Krakovo
| Krakovo | |||
| pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke | |||
| urbo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kraków | |||
| Urbo | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Malgrandpollanda Provinco | ||
| Situo | Krakovo | ||
| - koordinatoj | 50°03′41″N 19°56′18″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.06139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.06139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 383 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 188 m s. m. | ||
| Areo | 326,8 km² (32 680 ha) | ||
| Loĝantaro | 756 183 (2010-12-31) | ||
| Denseco | 2 313,9 loĝ./km² | ||
| Estiĝo | 5-a de junio 1257 | ||
| Urbestro | Jacek Majchrowski | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 30-001 - 31-999 | ||
| aŭtokodo | KR | ||
|
Situo de Krakovo enkadre de Pollando
|
|||
| Retpaĝo: www.krakow.pl | |||
Krakovo (pole: Kraków, germane: Krakau, hungare: Krakkó, jide: Kroke) estas post Varsovio dua laŭ grandeco urbo en Pollando (ĉirkaŭ 757 000 da loĝantoj). La urbo situas ĉe la rivero Vistulo en la sudo de Pollando kaj estas la ĉefurbo de provinco Malgrandpolio.
Krakovo estas la iama ĉefurbo de Pollando (ĝis 1609) kaj estas unu el la plej gravaj kulturaj urboj de meza Eŭropo. Malkiel multaj urboj de Pollando, Krakovo ne estis detruita dum la Dua Mondmilito. La urbocentro de la urbo listiĝas en la Monda Heredaĵo de Unesko.
Enhavo |
Historio de la urbo[redakti]
Krakovo ekestis ĉirkaŭ natura monteto, la Vavelo. Tie estis vojkruciĝo de malnovaj komercaj vojoj: la sukcena vojo de la Balta maro al Romo, kaj la vojo de Konstantinopolo al Parizo. Je la Vavelo konstruiĝis urbo, kie dum kvin jarcentoj polaj reĝoj havis sian registaran sidejon. Unu el tiuj reĝoj estis Kazimiro la 3-a, kiu fondis en 1364 universitaton kiu hodiaŭ ankoraŭ ekzistas- ĝi estas Jagelona Universitato. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Krom palaco je la Vavelo troviĝas ankaŭ katedralo.
Post la tria dispartigo de Pollando en 1795 Krakovo ekestis parto de Aŭstrio, sed en 1809 Napoleono konkeris ĝin kaj aldonis la urbon al la duklando Varsovio. Post la malvenko de Napoleono, dum la Viena kongreso decidiĝis ke Pollando apartenos al Rusio kaj Prusio. Ĉar pri Krakovo oni ne povis findecidi, oni deklaris ĝin kune kun la ĉirkaŭejo libera, sendependa kaj strikte neŭtrala urbo. Tiu ĉi Respubliko Krakovo estis aneksita de Aŭstrio en 1846. Post la Unua Mondmilito la urbo denove iĝis pola. Dum la Dua Mondmilito Krakovo estis la ĉefurbo de la nazi-germana Guberniejo. Hans Frank loĝis en la Vavelo.
Religio[redakti]
Krakovo estas jam de mil jaroj episkopujo kaj ekde 1925 estas sidejo de la ĉefepiskopo de la katolika eklezio. De 1964 ĝis 1978 tiu ĉi estis Karol Józef Wojtyła, kiu poste elektiĝis kiel papo Johano Paŭlo la 2-a. La urbo estas tradicie katolika "bastiono". La iam ampleksa juda popolo dum la Dua Mondmilito estis preskaŭ tute murdita.
Administra divido[redakti]
- Stare Miasto
- Grzegórzki
- Prądnik Czerwony
- Prądnik Biały
- Łobzów
- Bronowice
- Bieńczyce
- Zwierzyniec
- Dębniki
- Łagiewniki
- Swoszowice
- Wola Duchacka
- Prokocim-Bieżanów
- Podgórze
- Czyżyny
- Mistrzejowice
- Grębałów
- Nowa Huta
Krakovo kaj Esperanto[redakti]
Du Universalaj Kongresoj de Esperanto okazis en Krakovo: en 1912, kiam okazis la lasta kongresa parolado de Zamenhof kaj 1931 kun inaŭguro de Zamenhof-strato. Krome okazis en 1987 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en la urbo.
Aktivaj esperantistoj en Krakovo[redakti]
Universitatoj[redakti]
- Uniwersytet Jagielloński (Jagelona Universitato) [1]
- Akademia Górniczo-Hutnicza (Minista-Fandista Akademio) [2]
- Politechnika Krakowska (Krakova Politekniko) [3]
- Akademia Ekonomiczna (Akademio de Ekonomio)
- Akademia Wychowania Fizycznego (Akademia de Fizika Eduko) [4]
- Akademia Muzyczna
- Akademia Pedagogiczna
- Akademia Sztuk Pięknych
- Akademia Rolnicza
- Akademia Wychowania Fizycznego
- Papieska Akademia Teologiczna
- Państwowa Wyższa Szkoła Teatralna
- Krakowska Szkoła Wyższa im. A. Frycza-Modrzewskiego
- Krakowska Wyższa Szkoła Promocji Zdrowia
- Małopolska Wyższa Szkoła Zawodowa
- Wyższa Pedagogiczna Szkoła Zawodowa im. Św. Rodziny
- Wyższa Szkoła Ekonomii i Informatyki
- Wyższa Szkoła Europejska im. Ks. Józefa Tischnera [5]
- Wyższa Szkoła Filozoficzno-Pedagogiczna Ignatianum
- Wyższa Szkoła Handlowa
- Wyższa Szkoła Ochrony Środowiska, Turystyki i Rekreacji
- Wyższa Szkoła Ubezpieczeń
- Wyższa Szkoła Zarządzania i Bankowości
Famaj personoj[redakti]
- Alexander Abusch
- Stefan Banach
- Daniel Bogusz
- Boleslaw III
- Krzysztof Borek
- Carl Carl
- Jan Micisław Baudouin de Courtenay
- Ewa Demarczyk
- DJ Tomekk
- Robert Gadocha
- Mordecai Gebirtig
- Mikołaj Gomółka
- Henryk Grossmann
- Ludwig Gumplowicz
- Friedrich Halm
- Julia Hartwig
- Wojciech Has
- Roman Haubenstock-Ramati
- Zvi Hecker
- Jerzy Hoffman
- Johano Paŭlo la 2-a
- Josef Hofmann
- Stanislaus Hosius
- Roman Ingarden
- Jan la 1-a
- Sankta Kazimiro
- Johano la 2-a Kazimiro
- Jan Kochanowski
- Zygmunt Konieczny
- Nikolao Koperniko
- Ladislao la 3-a (Pollando)
- Bohdan Lepkij
- Ewa Lipska
- Franciszek Macharski
- Jacek Malczewski
- Jan Matejko
- Czesław Miłosz
- Edward Ochab
- Mikołaj Rej
- Karin Reschke
- Jan Rokita
- Sigismondo la 2-a (Pollando)
- Jerzy Stuhr
- Wiesława Szymborska
- Grzegorz Turnau
- Karl Freiherr von Urban
- Vladislao la 2-a Jogajlido
- Vladislavo la 2-a
- Wanda Wasilewska
- Stanisław Wyspiański
Vidu ankaŭ[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
- Oficiala retpaĝaro de la urbo
- Apartamentoj en Krakovo
- Fotoj de Krakovo
- Retkamerao
- Panoramo de Krakovo
- Panoramoj de Krakovo
- Turismaj informoj
- Krakovo en Wikitravel
|
||||||
