Dunkerque

El Vikipedio
(Alidirektita el Dunkirko)
Saltu al: navigado, serĉo
Dunkerque
(Dunkirko)

Urbocentro dum la karnavalo.
Urbocentro dum la karnavalo.

Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord (subprefektejo)
Arondismento Dunkerque (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Urbestro S-ro Michel Delebarre
2001-2008
Poŝtkodo 59140 / 59240 / 59640
Kodo laŭ INSEE 59183
Retpaĝaro http://www.ville-dunkerque.fr/
Demografio
Loĝantaro 70 850
1999
Loĝdenso 1 897,4 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
51°02′18″N 2°22′39″O  /  51.03833°N, 2.3775°O / 51.03833; 2.3775 (Dunkerque)Koordinatoj: 51°02′18″N 2°22′39″O  /  51.03833°N, 2.3775°O / 51.03833; 2.3775 (Dunkerque)
Alto De 0 al 17 m
Areo 37,34 km²
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Mapo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Dunkerque [dẽkerk] (nederlande Duinkerke, esperantigite Dunkirko) estas franca komunumo kaj havenurbo en norda Francio, lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo.

La urbo havas proksimume 70 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dunkerquois. La nomo "Dunkerque" signifas en la flandra la kirko en la dunoj.

Enhavo

[redakti] Geografio

Dunkerque troviĝas dek kilometrojn okcidente de la landlimo kun Belgio, kaj konsistigas la plej norda punkto de kontinenta Francio. Ĝi situas ĉe la bordo de la Norda Maro.

[redakti] Historio

La urboturo de Dunkerque kaj konstruaĵoj el la post-duamilita rekonstruo. En la urboturo troviĝas la Kariljono

Origine fiŝista vilaĝo, Dunkerque estis fondita je la 7-a jarcento. Longtempe disputata inter pluraj regnoj, ĝi definitive fariĝis franca en 1662, kiam Karolo la 2-a, reĝo de Anglio, ĝin vendis al Ludoviko la 14-a. Jam en 1663 la franca ministro Colbert [kolber'] ordonis, ke la franca fariĝu lingvo de la tribunaloj, ĉar « Lia Reĝa Moŝto deziras paroligi la saman lingvon en Dunkerque kiel en la resto de Francio ». Tamen la enkonduko de la franca restis longtempe nur administracia: kiam la jezuitoj malfermis lernejon en la mezo de la 17-a jarcento, la kursoj okazis en la flandra.

Komence de la Dua mondmilito, la urbo estis eldetruita, kaj rekonstruita post la milito en la 1950-a stilo. Fine de majo 1940, la germana armeo proksime de Dunkerque enfermis britan ekspedician korpuson kaj trupojn de la franca armeo. Inter la 26-a de majo kaj la 4-a de junio la brita mar-armeo sukcesis ŝipe transporti ĉiujn enfermitojn al Anglio.

[redakti] Ekonomio

Kune kun la ĉeaj komunumoj : Malo-les-bains, Rosendael, Grande Synthe, Petite-Synthe, Saint-Pol-sur-mer, Loon-Plage, Dunkerque konsistigas industrian kunurbaĵon.

[redakti] Famaj personoj

[redakti] Vidindaĵoj kaj Karnavalo

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Karnavalo de Dunkirko.

La karnavalo de Dunkirko estas eble la plej vigle populara (ne nur spektaklo kiel ofte en aliaj urboj, sed plene vivata kaj rolata de la loĝantaro) en Francio.

[redakti] Vidu ankaŭ

Strando de Dunkerque

[redakti] Eksteraj ligoj

[redakti] TTT-ejoj pri la Karnavalo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj