C-3PO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
C-3PO
droid • rolulo de la universo Star Wars • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo • rolulo en bildliteraturo
Kreita de Anakin Skywalker
Verko Star Wars
Rolita de Anthony Daniels
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Originala nomo C-3PO
Sekso vira
Specio humanoida roboto
Povoj parolas 6 milionojn da lingvoj
Loĝloko planedo Tatooine
Okupo "protokola roboto"
Amikoj R2-D2, Luke Skywalker
vdr

C-3PO estas fikcia roboto en la filma serio de Star Wars. Ĝi estas la protokola roboto, tradukisto "parolanta 6 milionojn da lingvoj", servanta en "homaj-robotaj kontaktoj", farita de Anakin Skywalker sur planedo Tatooine.

Ĝi ofte estas videbla kun sia kamarado, roboto R2-D2. C-3PO travivas multajn aventurojn, servas al Padmé Amidala. Post multaj jaroj Princino Leia Organa sendas ilin al Tatooine por trovi Obi-Wan kiu povus helpi al la Ribela alianco. Venditaj al Luke Skywalker, la robotoj komencas novajn, eksterordinarajn aventurojn.