Arbaro de Białowieża

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
2005-09 Białowieski Park Narodowy 3.jpg
2005-09 Białowieski Park Narodowy 1.jpg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Arbaro de Białowieża (pole Puszcza Białowieska, beloruse Белавежская Пушча) estas praarbaro en la nord-oriento de Pollando kaj la okcidento de Belorusio. Ĝi estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

De 1945 pro la Jalta konferenco la arbaron disigas la limo inter Pollando kaj Belorusio.

Je la pola flanko la naturrezervejo ampleksas ĉ. 10.000 ha, je la belorusa flanko 177.100 ha. La kerna regiono estas 15.700 ha, kun "bufra zono" de 71.400 ha kaj transira zono de 90.000 ha. La mondhereaĵa areo kune kun la nacia parko estas 87.607 ha.

La centra belorusia vizitejo estas Kamieniuki, kiu ampleksas esplorajn laboratoriojn kaj besto-parkon kun alkoj, aproj, ĉevaloj kaj bizonoj, kiuj estis reenigitaj en la regionon en 1929. Ne multas turistoj, parte pro la komplikaj vizaj reguloj.

La polan nacan parkon en la regiono, kiu ampleksas nur malgrandan parton de la praarbaro, ĉiujare vizitas proksimume 100.000 turistoj. Ĝi iam estis ĉasejo de rusaj caroj kaj polaj reĝoj. En vilaĝo Białowieża estas esplorejoj pri arbaristiko kaj zoologio. Okcidente de ĝi situas bestoparko.

La praarbaro estas la lasta restaĵo de la mezeŭropaj miksaj arbaroj, kiuj iam kovris grandajn partojn de Eŭropo. En la restrikta protekta tereno de Bialowieza-Nacia Naturparko homo neniam plantadis kaj neniam forigadis faligitajn trunkojn. Nuntempe ankaŭ oni faradas neniajn laborojn, krom la forŝovado flanken de falintaj arboj barintajn vojojn. Tial la arbaro en Bialowieza ŝajnas malordigita: ĝi estas multtavola kaj riĉa je diversaj specioj de arboj, de diversa aĝo kaj alteco de arboj; unu apud la alia kreskas arboj en malsama aĝo, kreante etaĝojn: la plej potencaj "maljunulinoj", malpli altaj, mezaj aĝe kaj finfine ege malgrandaj. La plej altaj arboj en la parko, piceoj, altiĝas je 52 m, kaj la meza aĝo de arboj en la protekta tereno egalas je 130 jaroj / en Pollando - 54 /. En la parko kreskas 1580 arboj kun dimensioj de naturmonumentoj, do averaĝe unu arbo je 3 ha da surfaco. Eĉ salikoj atingas tie altecon ĝis 22 metrojn kaj 40 cm da diametro de trunko. Al la plej maljunaj arboj en Pollando apartenas kverkoj, nombrantaj pli ol 400 da jaroj. La plej maljuna Jagiello-kverko, en la aĝo de ĉirkaŭ 500 jaroj estiĝis en la jaro 1974-a falinta kaŭze de ventego. La strangegan impreson faras mortintaj jam ankoraŭ starantaj trunkoj kaj tiuj jam faligitaj, sur kiuj elkreskas unikaĵaj specioj de briofitoj, likenoj kaj fungoj.

Praaj slavoj donadis honoron al dioj en sanktaj boskoj kaj sur arbaraj herbejoj. Ekzistas eĉ la hipotezo liganta la nomon Bialowieza kun la praslava kulto de Białobog / biaŭobog - blanka - dio /. La antikva kultloko, aŭ la monteto en Palaca Parko, sur kiu kreskas maljunaj kverkoj - povas esti postrestaĵo de la sankta arbareto de antikvaj slavoj.

En la Nacia Naturparko - Bialowieza oni povas renkonti diversajn arbojn kaj inter ili: kverkojn, karpenojn, alnojn, pinojn, piceojn, sub kiuj kreskas ankaŭ unikaĵaj specioj de muskoj. Tre riĉa estas en la parko la mondo de fungoj, kies nombron oni kalkulas je 3-4 mil kaj en tiuj nur ĉirkaŭ 500 - tio estas ĉapelaj fungoj. Sed oni kalkulas 115 da specioj de tindroj. En Bialowieza-Arbarego abelbredistoj uzadis tindron por polvumado de abeloj dum la piprenado de mielo.

Tre multnombraj estas tie ankaŭ likenoj reprezentitaj per ĉirkaŭ 400 specioj, kiuj estas nekutime infektiĝemaj je malpurigo de aero. Kreskas en ĝi pli ol 1.200 plantaj specioj. Vivas en ĝi polajn ĉevaletojn, alkojn, linkoj, lupoj, nigraj cikonioj; kastoroj kaj bizonoj estis reenkondukitaj.

Rimarkinda estas la Eŭropa bizono, kiu iam loĝadis tutan Eŭropon, kaj ekzistas sovaĝe nur en tiu arbaro, pro tio, ke ĝi estis ĉazrezervejo de la polaj reĝoj. La specio fakte tute malaperis ĉirkaŭ 1940, sed per sciplenaj interkrucadoj de restantaj degeniritaj individuoj oni reestigis la naturan tipon de de la bizono, kaj el ekstreme savis la specion, kiu estas nun alte protektita.

Dum la Unua mondmilito Germanio instalis fervojon por transporti lignon el la arbaro. Tio instigis la dehakon de arboj.