Trotuaro de famo en Holivudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kantistoj sur la holivuda Walk of Fame.

La Walk of Fame (esperante "Irejo de Famo") estas trotuaro laŭlonge de Hollywood Boulevard kaj Vine Street en Holivudo (Los-Anĝeleso, Kalifornio), sur kiu legeblas la nomoj de multaj filmsteloj. Ĝi estis desegnita de la sudkalifornia artisto Oliver Weismuller, dungita en la 1950-aj jaroj de la urbo por doni al Holivudo novan aspekton. La Walk of Fame estis unu el pluraj plibonigaĵoj, kiujn la urbo entreprenis tiutempe.

Ĝi nun entenas pli ol 2000 kvinpintaj steloj kun nomoj de filmsteloj ne nur homaj sed ankaŭ tute fikciaj, celebritaj de la holivuda ĉambro de komerco pro iliaj kontribuoj al kinindustrio. La Walk of Fame estas prizorgata de la memfinancita fondaĵo Hollywood Historic Trust. La unua stelo, inaŭgurita la 9-an de februaro 1960, iris al la aktorino Joanne Woodward.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]