Ignacy Jan Paderewski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ignacy Jan Paderewski
Persona informo
Ignacy Jan Paderewski
Naskonomo Ignacy Jan Paderewski
Naskiĝo 18-an de novembro 1860 (1860-11-18)
en Kurilivka
Morto 29-an de junio 1941 (1941-06-29) (80-jaraĝa)
en Novjorko
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco PollandoUsonoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)Ukrainio vd
Alma mater Muzika Universitato Frederiko Ŝopeno vd
Partio Front Morges vd
Subskribo Ignacy Jan Paderewski
Memorigilo Ignacy Jan Paderewski
Familio
Dinastio Q63532070 vd
Edz(in)o Helena Paderewska vd
Profesio
Okupo politikistopianisto • komponisto de klasika muziko • diplomato • muzikologo • muzikinstruisto • komponistoĉefministroministro pri eksteraj aferoj vd
Aktiva en Varsovio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignacy Jan PADEREWSKI (n. 18-an de novembro 1860. Kurylovka, Podolio, Rusa Imperio – m. 29-an de junio 1941., New York, Usono) estis pola pianisto, komponisto, kaj grava politikisto, kunkreinto de sendependeco de Pollando. En 1919 estis pola ĉefministro. Estis ricevinto de la titolo Granda Kavaliro de la Ordeno de la Brita Imperio (1925) kaj de la franca Granda Kruco de Honora legio (1929).

Ignacy Jan Paderewski estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
La stelo de Ignacy Jan Paderewski sur la Trotuaro de famo en Holivudo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ignacy Jan Paderewski estis ekde 1878 piana instruisto, kiu plustudis de 1884 ĝis 1887 en Vieno.

Li estis membro de la Pola Nacia Komisiono dum la unua mondmilito, poste estis delegito al Usono, kie li renkontis la prezidenton Woodrow Wilson kaj instigis lin apogi la polan sendependecon. Tie li ludis pianajn koncertojn en multaj urboj ĉiam komencante priparoli pri sia okupata lando. Li estis unu el ĉefaj apogantoj kaj organizistoj de gravaj monumentoj - inter ili arko de George Washington kaj monumento de Tadeusz Kościuszko.

Post la milito, Jozefo Pilsudski petis Paderewski-on krei sendependan fakan registaron. La registaro establiĝis la 17-an de januaro de 1919 kaj Paderewski mem iĝis eksterafera ministro. Lia ĉefministra periodo ne estis sukcesa. Ĉar li alkutimiĝis al la adorado, sukceso, ne toleris la kritikon. Li abdikis la 27-an de novembro 1919 kaj veturis al Usono. Li koncertis ekde 1921 en Eŭropo kaj Usono.

Komence de la dua mondmilito (oktobro 1939) iĝis prezidento de la pola elmigra registaro. Post okupo de Francio en 1940, li fuĝis al Usono.

Kiel muzikisto li estis tre fama pro sia stilo de ludo sur piano. Plej li famiĝis ludante verkojn de Ŝopeno. Lia stilo de tre ekspresema ludo pleje en polonezoj kaj nokturnoj famigis lin kiel kreinton de la nova pola skolo de pianludo. Ĝi estas tute konforma opinio ĉar ekzemple li mem malkovris genion de Jerzy Żurawlew- pola pianisto kiu antaŭ la dua mondmilito kreis hodiaŭ plej malnovan konkurson pianan en la mondo - Konkurso de Fryderyk Chopin en Varsovio. Paderewski kaj multaj aliaj kiel Ignatz Friedman, Artur Rubinstein, Moritz Rosenthal, Raul Koczalski, Vladimir Pachmann estis ano de la unua grava skolo de pianludo kiu komencis interpreti vaste ekzemple kaj propable unue muzikon de Ŝopeno.

Paderewski estis ankaŭ grava pola komponisto. Lia plej granda verko estas opero- Manru. La opero parolas pri pola cigano. Tre popularaj estis en sia tempo komponaĵoj de Paderewski por piano. Tre grava verko de li estis ankaŭ simfonio "Polonia". Li estis tre influita per muziko de Ŝopeno kaj Maurycy Moszkowski, pri kiu Paderewski parolis, ke post Ŝopeno li plej bone "komprenis" la pianon.

Honoraj doktorecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Dułęba, Zofia Sokołowska, Ignacy Jan Paderewski – Mała kronika życia pianisty i kompozytora (Ignacy Jan Paderewski- eta viv-kroniko de pianisto kaj komponisto), Kraków, 1960, dua eldono ŝanĝita 1976
  • Henryk Opieński, I. J. Paderewski. Esquisse de sa vie et de son oeuvre. Lausanne, Éditions SPES, 1928, dua eldono 1948
  • Werner Fuchss, Paderewski: reflets de sa vie. Genève: La Tribune, coll. « Un homme, une vie, une œuvre », 1981, 278 p.
  • Éric Lipmann, Paderewski, l’idole des années folles. Paris, Balland, 1984. 341 p.
  • Bogusław Raba, Między romantyzmem a modernizmem. Twórczość kompozytorska Ignacego Jana Paredrewskiego (Inter romantikismo kaj modernismo. Komponista kreado de Ignacy Jan Paderewski), Wrocław 2010, p. 267

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]