Salminejo Wieliczka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Salminejo Wieliczka*
Monda Heredaĵo

Wieliczka, Solné doly, kaple svaté Kingy.JPG
Salminejo en Wieliczka, salkapelo de sankta Kinga
Lando Flago-de-Pollando.svg Pollando
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 32
Regiono**
Registra historio
Registrado 1978  (2-a sesio)
Ruĝa listo 1989-1998
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Salminejo Wieliczka (pollingve Kopalnia soli Wieliczka) troviĝas sub urbo Wieliczka en proksima ĉirkaŭaĵo de Krakovo. La minejo estis trafikata seninterrompe ekde la 13-a jarcento, eble eĉ pli frue [1], ĝis la unua jardeko de la 21-a jarcento, kiam pro kaŭzoj de altaj enspezoj la minado de salo estis finita. Ĝi apartenas al la plej malnovaj mondaj salminejoj entute (tute la plej malnova estas en proksima Bochnia) kaj ĝi estas enskribita en la liston de monda heredaĵo de Unesko.

Resumo[redakti | redakti fonton]

La minejo estas 327 metrojn profunda. La suma longeco de la koridoroj atingas 300 km, el kiuj al la publiko estas alirebligitaj sole 2 % de la suma longeco de la koridoroj. Ĉiuj koridoroj etendiĝas sume en naŭ niveloj, kiuj estas kunigitaj aŭ per grandaj kameroj, specialaj tuneloj aŭ per ŝaktoj kaj liftoj.

Turistoj povas ĉi tie trarigardi 3,5 km longan vojon, kiu ensumigas trarigardon de statuoj de historiaj kaj mitaj staturoj, kreitaj el ŝtonsalo. Krom vera kaj sciencista klarigoj de estiĝo de la ampleksaj salvejnoj estas ankaŭ al la vizitantoj alproksimigita eĉ mito pri la estiĝo de minejo, kunigita kun mezepokaj polaj kaj hungaraj regantoj.

Rimarkindaj estas ankaŭ volbaj ĉambregoj, kapeloj, subtera lago kaj ekspozicio, alproksimiganta la historion de la minado de salo. La minejo tiel estadas nomata ankaŭ "pola salkatedralo".

Enpremo inspirita de bildo de Leonardo da Vinci: La lasta vespermanĝo

Dum la pasintaj jarcentoj vizitis la minejon vico de famaj personecoj, inter kiuj enviciĝas ekz. Koperniko, Johann Wolfgang von Goethe, Alexander von Humboldt, Dmitrij Ivanoviĉ Mendelejev, Bolesław Prus, Ignacy Jan Paderewski, Robert Baden-Powell, Jacob Bronowski (kiu filmis partojn de filmo Ascendo de homo), Karol Wojtyła (pli poste papo Johano Paŭlo la 2-a), eksprezidento de Usono Bill Clinton, signifaj regantoj kaj multaj aliaj.

Dum la dua mondmilito la minejo estis uzata fare de la germanaj okupantoj por milita produktado.

Respekton vekiganta, antikva, al labirinto simila salminejo fariĝis por Bolesław Prus inspiro al labirintaj scenoj de lia romano La Faraono.

En la jaro 1978 la salminejo Wieliczka estis envicigita en liston de monda heredaĵo de Unesko kiel unu el entute unuaj memorigaĵoj en la lando. Hodiaŭ ĝi estas signifa turisma allogaĵo; vizitas ĝin ekskursoj el multaj landoj (nuntempe trarigardos la minejon pli ol unu miliono da vizitantoj ĉiujare[2]), do oni okazas trarigardojn en multaj lingvoj. Krom la konata turisma vojo, kiu troviĝas 64-135 metroj sub la surfaco, okazas ankaŭ ekskursoj geologiaj por fakuloj el tereno de mineralogio kaj minado, sed eĉ ne tiuj aliras en la plej profundajn etaĝojn de la minejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 1992/02, paĝo 16: La mondfama salminejo de Wieliczka verkita de Bogdan Michalski.
  2. Vidu oficialajn ttt-paĝojn de la minejo: [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Moers-Zeche Rheinpreußen Schacht 4-Förderturm.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Minado