Intelektulkampanjo de Krakovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salono n-ro 66, en kiu oni arestis la profesorojn de Jagelona Universitato de Krakovo dum la Intelektulkampanjo de Krakovo germane „Sonderaktion Krakau”
La memortabulo en Vroclavo
Bruno Müller (SS-Obersturmbannfuhrer) el la SS (organizaĵo), Krakovo (1940)

Intelektulkampanjo de Krakovo (germane: Sonderaktion Krakau) – reprezalia germana kampanjo direktita kontraŭ pola scienca medio, farita la 6-an de novembro 1939 en Krakovo. Germanoj arestis 184 personojn, ĉefe profesorojn kaj lekciistoj de Jagelona Universitato, kaj ankaŭ de AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio. La plimulto estis malliberigita ĝis la 8-a de februaro 1940 en koncentrejo Sachsenhausen. Parton oni enprizonigis ankoraŭ post tiu ĉi dato. Ne malpli ol 20 personoj mortis pro pezaj kondiĉoj aŭ estis murditaj.

La kampanjo estis realigita de Einsatzgruppe I – operaca grupo de Sicherheitspolizei sub gvido de SS Bruno Muller el la SS (organizaĵo) (SS-Obersturmbannfuhrer).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jochen August: Sonderaktion Krakau. Die Verhaftung der Krakauer Wissenschaftler am 6. November 1939, Hamburger Edition, HIS Verlagsgesellschaft GmbH, Hamburg, 1997.
  • Maria Wardzyńska: Był rok 1939. Operacja niemieckiej policji bezpieczeństwa w Polsce. Intelligenzaktion (Estis la jaro 1939. Operaco de germana sekureca polico en Pollando. Intelligenzaktion), Instytut Pamięci Narodowej, 2009, ​ISBN 978-83-7629-063-8​.
  • Jan Gwiazdomorski: Wspomnienia z Sachsenhausen. Dzieje uwięzienia profesorów Uniwersytetu Jagiellońskiego, 6 XI 1939 – 9 II 1940 (Rememoroj el Sachsenhausen. Historio pri malliberigo de la profesoroj de Jagelona Universitato, 6.11.1939-9.02.1940), Wyd. IV. Kraków: Wyd. Literackie, 1975.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]