Partio Whig (Usono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Balotilo-reklamo de la Partio Whig, 1844

La Partio Whig estis politika partio en Usono, formale organizita en 1834 de oponantoj de prezidento Andrew Jackson. Tri membroj de la Partio Whig servis kiel prezidentoj de Usono: William Henry Harrison (elektita en 1840), Zachary Taylor (elektita en 1848) kaj Millard Fillmore (elektita en 1848 kiel Vicprezidento; prezidentiĝis kiam Taylor mortis en 1850); ankaŭ John Tyler estiĝis prezidento en 1841, kiam William Henry Harrison mortis, sed la partio preskaŭ tuje elpelis lin pro lia kontraŭado al la ĉefaj politikaj starpunktoj de la partio. Aliaj eminentaj membroj de la partio inkluzivis Daniel Webster, generalo Winfield Scott, kaj Henry Clay. Abraham Lincoln estis ĉefaktivulo de la partio en Ilinojso. Meze de la 1850-aj jaroj, la partio pli-malpli disfalis, grandparte pro malakordo pri politiko rilate al la eventuala establado de la sklavsistemo en novajn teritoriojn de okcidenta Usono; plejmulto el la partianoj transiris en la novan Respublikanan Partion. La lasta prezidenta kampanjo en kiu la partio Whig proponis kandidaton estis 1860.

Fonto de la nomo "Whig"[redakti | redakti fonton]

La termino "Whig" venis el la politika historio de Britio, kie ĝi unue uziĝis en 1689 por etikedi la partion malkonservativan, kontraste al la konservativa partio "Tory". Etimologie, ĝi venas el skotangla vorto signifanta "antaŭenigi (ĉevalojn)". En Prausono oni uzis la terminon por "koloniano oponanta politikon de la Krono". Ĉirkaŭ 1825 oni ekaplikis ĝin al oponantoj de Andrew Jackson.