Malliberejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda mapo de la takso de malliberuloj per 100,000 da civitanoj laŭ lando

Malliberejoprizono estas loko, kie homoj loĝas enŝlosite. Kutime ili perdis parton de siaj personaj liberecoj ĉar ili krimis. Ilia socio enŝlosas ilin en malliberejo, ĉar ĝi provas unuflanke certigi ke la koncerna krimulo ne povu denove krimi, kaj aliflanke ĝi provas malkuraĝigi aliajn homojn krimi.

Kutime malliberejo estas konstruaĵo kun alta muro ĉirkaŭ ĝi, kaj kun multaj ĉeloj interne, en kiuj la malliberuloj loĝas.

Mallibereja loĝantaro en la mondo[redakti | redakti fonton]

Pli ol naŭ milionoj da homoj estas malliberigitaj tutmonde. La prizonularo kreskis signife en la 1990-aj jaroj en procezo de privateco de tiu ĉi servo.

La lando kun la plej granda nombro da malliberuloj estas Usono - pli ol 2,5 milionoj da malliberuloj. Kvankam la usona loĝantaro konsistigas nur 5% de la monda loĝantaro, la usona jura sistemo respondecas pri malliberigo de 25% de la mondaj malliberigitoj. Usono okupas la duan post Ruando en la procento de la loĝantaro malpermesita en malliberejoj - en Usono 701 el 100.000 homoj. En Ruando, en 2002, pli ol 100.000 homoj estis arestitaj pro suspekto de partopreno en genocido de 1994.

Rusio kaj Ĉinio havis malliberejan loĝantaron de pli ol miliono da homoj en 2002. Estas neniuj informoj pri ĉi tiu afero pri Nord-Koreio. [3]

Britio havis 73 000 malliberuloj en 2003, dum Francio kaj Germanio havas similajn nombrojn.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]