Neĝulino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sneguroĉka aŭ "Neĝulino", pentrita de Viktor Miĥajloviĉ Vasnecov (1899)

Sneguroĉka, (ruse Снегурочка) estas knabina figuro el la tradicia rusa fabelaro. Ĝi ankaŭ estas la titolo de pluraj rusaj popolaj fabeloj, kiuj iĝis modelo por samnoma teatraĵo de Aleksandr N. Ostrovskij. En 1878 la aŭstra komponisto Ludwig Minkus (cirile Людвиг Минкус), vivanta en Rusio, kaj la francdevena baletestro Marius Petipa surscenigis baletan adapton de la teatraĵo sub la titolo La Fille des Neiges ("La filino de la neĝoj") por la cara Mariinskij-Baleto, kaj la teatraĵo ankaŭ estis modelo por la baleta opero "Sneguroĉka" de Nikolaj Rimskij-Korsakov.

La tradicia fabela figuro vaste diskonatiĝis en Rusio aparte per la fabelokolektoj de Aleksandr Nikolajeviĉ Afanasjev, kiu publikiĝis inter la jaroj 1855 kaj 1863 en ok kajeroj. Iuj de la fabeloj ankaŭ fontas de Vladimir Ivanoviĉ Dal.

Sneguroĉka en la tradiciaj fabeloj[redakti | redakti fonton]

La plej konata fabelo el la kolekto de Aleksandr Afanasjev temas pri maljuna seninfana paro, kiu tre deziras ankoraŭ ekhavi infanon. Iun tagon la paro observas, kiel pluraj infanoj konstruas la figuron de neĝhomo. Ili decidas skulpi al si infanon el neĝo. Tiu neĝa skulptaĵo viviĝas kaj de la maljunuloj nomas la mistere viviĝintan knabinon Sneguroĉka. La knabino estas tre amikema, bonkora kaj inteligenta, sed kiam la printempo proksimiĝas ĝi tristiĝas kaj deprimiĝas, kaj en somero ĝi malaperas, kiam ĝi kiel ĉiuj aliaj vilaĝaj infanoj plenumas la tradician salton super la fajro.[1]

En plia fabelo pri Sneguroĉka el la Ivan Ĥudjakov la neĝa knabino ekestas el degeliĝanta neĝbulo. Ĝi same ekestas en la domo de maljuna paro, kiuj akceptas la knabinon kvazaŭ filinon. Sneguroĉka poste erarvojas en la arbarego kaj alvenas al la sorĉistino Baba Jaga, kiu devigas la knabinon resti kaj labori por la sorĉistino. Helpe de okso la knabino tamen sukcesas fuĝi kaj retrovas siajn adoptogepatrojn.[2]

En la fabela dramo de Aleksandr N. Ostrovskij, kiun poste Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kompletigis per scena muziko, Sneguroĉka estas la filino de Avo Frosto, la simboligo de la vintro, kaj de la Diino de Printempo. Pro tiuj familiaj radikoj ĝi unuflanke havas trankvilan, "malvarman" karakteron, sed aliflanke havas grandan deziron pri amo kaj varmo. Ŝi enamiĝas al juna viro, kiun ŝi volas edzigi, sed sub la forta somera suno ŝi degeliĝas, kaj responde la trista fianĉo dronigas sin en la maro. Ŝian morton kaŭzis la potenco de la Dio de Somero.[3]

Nuntempa signifo de Sneguroĉka[redakti | redakti fonton]

Nuntempe Sneguroĉka por la rusia loĝantaro aparte konatas kiel nepino akompanantino de Avo Frosto en la novjara nokto, kiam tiu al la rusiaj infanoj portas donacojn. Tiun rolon ŝi ricevis en la 1920-aj jaroj, kiam la bolŝevistoj kreis tiun "miton" por anstataŭi la kristnaskan feston per ateisma jarŝanĝa celebraĵo. La komuniste kreita tradicio en Rusio restis populara ankaŭ post la disfalo de Sovetunio en 1990 kaj 1991.[4]

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

La historio de Sneguroĉka en la versio de Ostrovskij plurfoje estis temo por kinejaj filmoj. Unuafoje jam en la cara Rusia Imperio la filmpioniro Stareviĉ en 1914 kreis filmon pri ŝi, duafoje la fabelo estis prezentita en animacia filmo de 1952 dum la epoko de Sovetunio, uzante parton de la muziko el la opero de Rimskij-Korsakov, kaj triafoje en 1969 gvide de la reŝisoro Kadoĉnikov, kun muziko fare de Vladislav Kladnickij. Motivoj de la fabelo ankaŭ troveblas en la en 1964 en Sovetunio filmigita fabelo "MorozkoAvo Frosto". Plie ankaŭ la fabela filmo "Printempa Fabelo" de Aleksej Katiŝev el 1971 temigas ŝian figuron, kaj aldone ankaŭ la fabela filmo "La Glacia Feino" (lednaja vnuĉa) de 1981 fare de la reĝisoro Boris Ricarev temigas aspektojn de la figuro Sneguroĉka.

En esperanto tre originala adapto de la fabelo de Neĝulino estas "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj", kamiŝibajo de Giorgio Silfer (2013).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aleksandr Afanasjev: Narodnje ruskie skazki (Народные русские сказки), Moskvo 1861
  2. Ivan Ĥudjakov: Velikoruskie skazki, Moskvo 1860-1862
  3. laŭ: Ulf Diederichs: Who’s who im Märchen (germanlingve), Munkeno 1995
  4. Popolaj fabeloj el Rusio (retejo germanlingva)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]