭgura akto, kiu plenumis naciajn revojn pri reakiro de la marbordo de la Balta Maro, pri la floto, mara potenco, plenumiĝis ĝuste la 10-an de februaro 1920 en urbo Puck. La Traktato de Versajlo akceptis por la Pollando nur ĉemaran terstrion. Tamen sen haveno. (vidu la mapon).

Apenaŭ 3 monatoj post la solenaĵo en Puck vic-admiralo K. Porębski (legu: Porembski), tiutempa direktoro de Departemento de Maraj Aferoj en Ministerio de Militaj Aferoj, delegis al Pomerio inĝ. Tadeusz Wenda por ke li trovu la plej oportunan lokon por konstrui militan havenon. Jam en julio 1920 T. Wenda pretigis raporton pri inspekcio de la pola marbordo de Pomerio. Li skribis jene: „la plej oportuna loko por konstrui la militan havenon (ankaŭ komercan se estos necese) estas Gdynia (Gdinio), pli ĝuste malaltaĵo inter Gdynia kaj vilaĝo Oksywa (Oksiva), situanta en distanco de 16 km de Nova Haveno en Gdańsk (Gdansko). Ĉi tiu loko posedas la sekvantajn avantaĝojn:

  • Ŝirmita per Duoninsulo Hel / Hel (terlango), eĉ de tiuj ventoj, kiuj danĝerigas la havenon en Gdansko.
  • Profunda la mara akvo troviĝas proksime de marbordo, linio kun 6 m profundeco troviĝas 400 m de marbordo, kaj linio kun 10 m profundeco troviĝas de 1300 m ĝis 1500 m.
  • Marbordoj estas malaltaj, leviĝantaj je 1 ĝis 3 m super la mara nivelo.
  • Estas abundeco de trinkebla akvo de la rivereto „Chylonka" (Ĥilonka).
  • Apuda stacidomo Gdynia (2 km).
  • Ĝusta grundo por rodo..."

La projekto de Haveno en Gdinio (1921), Tadeusz Wenda (18631948)

Antaŭ ol la Pola Sejmo rezoluciis leĝon pri konstruo de haveno, kaj pli precize pri memstara organizo de mara bazo (kiun unu de antaŭmilita instruisto de Mara Lernejo d-ro A. Majewski (legu: Majevski) nomiĝis Granda Karto de Gdynia, ĉe idila „Dia Golfeto" ĉe piedo de Ŝtona Monto kaj Klifo en Orłowo (legu: Orŭovo) alvenadas nur la somergastojn. Inter ili estis ankaŭ unu de la plej modernaj polaj verkistoj - Stefan Żeromski (legu: Ĵeromski). En la 1921 li atente observis la daŭrigon de la laboro de konstruo de la provizora milita haveno kaj rifuĝejo por fiŝkaptistoj. Inspiris lin tiu laboro, en kiuj ekvidis la komencon de nova epoko, grandan ŝancon de ĉi tiu loko. Li verkis libron „Wiatr od morza" (Vento de la maro), en kiuj li prezentis ion ankoraŭ ne ekzistantan, sed baldaŭ okazis tio tre surprize: la fidela kaj reala aspekto de la haveno kaj urbo Gdinio. Tiu literatura vizio fidele montris la etoson de tiuj tempoj, dum kiuj naskiĝis Gdinio. En 1922, la 23-an de septembro la pola Sejmo rezoluciis la leĝon „pri konstruo de la havenon ĉe Gdinio en Pomerio, kiel haveno por publika utilo".

La nacia investo kia finfine estis la konstruo de haveno en Gdinio, amortizis kaj donis grandan profiton jam antaŭ la Dua Mondmilito, plenumante samtempe rolon de la katalizilo de la socia energio kaj patriotismo. Danke al Gdinio gepoloj ekkredis, ke oni povas realigi la plej ambiciajn revojn kaj defioj de la 20-a jc. Homo, kiu inĝinieran penson de T. Wenda kaj literatura vizio de S. Żeromski donis al la politika realigo kaj rangon de la nacia investo estis Eugeniusz (Eŭgeno) Kwiatkowski, laŭ profesio inĝeniero de kemio, laŭ pasio la politikisto.

Gdinio - tiel estis... Eugeniusz Kwiatkowski (legu: Uŭgeno Kvjatkovski) (1898 - 1974)

De momento kiam Eŭgeno Kwiatkowski prenis postenon de Ministro de Industrio kaj Komerco en la 1926 (kaj ankaŭ kiam li plenumis funkcion de vic-ĉefministro de lasta pola registaro de Dua Respubliko antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito) aferoj de la gdinia haveno, ricevis pli rapidan viglecon. Li estis granda propagandisto de mara ŝtata politiko surbaze de moderna haveno en Gdinio. Danke al lia manifesto la Pola Sejmo akceptis ĝustajn monrimedojn por evoluo de haveno kaj urbo, kiuj por antaŭmilita pola generacio estis la vera Promesita Lando - la Ameriko.

Dum periodo kiam E. Kwiatkowski estis Ministro de Industrio kaj Komerco valoro de investoj en gdinia haveno egalis 88 milionojn da polaj zlotoj. E. Kwiatkowski estis politikisto kun vere publicista talento, kiun utiligis interalie por popularigi Gdinion. Li kontaĝis al sia pasio kaj fervoreco. Kortuŝigis aliajn pro sia senprofiteco kaj patriotismo. Li estas konsiderata kiel la patro de Gdinio, ĝia kreinto kaj la konstruinto kune kun T. Wenda kaj vic-admiralo Porębski (legu: Porembski). Ge-urbanoj donis al li en la 1931 honoran civitanecon de sia urbo.

Gdynia [Gdinio] (1928) La stacidomo (la 30-aj jaroj)

Fratoj Robert (Roberto) kaj Franciszek (Francisko) Wilke – jen firmao fondita en la jaro 1931, kvintesenco de gdiniaj iniciateco kaj dinamikeco. La firmao komencis de fiŝista kutro, kiu dum somera sezono anstataŭ kapti fiŝojn promenveturigis turistojn.

Tiu marĝeno de iliaj okupoj post iom da tempo transformiĝis je specialeco de la firmao nomita „Robert Wilke - Pasaĝeraj Motorboatoj". La fratoj vendis la kutron, prenis monan prunteprenon kaj ordonis al gdinia ŝipfarejo la konstruadon de la ligna motorboato, kiu ricevis nomon „Delfin" (Delfeno). Poste venis ankoraŭ „Rekin" (Ŝarko), „Bajka" (Fabelo) kaj „Gryf" (Grifo), ankoraŭ la du motorboatoj „Jaś" (legu: Jaŝ) (Joĉjo) kaj „Małgosia" (legu: Maŭgoŝa) (Margaretnjo).

Robert Wilke – pasaĝeraj motorboatoj Gdinio – la libertempa etoso

Dum la sezono daŭranta de la mezo de junio ĝis la mezo de septembro Fratoj Wilke (legu: Vilke) transveturigis pli ol 200 mil turistojn deziregantajn la marajn impresojn. Ekskursoj tra la haveno, promenveturoj al Orłowo (legu: Orŭovo), Sopoto, Gdansko, Jastarnia kaj Hel faris ĉefan allogaĵon por alvenintaj al Gdinio la somergastoj. La firmao prosperis ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.

Post fulmotondro... Rapida disvolvo de Gdinio dum periodo 15-jara, komencante de la jaro 1926, estis drame haltigita per eksplodo de la Dua Mondmilito. La urbo ne estis suferinta dum bombardado kompare kun Varsovio aŭ Gdansko, sed komplete (tute) ruiniĝis la haveno kaj ŝipfarejo. La plej grandaj perdoj de Gdinio estis: la homoj. Plimulto da poloj estis fare de germanoj forĵetitaj aŭ fermitaj en ekstermejoj, multe da gdinianoj pereis sur la milit-frontoj.

Al urbo liberigita en marto 1945 rapide revenis denaskaj gdinianoj, krom ili ankaŭ venis poloj el Varsovio, Lvovo, Vilno, kiuj perdis ĉion en siaj urboj. Simile kiel antaŭ jaroj Gdinio denove estis Promesita Lando, kaj postmilita tempo estis pionira tempo.

La ŝipfarejo plenumadis nur etajn servojn, ekzemple renovigojn de aŭtomobiloj. Rapide, kiam ĝi jam posedis arganojn kaj ŝipriparejojn ĝi komencis konstrui ŝipojn. Gdinio ekestis la plej granda renoviga bazo de pola ŝiparo, kiam en septembro 1945 j komencis reveni de milita migrado la polaj komercaj ŝipoj kaj militaj ŝipoj ankaŭ ricevantaj de Pollando kadre de militaj reparacioj la germanaj ŝipoj kaj de Britio kaj Usono venis militŝipoj vendataj por la civila uzado. En la jaro 1951 estis la unua surakviĝo de ŝipo „Melitopol".

En sangaj okazintaĵoj de "Decembro 1970" – partoprenis gdiniaj kaj gdanskaj ŝipfaristoj. Gdinio memoras ilin. En Gdinio estas du monumentoj dediĉitaj al la viktimoj. Estis ankaŭ ĝojaj tagoj de laborista kontraŭstaro kaj de espero en aŭgusto 1980, kiam naskiĝis „Solidareco". Ni ĉiam pensos pri homoj, kiuj mortis por ke ni vivu en libera lando.

Kaj kio plu ... Gdinio nun havas 250 mil loĝantojn. Ĝi estas moderna centro de mara ekonomio, de internacia komerco, de scienco kaj altlernejoj, de kulturo kaj turismo. Ĝi estas la urbo de sukceso, la urbo de iniciatemaj homoj, aktivaj kaj kuraĝaj.

Post la falo de la „fera kurteno" Gdinio profitis de sia marhavena situo, klopodante iĝi centro de internaciaj renkontoj kaj negocoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

GRAVAJ HISTORIAJ EVENTOJ de la ESPERANTA MOVADO en GDINIO (GDYNIA)

Flag of Esperanto.svg

1931 Ekzistis jam la rondo „Balta Stelo" en la kvartalo Gdynia-Grabówek (Gdinio-Grabuvek) kun sia sidejo en la Hotel Miejski (Urba Hotelo).

1932 De la 10-a ĝis la 30-a julio okazis la Esperanta kurso laŭ Cseh-metodo. Kurson gvidis prof. Mieczysław Sygnarski (legu: Mjeĉisŭav Signarski) el Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ).

1933 En la „Pola Domo" okazis „Esperanta Renkontiĝo" al kiu venis esperantistoj de multaj polaj urboj.

1936 Aperis Esperanta gvidlibro „Pol-Pomerio" de K. Smagorzewski (legu: Smagoĵevski).

1937 Oni aranĝis la Esperantan kurson por skoltoj.

1946 En Ŝtata Gimnazio kaj Komerca Liceo prof. Józef Toczyski (legu: Juzef Toĉiski) instruis Esperanton (de la septembro 1946 ĝis 1950 kadre de normalaj lecionaj okupoj). Oni kreis Esperantan rondon. Profesoro instruis ankaŭ en Liceo de Formartoj, kie kreiĝis rondeto „Verda Kokidetaro". Aŭtune Jozefo Toczyski - ekestis reprezentanto por Pollando de la Skolta Esperanto-Ligo (SEL) de TEJO kun sidejo en Gdinio ĉe la strato: Morska 77. J. Toczyski aranĝis ankaŭ Esperantan kurson por skoltoj en Gdinio.

1946 - 1947 Ekzistis Kooperativa Memoraĵa Vendejo „Nia Vendejo".

1947 En Gdinio kreiĝis Filio de Pola Esperanto-Asocio. Prezidanto ekestis Józef Toczyski.

1948 Laŭ iniciato de J. Toczyski - la Komerca Liceo kaj Liceo de Formartoj aranĝis la 1-an Marbordan Junularkunvenon, kiu okazis en Gdańsk Oliwa (Gdansko-Oliva). Aranĝon tiun oni kontinuis ĝis la duono de 80-aj jaroj (la lasta okazis en la jaro 1985).

1957 La 22-an de marto - oni revivigis agadon de Filio de PEA. Prezidanto de la Filia Estraro ekestis Erazm Nawrowski. Gdinia Esperanta filio unue lokiĝis ĉe la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska) kaj poste en la Fervojista Domo, kie oni gvidis Esperantajn kursojn. En aprilo ĉe Filio de Pola Esperanto-Asocio oni kreis Esperantan koruson „Balta Maro". Ĝia sidejo estis en la Forvojista Domo. Oktobre - gdiniaj esperantistoj renkontiĝis kun ŝipanaro de la ŝipo „Bolesław Bierut". Sur ŝipo okazis koncerto de la koruso „Balta Maro". 15 an de decembro – laŭ iniciato de E. Nawrowski gdiniaj esperantistoj turniĝis al la Ministro de Navigado kun la propono doni al la novkonstruita ŝipo la nomon „Zamenhof" aŭ „Esperanto".

1959 La 12-an de julio en Split en jugoslavia ŝipfarejo okazis surakviĝo de la ŝipo „Zamenhof" (pecvarŝipo) (tio estas ZEO) por Polaj Oceanaj Linioj en Gdinio. Gdinio fariĝis patrina haveno por la ŝipo kaj esperantistoj de Gdinio havis intimajn kontaktojn kun tiu ŝipanaro.

1960 Kadre de Gdinia Filio de PEA, kreiĝis marista sekcio „Marrondo", kiu eldonis kelkajn numerojn de la revueto „La Megafono". Ĝia redaktoro estis A. Kazimierczak, kiu dum kelkaj jaroj ankaŭ estis prezidanto de la Filio de PEA en Gdinio. La 6-an de aprilo - okazis la unua renkontiĝo kun la ŝipanaro de „Zamenhof". Oktobre - oni malfermis en la Mara Klubejo ĉe la strato 10 Lutego ekspozicion kiu prezentis Esperantan movadon en Gdinio. Tie en la Mara Klubejo estis loko, en kiu gdiniaj esperantistoj organizis multe da prelegoj, renkontiĝoj kaj koncertoj.

1964 Decembre en Klubejo ĉe PTTK (Pola Landkona Turista Societo) laŭ iniciato de Cz. Szatkowski oni organizis imponan ekspozicion sub titolo „Esperanto – la advokato /protektanto/ de interkompreniĝo de la nacioj".

1965 En la Entrepreneja Kultur-Domo ĉe la strato Polska oni malfermis laŭvican Esperantan ekspozicion.

1973 La 14-an de februaro en gdinia Esperanta klubejo okazis renkontiĝo kun kapitanino Teresa Remiszewska (legu: Remiŝevska) - esperantistino kaj velmaristino, kiu sole tranaĝis Atlantikon.

1979 Dum la tagoj 14-18-a de decembro oni aranĝis la „Tagojn de Zamenhof".

1985 Oni ligis rilatojn kun Esperanta Turista Oficejo „Esperantotur" en Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). Esperantistoj nun povis veturi kaj partopreni en la mondaj E-kongresoj kaj en la internaciaj Esperantaj aranĝoj.

1987 Okaze de la solena 100-jara datreveno de Esperanto, oni plantis laŭ akcepto de la Urba Oficejo - jubilean Esperantan Kverkon sur la Kamienna Góra (Ŝtona Monto). En solenaĵo partoprenis pli ol 120 eksterlandaj gastoj, kiuj direktiĝis al la 72-a UK de Esperanto en Varsovio. Poste la kverko estis detruita kaj ĝian replanton trafis la simila sorto.

1987 - 1991 Esperanton instruis en la Junulara Domo de Kulturo Daniela Emler. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun trupo de la Antikva Muziko „Euterpe" (Eŭterpo). Ĉi tiu trupo trifoje gajnis 2-an premion en la Tutpola Konkurso de Esperanta Poezio en Bidgoŝto / Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ).

1993 Prezentiĝis la trupo de Antikva Muziko „Euterpe" dum la 78a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio (Hispanio).

1994 Kreiĝis Esperanta koruso Gaja Velo". Ĝia fondinto estis gdinia esperantisto Eligiusz (Eligio) Sitek. Koruso prezentiĝis enlande kaj eksterlande. Oni kreis Esperantajn kantolibrojn. Agis la jenaj Esperanta grupoj: La Esperanta Konversacia Rondo (n-ro 1) kun sidejo en la Klubejo de Militmaristaro „Riwiera" (legu: Rivjera), la Rondo n-ro 2 „Gdanska Sukceno" kaj la Landkona Klubo ĉe PTTK „Esperanto".

1997 Konversacia Rondo komencis eldoni Esperante monatan revueton Konversacia Rondo". La revueton redaktis H. Bilińska kaj Maria Markowska. Gdiniaj esperantistoj aktive agis dum la organizo de la 1000-a datreveno de Gdansko / Gdańsk kaj la 90-a datreveno de la gdanska Esperanta movado.

1998 La 18-an de aprilo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Hőgsby. Dum la tagoj 23/24-a de majo – esperantistoj de la Landkona Klubo „Esperanto" gajnis Pokalon de Prezidanto de la Mara Sekcio de PTTK en Gdinio dum la 10-a Jubilea Vetkuro okaze de la 70-a datreveno Pola Landkona Turista Societo en Gdinio / Gdynia.

2001 La 30-a de majo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Oskarshamn – la studentoj de vespera artista studado. Gdiniaj esperantistoj aktive partoprenis dum organizo de la Esperanta simpozio en Sopoto / Sopot, okaze de la 100-a datreveno de tiu urbo (la 13.09-16.09).

2002 La 4-a de julio – prezentado de koruso „Gaja Velo" dum Esperanta festivalo „Ekologio kaj Folkloro" en Latvio en urbo Sigulda.

20042008 La koruso „Gaja Velo" sukcese prezentis sin dum ĉiujara Esperanta aranĝo en Jalto „Aroma Jalto", kiu okazis dum turnopunkto de aprilo kaj majo.

2008 La 12-an de junio pola Sejmo unuanime rezoluciis favore al Esperanto okaze de 100-jara jubileo de UEA – tio okazis danke al streboj de unusola esperantisto el Gdinio Kazimierz Krzyżak (legu: Kĵiĵak). La sekvaj liaj personaj agoj rezultis, ke la pola Sejmo sendis la komunan proponon al Nobel-komitato en Oslo por PAC-PREMIO POR ESPERANTO. 2008 En Gdinio agas: Esperanta Rondo n-ro 1A kaj la Landkona Klubo PTTK „Esperanto": la renkontiĝoj okazas 1-an kaj 3-an el la merkredoj ĉiumonate dum la horoj 17.00 – 19.00 en Gdinia Centro de ne-registaraj organizaĵoj (NRO) ĉe la strato 3 Maja 27. Esperanta Konversacia Rondo n-ro 1: la renkontiĝoj okazas ĉiulunde dum la horoj 16.00 – 18.00 en Klub Marynarki Wojennej „Riwiera" (la Klubejo de Militmaristaro) ĉe la strato Zawisza Czarny 1 (legu: Zaviŝa Ĉarni). La rondo gvidas Esperantajn konversaciojn kaj lingvajn konsultadojn.

2009 La 1-an ĝis 5-an de aŭgusto esperantistoj de Gdinio kune kun esperantistoj de Malborko / Malbork organizas la Oficialan POST-KONGRESON de UEA en Gdinio-Malborko, la inaŭguro okazis en Gdinio kun partopreno de 80 esperantistoj el 28 landoj (el kvar kontinentoj) kaj krome du kaŝubaj folklor-ensembloj: el Komunumo Linia - infan-junulara (45 persona) "Kaŝuba Familio" kaj plenkreskuloj el la folklor-ensemblo "Gdynia" (Gdinio) (29 persona). Partoprenis i.a. Prezidanto de UEA d-ro Probal Dasgupta, Prezidanto de Akademio de Esperanto prof. d-ro John C. Wells, Vicprezidantino de UEA Claude Nourmont, Vicprezidanto de Akademio de Esperanto Brian Moon... , Gdanska Televido (TVGdańsk) kaj Gazeta Wyborcza [gazeta viborĉa] (esperante Elekta gazeto) ... oni kune inaugŭris en Gdinio sur la Ŝtona Monto la novan ZEO-n "Esperanto-Kverkon" kion memorigas la dulingva memortabulo. De la 2011 en Gdinio aktivas Estrarano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) Kazimierz Krzyżak, pli frue kiel la fondinto de la Iniciata Grupo "Esperanto por Eŭropa Unio".

KONTAKT-ADRESO kun Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) en Gdinio: Kazimierz Krzyżak kawan1@interia.pl;

Sidejo de la Estraro de EDE-Pollando: 62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49; ret-adreso: jerzy.walaszek@wp.pl, tel.: +48 604 471 480 aŭ +48 0607 659 404

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-Pollando legu en la ttt-ejo: htpp://www.ede.esperanto.info.pl


La 30-an de junio tiu merita esperantisto el Gdinio / Gdynia Kazimierz Krzyżak (legu: Kazimiro Kĵiĵak) en esperantista "Parko de la Mondo" en Malborko kun: Pomeria Vojevodo Roman Zaborowski, Prezidanto de la Pomeria Sejmeto kaj kun Prezidanto de la Pomeri-Kaŝuba Asocio – ili kvarope plantis kverkon "Kaŝubio" kaj inaŭguris la Esperanto-memorŝtonon la 43-an ZEO-n en Malborko (la ZEO-n sponsoris la Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando); kaj apude alia eminenta esperantisto el Japanio Etsuo Miyoshi (legu: Mijoŝi) same plantis kverkon kaj inaŭguris la E-memorŝtonon "MECENATO de ESPERANTO" dediĉitan ĝuste omaĝe al li, kaj ĉe tiu lia ŝtono Pomeria Vojevodo honoris lin per la alta ŝtata ordeno dekrete donita al sinjoro Miyoshi de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski (jen la plena nomo de la ordeno: Kavalira Kruco de la Ordeno de Merito de Pola Respubliko).

La 7an kaj la 8an de majo 2012 okazis la vizito en Gdinio de nia japana gasto s-ano Etsuo Miyoshi kiun akompanis lia privata sekretario Atilio Orellana Rojas - dum tiuj tagoj ili ambaŭ renkontiĝis kun la studentoj de Mara Akademio kaj de la Mara Militista Akademio prezentante prelegon pri Esperanto kaj Esperanto-movado en Japanio kaj pri la japana religio Oomoto. La renrontiĝoj okazis danke al streboj de la loka esperantisto Kazimierz Krzyżak kaj pri foto-servo okupis alia loka esperantisto Andreo Bach. Krome Etsuo Miyoshi renkontiĝis kun la gdiniaj esperantistoj. En la Militista Mara Akademio niaj gastoj estis honoritaj per la gravaj medalaj insignoj de la Akademio – fare de prof. d-ro habil. Piotr Semków, la Dekano de la Humanisma kaj Socia Fakultato de tiu Akademio.

De la 15-a de marto ĝis 5-a de aprilo 2013 gastis en Gdinio dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malbork, Nowy Staw kaj Tczew. Al Gdinio la ekspozicion invitis kaj organizis Kazimiro Krzyżak. Poste la ekspozicio veturis al Pelplin. La vernisaĝon de la ekspozicio partoprenis i.a. la senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt - la Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton kaj du direktoroj de la parlamentanaj oficejoj: de parlamentanino Teresa Hoppe kaj parlamentano Marek Biernacki.


KONTAKT-ADRESO kun esperantistoj en Gdinio:

Nia ret-adreso: esperanto-gdynia@wp.pl


Turismo[redakti | redakti fonton]

Fontano sur la Skvaro de Kościuszko (legu: Koŝcjuŝko)

Rekomendindaj celoj

Ĉiu urbo aspiranta esti alloga turisme certe posedas siajn tipajn, simbolajn lokojn – en ĉiu turisma gvidlibro oni nomas ilin „nepre vidu". En Parizo tio estas la Luvro kaj Ejfelturo, en Moskvo la Ruĝa Placo, en Londono en la Palaco de Westminster estas simbola la Horloĝ-turo Big Ben kaj Palaco Buckingham, en Krakovo la Ĉefa Foirejo (ĉefa placo) kaj la kastelo Vavelo / Wawel (legu: Vavel). En Gdynia (Gdinio) reprezentan rolon plenumas Skwer Kościuszki (Skvaro de Koŝĉjuŝko) kun monumentaj muzeoj sur la akvo – fregato „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa) (Donaco de Pomerio) kaj submara ŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo). Tamen sufiĉas iom promenadi, por vidi ion fascinan – verajn perlojn – kiujn ofertas nia urbo vizitindajn.

Velŝipo "Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio)
Militŝipo "Błyskawica" (Fulmo)

Gdynia (Gdinio) – suna urbo kun temperamento

Plej bone estas ekloĝi en Gdinio por daŭra restado, ĉar povas tion fari nur malmultaj (ĉirkaŭ 250 mil da konstantaj civitanoj), sekve por restantaj 6 miliardoj da mondanoj proponindas almenaŭ vizitado de la bela kaj oportuna urbo kaj – kiel konstatis scienculoj – la plej sunriĉa urbo en Pollando (1671 horoj jare). Mokistoj diras, ke por vizitadi Gdinion sufiĉas unu tago. Certe estas tia ebleco, sed pli ambiciaj bezonas pli multe da tempo. La urbo ofertas pluajn ege interesajn lokojn, eventoj, por ekkoni kiujn oni devas plani almenaŭ du semajnan libertempon!

Ĉu vi scias, ke...

Gdinio jam kvarfoje akceptis la plej grandajn mondajn velŝipojn en The Tall Ships' Races /Konkursoj de la Altaj Ŝipoj/: dum la 1974, 1992, 2003 kaj en 2009.

Gdinio estas la ununura urbo en Eŭropo, en kiu oni povas observi teatran spektaklon sur plaĝo kun murmuranta maro en la fono.

La gdinia jaĥthaveno „marina" estas la plej granda en Pollando.

La gdinia akvario estas la ununura en Pollando akvario kun miloj da raraj ekzempleroj de oceanaj faŭno kaj flaŭro, kiujn oni ne nur povas ekvidi, sed eĉ tuŝi.

La plej gravaj objektoj de la vizita itinero. 1. Stacidomo 2. Oficeja domo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro) 3. Pola Banko 4. Loĝdomego de la Pola Banko de Nacia Ekonomio 5. Domo de la komunumestro Radtke 6. Brikdomo de A. Ogończyk-Bloch kaj de L. Mazalon (legu: Ogonĉik-Bloĥ) 7. Konstruaĵo de la Urba Oficejo 8. Brikdomo de la familio Orłowski (legu: Orŭovski) 9. Brikdomo de la familio Krenski 10. Brikdomo de la familio Stankiewicz (legu: Stankjeviĉ) 11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando 12. Iama hotelo „Polska Riwiera" (Pola Riviero) 13. Domo de Pola Maristo 14. Gdinia Akvario 15. Suda Moleo 16. Velŝipo „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa) (Donaco de Pomerio) 17. Militŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo) 18. Memortabulo de Pola Maristo 19. Brikdomo de la familio Pręczkowski (legu: Prenĉkovski) 20. Brikdomo de la familio Jurkowski 21. Konstruaĵo de la Pola Navigad-Kompanio 22. Ŝtata Meterologia Instituto 23. Oficejo de la Havenkonstruado 24. Fiŝkaptista domo 25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paŭlo 26. Domo de la familio Schroeder 27. Brikdomo de Hundsdorff 28. Domo de Sveda Maristo 29. Domo de Antoni Abraham 30. Komplekso de Bazaro 31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo

1. Stacidomo, Plac Konstytucji (Placo de Konstitucio)

La nuntempa stacidomo estas jam la tria stacidomo en la sama loko. Konstruata en 1950–55 laŭ projekto de W. Tomaszewski kaj estas unu el la malmultaj konstruaĵoj de la socialism-realisma periodo. De la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento devenas ankaŭ pli multaj plastikaj ornamaĵoj de la internoj kun dekoraciaj mozaikoj kaj plafona pentraĵo en iama restoracio(nuntempe drogvendejo). De la stacidomo laŭ la strato Dworcowa (Stacidoma) ni proksimiĝas al la strato 10 Lutego (10-an de Februaro), kiu memorigas kiam Gdinio ricevis urbajn rajtojn en la jaro 1926.

2. Konstruaĵo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro), strato 10 Lutego 24

Oficeja konstruaĵo - sidejo de la Kompanio de Socia Asekuro oni konstruis ĝin en la 1935-36 j laŭ projekto de R. Piotrowski. Tio estas ununura de la simboloj de intermilita arkitekturo en Gdinio. La arkitekturo distingiĝis kunmetante la arkitekturajn solidojn kun malsamaj altecoj kaj eksponita estas la rondforma parto. Tipaj por arkitekturo de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj la stilo difinita kiel modernismo, estas simplaj formoj kaj glataj fasadoj kun grandaj horizontalaj vitraj spacoj. Teretaĝaj fasadoj oni kovris per nigra granito kun kiu kontrastas platoj faritaj de hela sabloŝtono je supraj fasadoj. Post la Dua Mondmilito la domego estis sidejo de PLO – Polaj Oceanaj Linioj.

3. Pola Banko, strato 10 Lutego 20/22

La domegon oni konstruis en la 1929 laŭ projekto S. Filasiewicz. Arkitekturo de tiu konstruaĵo estas karakteriza al la jaroj 20aj de la 20a jarcento, kiam oni volonte rilatis al stiloj de pasintaj epokoj – de tie, ĉi tiun tendencon oni difinas kiel historismon. Tre imponaj estas internoj de tiu banko kun ampleksa ĉambrego de servado kaj belaj volboj sur kolonoj. Riĉe ornamita konstruaĵo de banko kaj de du domoj apude jam priskribitaj, donas eblecon kompari kiel ŝanĝis arkitekturo de Gdinio dum apenaŭ kelkaj jaroj.

4. Loĝdomego Pola Banko de Nacia Ekonomio, stratoj: 3 Maja 27–31 kaj Batory 26

Tria konstruaĵo ĉe strata krucigo tio estas la plej granda rilate la kuban volumenon loĝdomego de antaŭmilita Gdinio. Projektita de arkitekto S. Ziołowski (legu: Zioŭovski) kaj konstruita dum kelkaj etapoj en la jaroj 1935–37. Flanke de la strato 3 Maja interesa estas duonronda tureto-superkonstruo karakteriza al arkitekturo de Gdinio. Domego estis moderne ekipita kaj sub korto oni konstruis subteran garaĝon. Fasado de konstruaĵo restis ornamita per kalkŝtonoj platoj alportitaj de Szydłowiec (legu: Ŝidŭoviec) el suda Pollando.

5. Domo de komunumestro Radtke

Ĉe krucigo de la stratoj 10 Lutego (10-an de Februaro) kaj Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska) troviĝas domo de J. Radtke, kiu de 1918 post longjara dispartigo de Pollando, estis unua pola komunumestro en Gdinio. En tiu domo gastis interalie Stefan Żeromski (legu: Stefano Ĵeromski), Feliks Nowowiejski kaj konstruisto de gdinia haveno inĝ. T. Wenda. Sur la muro de tiu domo, karakteriza kun angula ligna tureto, troviĝas memortabulo honore al J. Radtke.

6. Brikdomo de la familio Orłowski (legu: Orŭovski), strato Świętojańska 68 (legu: Ŝvjentojanska)

Angula modernisma brikdomo laŭ skulptarta arkitekta solido konstruita en 1936. La formon de tiu konstruaĵo formigas du trapenetrantaj partoj – unua sesetaĝa kun rondforma angulo, kaj kun laŭ arko situantaj fenestroj kaj la dua parto perpendikla, sepetaĝa. Blankaj fasadoj restis korvitaj per sabloŝtonaj platoj. Dum intermilita periodo en malsupraj etaĝoj situis luksa magazeno „Bon Marché". Nuntempe je teretaĝo situas salono de gazetaro kaj libroj.

7. Brikdomo de la familioj A. Ogończyk-Bloch kaj L. Mazalon, str. Świętojańska 122

Konstruita en 1936 de mecenato A. Ogończyk-Bloch (legu: Ogonĉik-Bloĥ) kaj arkitekto L. Mazalon, kiu estis ankaŭ kunaŭtoro de la projekto. Precipa ekspono de brikdomo influis je nebanalan solvon de ĝia angula parto, akcentita per vitraj vertikalaj vintraj ĝardenoj kun aerodinamikaj linioj. Simile oni formigis balkonojn de flanko ĉe aleo Piłsudski (legu: Piŭsudski), kiuj skulptas surfacon de muroj kaj elfluas de angulo de la kvaretaĝa fasado de flanko ĉe la strato Świętojańska (legu: Ŝvjentojanska). Tiu brikdomo estas escepta, ne nur en gdinia skalo, ĝi estas ekzemplo de la arkitekturo de la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento.

8. Domego de Urba Oficejo en Gdynia (Gdinio), Al. Piłsudski 52/54 (legu: Piŭsudski)

La konstruaĵo, komence sidejo de Registara Komisarejo, oni konstruis ĝin dum du etapoj. Unuan parton oni donis por uzado en 1930. Duan parton de flanko ĉe aleo de Józef Piłsudski kaj strato Bema oni alkonstruis en 1937. Ĉion oni kreigis laŭ projekto de J.Műller (legu: Miller). Interne troviĝas ne nur registaraj lokoj, sed ankaŭ loĝejo por Registara Komisaro, kiu de 1933 estis F. Sokół (legu: Sokuŭ). Nuntempe ĉi tie troviĝas sidejo de Urba Konsilantaro kaj la Urbestro de Gdinio.

9. Brikdomo de la familio Krenski, strato Świętojańska 55

Brikdomo situanta ĉe stratkrucigo, konstruita en 1939 laŭ projekto Z. Kupiec kaj T. Kossak – la plej aktiva duo de gdiniaj arkitektoj. Pli alta, angula parto de konstruaĵo akcentas krucigon de stratoj kaj malaltaj flankaj partoj kunigas la brikdomon kun la najbaraj. En simpla arkitekta solido distingiĝas mallarĝaj vertikalaj lizenoj (ŝajnpilastroj) kiuj apogas antaŭŝovitan kornicon kaj ondoliniaj balkonoj de la strato Żwirki i Wigury (legu: Ĵvirki kaj Viguri). Eksplodo de la Dua Mondmilito malebligis stuki la fasadon kaj finpretigi la teretaĝon. Ĝustatempe oni ne povis ankaŭ munti lifton, kiu atendis jam malŝarĝon en haveno.

10. Brikdomo de la familio Stankiewicz, strato Świętojańska 53

Estis konstruita en 1931 laŭ projekto de W. Prochaski (legu: Proĥaski) kaj T. Jędrzejewski (legu: Jendĵejevski). En la pordego de tiu domo troviĝas ekspozicio ligita kun ĝia historio preparita fare de la posedantoj.

11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando, stratoj: Świętojańska kaj Armii Krajowej

Preĝejo konstruita danke al donacoj de loĝantaro je grundo donacita de posedantino de la granda bieno E. Skwiercz (legu: Skvjerĉ). Templon oni konstruis de la jaro 1922 kaj konsekris en la jaro 1924. Arkitekta formo projektita de M. Baranowski kaj R. Wojkiewicz (legu: Vojkjeviĉ), rilatis al renesancaj kaj barokaj temploj de la centra Pollando. Hodiaŭ la preĝejo posedas rangon de gdinia kolegiata preĝejo. En la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento naskiĝis la ideo konstrui monumentan Maran Bazilikon, tiu projekto rilatis al grandega trimasta velŝipo. Pro manko da financoj tiun ideon oni nieniam realigis.

12. Hotelo „Pola Riviero", strato Zawiszy Czarnego 1 (legu: Zaviŝi Ĉarnego)

En la jaroj 1922-23 ĉe la tre vizitata plaĝo apud la piedo de Kamienna Góra (Ŝtona Monto) oni konstruis hotelon je eminenta nomo „Pola Riviero". Apude situis lignaj bandomoj kaj moleo. Domego konstruita fare de W. Granowski posedas tradician formon, karakterizan por konstruaĵoj de la 20aj jaroj de la 20-a jarcento. Nuntempe en la iama hotelo troviĝas garnizona klubejo de Milita Maristaro. Al la malnova hotelo najbaras konstruita en la jaroj 2000–2006 moderna komplekso de la Muzeo de Urbo Gdinio kaj Muzeo de Milita Maristaro.

13. Domo de Pola Maristo, Al. Jana Pawła II 3 (Johano Paŭlo la 2-a)

Unu jaron antaŭ la milito je la Suda Moleo estis konstruita reprezentiva objekto kiel naŭtika centro. Domego de Pola Maristo konstruita laŭ projekto de B. Damięcki kaj T. Sieczkowski (legu: Damjencki kaj Ŝeĉkovski) kun rondforma parto turnita al marista baseno, apartenas al la plej karakterizaj historiaj monumentoj de Gdinio. En la konstruaĵo troviĝis reprezentaciaj salonegoj, hotela parto kaj naĝbaseno. Nuntempe estas tie Fakultato de Navigacio de Mara Akademio. En la komplekso situas ankaŭ planetario, kiu komence servis nur por didaktikaj celoj, aktuale estas ankaŭ alirebla por turistoj.

14. Gdinia Akvario, Al. Jana Pawła II 1 (Johano Paŭlo la 2-a)

Sur la Suda Moleo du jaroj antaŭ la milito, oni komencis konstrui ekspozici-scienc-esploran objekton ligitan kun la maro. Finlaboron interrompis eksplodo de la Dua Mondmilito. Post la milito, la konstruaĵo restis pligrandigita per vitra rotundo kaj teraso apogita sur kolonoj. En konstruaĵo troviĝas Gdinia Akvario, kiu estas la plej ŝatata por vizitantoj edukmuzeo en Pollando kaj konstanta punkto por ĉiuj turistoj. En akvaria ekspozicio troviĝas unikaj ekzempleroj de faŭno de la maroj de la tuta mondo.

15. Suda Moleo

La Suda Moleo – estas reprezenta pirso longa je 600m kaj larĝa je 120 m, konstruita en la sama loko kie estis situanta la ligna moleo en la jaroj 1935–37. Ĝi apartenas al parto de la reprezenta kvartalo, laŭ projekto de S. Filipkowski, kiu ankaŭ ne restis finkonstruita kaŭze de la militeksplodo. La moleo estas la plilongigo de la ĉefa kompozicia akso de nia urbo – strato 10 Lutego. Fine de la moleo antaŭ la milito oni projektis konstrui dekkelk-metran monumento-obeliskon kiel simbolon de unuiĝo de Pollando post la dispartigoj de Pollando. Nuntempe en tiu loko staras monumento de la verkisto Józef Teodor Konrad Korzeniowski (legu: Jozef Konrad-Koĵenjovski).

16. Velŝipo „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa) (Donaco de Pomerio)

Velŝipo nomata „blanka fregato" aĉetita en 1929 kaŭze de publika monkolekto kaj estis simbolo de kunligo de Pollando kun la maro. Konstruita en 1909 en Hamburgo, kaj venis al Gdinio unufoje en la jaro 1930. Dum keldek jaroj servis kiel lernoŝipo por kelkaj generacioj de oficiroj de pola maristaro. Ĝi faris pli ol 100 alcelajn ŝipnavigojn; ĉirkaŭante la mondan globon. Kaj triumfis en regatoj de grandaj velŝipoj. En 1981 ĝi finis sian lastan alcelan navigon kaj nuntempe funkcias kiel muzeo. De 1982 la tradicion de „Dar Pomorza" daŭrigas nova fregato, konstruita en gdanska ŝipfarejo „Dar Młodzieży" (legu: Dar Mŭodzjeĵi) (Donaco de Junularo).

17. Militŝipo „Błyskawica" (legu: Bŭiskavica) (Fulmo)

Ŝipo de pola maristaro konstruita en 1937 j en brita ŝipfarejo. Ĝi partoprenis en la batalo dum la Dua Mondmilito ĉe Narvik kaj Dunkirko, krome sur la Mediteraneo. En 1944 j partoprenis dum invado en Normandio. Nuntempe militŝipo servas kiel muzeo kaj prezentas historion de Pola Militmaristaro. Marŝante al okcidenta direkto, dekstre troviĝas distra-kineja centro „Gemini" malfermita en la 2000a j.

18. Memortabulo de Pola Maristo, Skvaro de Kościuszko (legu: Koŝĉiuŝko)

Ĝi simbolas lokon, kiu memorigas oferaĵon kaj penegon de polaj maristoj. Ĉi tie okazas multaj oficialaj solenaĵoj. En tiu loko oni planas konstrui monumenton de Pola Maristo.

19. Brikdomo de la familio Pręczkowski (legu: Prenĉkovski), Skvaro de Kościuszko 10 - 12

Unua de la modernaj brikdomoj laŭ modernisma formo. Konstruita dum kelkaj etapoj de la 1928 j ĝis 1937j. Projektanto T. Jędrzejewski (legu: Jendĵejevski) adaptis rondformaj muroj, kiuj rilatas al ŝipa arkitekturo kaj tureto kiu ligas al la kapitana ponto (komandejo). Sur teretaĝo antaŭ milito ankaŭ multaj jaroj poste troviĝis kinejo – unue „Polonia" poste „Goplana".

20. Brikdomo de la familio Jurkowski, Skvaro de Kościuszko 16

Moderna brikdomo konstruita skelete per ferbetono, distingas sin per kovritaj flavaj ceramikaj platetoj. Konstruita en la jaroj 1937–38 laŭ projekto de Z. Kupiec kaj T. Kossak.

21. Konstruaĵo de la Pola Navigad-Kompanio, strato Waszyngtona 44 (legu: Vaŝingtona)

Ĉe la strato de Waszyngton estas lokitaj plej gravaj konstruaĵoj de mara administracio. Apude de la Skvaro de Kościuszko estis konstruita en la jaroj 1927–29 la konstruaĵo de ŝtata ŝipentrepreno „Żegluga Polska" (legu: Ĵegluga Morska) (Pola Navigacio) laŭ la projekto de A. Ballenstedt kun detaloj en la Art Déco stilo (la art-dekora stilo). Nun ĉi tie troviĝas Komandantaro de la Milita Maristaro.

22. Domego de Ŝtata Meteorologia Instituto, strato Waszyngtona 42

La sidejo de instituto tre grava por navigacio, konstruita en la jaroj 1927–30, ĝin karakterizas aĵura mezurila turo.

23. Oficejo de la Havenkonstruado

En la jaro 1928 estis konstruita domo, kiu samtempe estis oficejo kaj loĝejo. En la konstruaĵo oficis kaj loĝis inĝ. T. Wenda, la ĉefa projektanto kaj konstruisto de la haveno en Gdinio. Ĉe la enirejo al la konstruaĵo troviĝas la memortabulo de inĝeniero T. Wenda. Sur la dua flanko de la strato de Waszyngton troviĝas simpla, ligna kruco, starigita en la jaro 1922 kaj memorigas konstruadon de la haveno.

24. Fiŝkaptista domo, Plac Kaszubski 7b (La Kaŝuba Placo, legu: Kaŝubski)

Malantaŭ domoj starantaj ĉe Kaŝuba Placo konserviĝis la plej malnova loĝdomo en la iama centro de Gdinio. Ĝi devenas de la fino de 19a jc kiel la domo por du fiŝkaptistaj familioj. La konstruaĵo estas partera kun mansardo sub rekta duflanka tegmento. En la domo nun troviĝas la stila kafejo. Ni povas eniri de la strato Żeromski (legu: Ĵeromski).

25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paŭlo, strato Starowiejska 2

La Fratulinoj de la Kompato eklokiĝis en Gdinio en la jaro 1910. Konkorde kun la monaĥeja regulo ili zorgadis pri malriĉuloj kaj malsanuloj. La monaĥeja domo kun kapelo estis konstruita en la jaroj 1923–24. En la domo troviĝas ankaŭ ĉambroj por somergastoj, kiuj grandnombre vizitadis Gdinion. Post tri jaroj, tuj apud la Kaŝuba Placo la fratulinoj konstruis kvaretaĝan domegon por somergastoj. Pro la kresko de la urbo kaj nombro de loĝantoj, la nova domo estis adaptita por hospitalo de la Sankta Vincento. Tio estis la komenco de ĝisnuna Urba Hospitalo.

26. Domo de la familio Schroeder, strato Starowiejska 10a

La loĝdomo de la familio Schroeder el la jaro 1914 ankaŭ iam posedis ĉambrojn por somergastoj.

27. Brikdomo de Hundsdorff, strato Starowiejska 7

La angula domo estis konstruita dum la jaroj 1932–35, laŭ projekto de M. Maślański (legu: Maŝlanski).

28. Domo de Sveda Maristo, strato Jana z Kolna 25

La domo konstruita en la jaro 1936 laŭ la projekto de S. Płoski, posedas hotelon kaj la Svedan Konsulejon.

29. Domo de Antoni Abraham, strato Starowiejska 30

La vilaĝdomo de la familio Skwiercz (legu: Skvjerĉ) konstruita komence de la 20a jarcento ĉe la torda vojo, kia kondukis tra la mezo de la vilaĝo Gdinio. Dum la konstruado de nova urbo, la strato Starowiejska estis rektigita. En la jaroj 1920–23 en tiu ĉi dometo loĝis Antoni Abraham, la kaŝuba kaj sendependenca aganto. Nune tie ĉi troviĝas filio de la Muzeo de la Urbo Gdinio kun ekspozicio dediĉita al la historio de la vilaĝo Gdinio.

30. Komplekso de Bazaro, strato Wójta Radtkego

Por ordigi en kreskanta urbo la stratan komercon oni konstruis grandan foiran halon konsistantan el tri partoj – arka halo por vendi legomojn kaj fruktojn, halo por vendi fiŝojn kaj halo por vendi viandon. Ĝis nun la foira komplekso plenumas sian funkcion.

31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo kaj Prokuroreco, Plac Konstytucji 5

Monumenta konstruaĵo vidalvide de la Ĉefa Stacidomo estis konstruita en la jaro 1936 laŭ projekto de Z. Karpiński, T. Sieczkowski (legu: Sjeĉkovski) kaj R. Sołyński (legu: Soŭinjski). Ĝi estas moderna konstruaĵo. La avangarda formo de la konstruaĵo jam antaŭ la milito

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Gdinio havas partnerajn kontaktojn kun la jenaj urboj[2]:

Urbo Ŝtato Dato de la subskribo de kontrakto
Aalborg Flago-de-Danio.svg Danio la 4-an de aŭgusto 1987
Baranoviĉi Flago-de-Belorusio.svg Belorusio la 6-an de februaro 1993
Broklino / Brooklyn Flago-de-Usono.svg Usono la 14-an de februaro 1991
Hajkoŭo / Haikou Flago-de-Ĉinio.svg Ĉinio la 24-an de aprilo 2006
Kenigsbergo / Kaliningrad Flago-de-Rusio.svg Rusio la 27-an de oktobro 1994
Karlskrona Flago-de-Svedio.svg Svedio la 29-an de marto 1990
Kilo / Kiel Flago-de-Germanio.svg Germanio la 25-an de junio 1985
Klaipėda Flago-de-Litovio.svg Litovio la 12-an de januaro 1993
Kotka Flago-de-Finlando.svg Finnlando la 9-an de marto 1988
Kristiansand Flago-de-Norvegio.svg Norvegio la 21-an de septembro 1991
Kunda Flago-de-Estonio.svg Estonio la 24-an de februaro 2001
Liepāja Flago-de-Latvio.svg Latvio la 12-an de oktobro 1999
Plymouth Flago-de-Britio.svg Britio la 11-an de septembro 1976
Seatlo / Seattle Flago-de-Usono.svg Usono la 23-an de aprilo 1994
Syndicat Mixte de la Côte d'Opale[3] Flago-de-Francio.svg Francio la 25-an de novembro 2004


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vido de la Ŝtona Monto al la Marino. En fono la duoninsulo Hel.