R2-D2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
R2-D2
astromech droid • rolulo de la universo Star Wars • filma rolulo • literatura rolulo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • rolulo de videoludo • rolulo en bildliteraturo
Kreita de George Lucas
Verko Star Wars
Informoj
Sekso vira
Okupo maŝinisto • navigisto
vdr

R2-D2 (esperanta prononco Ro Du-Do Du) estas mekanike serva kaj ripara droido de la filmserie Star Wars. R2-D2 estas roboto kiu respondas al voĉkomandoj sed estas nekapabla paroli, nek ĝi estas humanoida. Ĉi tio estas sufiĉe tipa roboto en la mondo de Star Wars. Li aperas en ĉiuj filmoj de la serio kaj estas interpretita de la aktoro Kenny Baker.

Laŭ liaj fanoj, krom esti ĉeffiguro, la filmoj fakte rondiras ĉirkaŭ li. La rakonto estas rakontita per liaj agoj. R2D2 elsendas mesaĝojn inter la ŝlosilaj gravuloj, savas ilin kiam ili havas problemojn, oni fakte spektas la filmojn tra liaj "okuloj". Kvankam R2D2 ne estas reala aŭ parolanta rolulo, ili asertas ke li estas la kerno de la serio.

Priskribo de agadoj[redakti | redakti fonton]

R2D2 aperas por la unua fojo kronologie en la Star Wars Episode I: The Phantom Menace kiam li, kune kun 4 aliaj robotoj de sia propra tipo, provas ripari la kosmoŝipon de reĝino Amidala. El la kvinopo, R2D2 estas la ununura kiu sukcesas ripari la kosmoŝipon kaj plufunkcii - kio igas la reĝinon voki lin surŝipe kaj danki lin propre. Li akompanas la serĉgrupon por rezervaj partoj por la ŝipo, kiu inkluzivas Qui-Gon Jinn, Reĝinon Amidala kaj Jar Jar Binks, sur la planedo Tatooine. Tie li renkontas Anakin Skywalker, kiu kreis C-3PO, kiu estonte fariĝos lia plej bona amiko.

Dum la filmoj, R2D2 faras multajn riparojn kaj savas C-3PO. En la dua filmo kiam li estis detruita en la droidfabriko, kaj en la kvina filmo kiam C-3PO estis malmuntita de ŝtormsoldatoj por eniro de malpermesita loko en la palaco de Lando Calrissian en Bespin.

R2-D2 ŝanĝis manojn de unu mastro al alia multajn fojojn dum la serio. Neniu scias kie ĝi estis fabrikita, kaj ĝi komencis sian vojaĝon kiel serva kaj ripara roboto sur la reĝa ŝipo de Naboo, sed post la Klonmilitoj ĝi estis posedata de Anakin Skywalker, kiun ĝi helpis en siaj kosmobataloj. Post la falo de Anakin al la malhela flanko kaj la kolapso de la respubliko, R2-D2 estis transdonita al la Ribelanta Alianco. Proksimume 19 jarojn poste, sekve de la transprenon de Darth Vader de la ribela ŝipo, R2-D2 kaj C-3PO estas senditaj fare de princino Leia Organa al la sabloplanedo Tatooine. Tie ili estas kaptitaj fare de Jawas kiu vendas ilin al Luke Skywalker, kiu vivas kun sia vic-onklo. En la manoj de Luko, R2-D2 asertas ke lia majstro estas " Obi-Van Kenobi " kaj sekve la mesaĝon kiu estas malkovrita en ĝi, Luko trovas Obi-Van, kiu rakontas al Luko ke li estas la filo de granda Jedi Knight. Sekve de la renkontiĝon kun Obi-Van, la grupo, kiu inkluzivas Luko'n, Obi-Van, R2-D2, C-3PO kaj la paron de pilotoj Han Solo kaj Chewbacca - iras sur aventuron en spaco, ĉe la fino de kiu ili aliĝas la Ribela Alianco. Post la morto de Obi-Van Kenobi, R2-D2 estas posedata fare de Luke Skywalker kaj helpas al li flugi sian X-Wing-kosmoŝipon.

En Star Wars: The Rise of Skywalker li reestigas la memoron de C-3PO.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • R2-D2 in the StarWars.com Databank
  • R2-D2 on Wookieepedia, a Star Wars wiki