William J. Clinton
El Vikipedio
(Alidirektita el Bill Clinton)
| William Jefferson Clinton | |
|
42-a Prezidento de Usono
|
|
| En funkcio: 20-a de januaro 1993 – 20-a de januaro 2001 |
|
| Vicprezidento | Albert A. Gore, Jr. |
|---|---|
| Antaŭulo | George H. W. Bush |
| Sekvanto | George W. Bush |
|
|
|
| En funkcio: 11-a de januaro 1983 – 12-a de decembro 1992 |
|
| Antaŭulo | Frank D. White |
| Sekvanto | Jim Guy Tucker |
|
|
|
| En funkcio: 9-a de januaro 1979 – 19-a de januaro 1981 |
|
| Antaŭulo | Joe Purcell (aktiva) |
| Sekvanto | Frank D. White |
|
|
|
| En funkcio: 1977 – 1979 |
|
| Antaŭulo | Jim Guy Tucker |
| Sekvanto | Steve Clark |
|
|
|
| Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1946 Hope, Arkansas, Usono |
| Nacieco | usonano |
| Politika partio | demokrata |
| Edzo/ino | Hillary Rodham Clinton |
| Infanoj | Chelsea Clinton |
| Alma mater | Georgetown University University College, Oxford Yale Law School |
| Profesio | advokato |
| Religio | Suda baptisto |
| Subskribo | |
| TTT | William J. Clinton Presidential Library |
William Jefferson (Bill) CLINTON [ŬIljam ĜEfrsn (BIL) KLINtn] (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1946 en Hope, Arkansaso) estis la kvardek-dua prezidento de Usono, de 1993 ĝis 2001.
Lia edzino estas Hillary Rodham, kaj la paro havas unu filinon, Chelsea Victoria. Clinton estas baptisto.
Dum lia regado okazis:
- 1993- La afero de Samseksemuloj en la Militarmeoj
- 1993- La ago en Bosnio
- 1993- La sieĝo de Waco, Teksaso
- 1994- NAFTA - Nord-Amerika Liber-Komerca Akordo - inter Kanado, Usono, kaj Meksiko
- 1995- WTO World Trade Organization Tutmonda Komerca Organizo
- 1995- La bombado de registara konstruaĵo en Oklahoma City, Oklahomo
- 1998- Saddam Hussein de Irako ne permesis inspektojn de armiloj fare de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1998- La unua atako kontraŭ la Ĝemelturoj (World Trade Center) en Novjorko
- 1999- Formala akuzo de Clinton, pri ĵurorompo pri seksafero kun Monica Lewinsky kaj por aliaj akuzaĵoj. Sed la senato lin absolvis.
- 1999- Milito en Kosovo, Serbio
- 2000- la kazo de Elian Gonzalez, la 6-jaraĝa kubano
| Antaŭulo: George H. Bush 1989-1993 |
42-a Prezidento de Usono 1993-2001 |
Posteulo: George W. Bush 2001- |

