La Simpsonoj

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Simpsonoj
En 2000, Lisa, kun la resto de la familio Simpson, ricevis stelon ĉe Holivuda Fampromenejo.

La Simpsonoj (angle The Simpsons) estas animea televidprogramo. Ĝi estis televide ekde la 17-a de decembro 1989 kiam ĝi unue komencis en la FOX-a reto. La disvolvigo de la serio uzas komedion por pritrakti multajn flankojn de usona kulturo kaj familia vivo. Multaj kritikantoj diras ke la Simpsonoj estas la plej bonkvalita animea programo, inklude la revuon Time, kiu nomumis ĝin la plej bonkvalitan televidprogramon de la 20-a jarcento en 1998.

La ĉefajn rolulojn kreis Matt Groening kiel parto de serio por la elsendo The Tracey Ullman Show. Multe de la roluloj en la programo nomiĝis laŭ homoj en la familio de Groening - lia patro Homer, lia patrino Marĵ', kaj liaj fratinoj Lisa kaj Maggie. Bart estas kaŝnomo de Matt (Groening).

La programoj koncentriĝis pri la Simpson-a familio. Homer estas la malsaĝa patro. Marĝ' estas la prizorga patrino kun tre alta blua haro. Bart estas la petolema filo. Lisa estas la inteligenta filino. Magi estas bebo kiu ĉiam havas suĉilon en sia buŝo. Ankaŭ multaj aliaj roluloj loĝas en la fikcia urbo de Springfield.

[redakti] Familianoj

Homer

Homer Simpson estas la edzo de Marĵ' kaj la patro de Bart, Lisa kaj Magi. Li laboras kiel teĥnikisto en nuklea centralo en la fikcia Usona urbo Springfield, kvankvam li havas kompletan mankon de teĥnika kompetenco. Li estas malpli ol averaĝe inteligenta, kaj liaj plej grandaj interesoj en la vivo estas rigardi stultajn programojn en la televido kaj trinki bieron kun siaj amikoj.

Homer Simpson fariĝis tre konata karaktero, kaj lia fama eksprimo "d'ho" (angle d'oh) eĉ aperis en vortaroj de la angla lingvo.

Marĵ'

Marĵ' estas la edzino de Homer kaj la patrino de Bart, Lisa kaj Magi. Ŝi antaŭe estis grand pentristino.


Bart

Bartolomew "Bart" Simpson estas fikcia figuro de la Usona bild-stria serio "La Simpsonoj". Sia angla voĉaktorino estas Nancy Cartwight. Li estas la plej aĝa filo de Marge kaj Homer Simpson, kaj la frato de Lisa kaj Maggie. Li devus esti ĉirkaŭ dek jar-aĝa.

Bart estas malbonkonduta knabo, kiu iras malbone en la lernejo kaj konstante faras malbonaĵojn. Tamen, li fakte havas bonan karakteron. Li estas verŝajne la plej konata figuro de la serio, kune kun Homer, kaj li estas fama trans la mondo.

Lisa
Voĉaktorino de Lisa Yeardley Smith.

Lisa Simpson estas la dua filo de Marge kaj Homer, kaj la fratino de Bart kaj Maggie. Ŝia unua aperaĵo estis en la mallonga epizodo "Good Night" ("Bonan nokton") de la usona televida serio "The Tracey Ullmam Show" en aprilo 1987.

Magi

Magi Simpson estas la bebo de la familio.