Ĵitomir
El Vikipedio
Ĵitomir aŭ Ĵitomiro (ukraine Житомир) estas urbo en Ukraino, unu el plej malnovaj urboj de Kieva Rus. Ĝi situas en Polesa regiono de Volinio, en norda parto de Ukrainio. Ĝi estas administrativa centro de Ĵitomira oblasto kaj Ĵitomira regiono. La loĝantaro dum censo de jaro 2005 estis ĉ. 277,9 mil homoj, la teritorio ĉ. 6500 hektaroj.