Kamiŝibajo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝimonoseki okcidente de Honŝuo. Maljuna viro rakontis la venkon de junulo dum la fama batalo de Dan no Ura. Vidu la laŭtparolilon apud lia biciklo

Kamiŝibajo (japanlingve : 紙芝居 signifas « paperteatro») estas ia migra teatro per kiu artistoj rakontas fabelojn kaj sinsekve prezentas ilustraĵojn antaŭ la spektantoj.

Ĝi kutimis en Japanio je la komenco de la 20-a jarcento ĝis la jaroj 1950-aj. La super-heroo Ōgon Bat (ora vesperto) unue aperis ene de kamiŝibajo.

Enhavo

[redakti] Historio

Kamiŝibajo sekvis la japanan historion ekde la 8-a jarcento. Sed ĝia vera origino datiĝus de la 12-a jarcento, tiuepoke ĝi aperis ene de budho-temploj. Monaĥoj uzis emakin (desegnitajn paperrulojn) por rakonti historiojn, kiu enhavis moralaĵojn, al malklerega spektantaro.

Post longa malvigla periodo, ĝi denove reiĝis kutima je la fino de la 19-a jarcento kun la disvolviĝo de kino. En 1923 aperis la unua kamiŝibajo por infanoj. Ĝi titolas "la ora vesperto".

La 1950-aj jaroj estis la "ora periodo" de kamiŝibajo : 50 000 artistoj estis en la tuta Japanio.

Ōgon Bat estis unu el la plej ŝatataj herooj, kaj multaj aŭtoroj verkis pri li novajn rakontojn. Pluraj famaj manga-verkistoj unue komencis farante kamiŝibajojn, ekzemple Ŝigeru Mizuki, Gōseki KojimaSampei Ŝirato.

Televidaj elsendoj kaj magazinoj malaperigis kamiŝibajon dum la 1960-aj jaroj.

[redakti] Priskribo

Kamiŝibajo estas rakont-tekniko el Japanio, kiu prezentas desegnitajn bildojn (kartonoj : 37 x 27,5 cm, origine el papero) en eta teatro el ligno (origine) aŭ el kartono, kun tri aŭ du pordoj (japane :"butai" 舞台 kio signifas «scenon»).

Kartonoj rakonas historion, ĉiu bildo prezentas rakonteron. Direkte al la rigardo, kartono prezentas al la spektantaro nur bildon, malantaŭe estas skribita legebla teksto, kun bildeto nigra-blanka de la desegno prezentita al la spektantaro. Tiumaniere la rakontisto povas legi historion. La kartonojn oni enmetas en la teatreton ("butai"). La teatreto staras sur tablo, sed origine ĝi staris sur la malantaŭa parto de biciklo.

Gravas ke la rakontisto bone sekvu la scenajn indikojn, kiuj estas skribitaj kun la teksto. Foje kartonon oni devas forpuŝi malrapidege sen halto, foje necesas forpuŝi post du aŭ tri etapoj, haltante laŭ la indikitaj linioj, por krei suspenson, foje la kartono estas forpuŝita rapidege por surprizigi la spektantaron. Tiu tekniko de kamiŝibajo similas al movbildoj kaj du aŭ tri obligas la scenojn.

[redakti] Hodiaŭ

Persa fabelo, eltiraĵo de la spektaklo Contes en Ombres de la Cie. Coppelius

De la 1970-aj jaroj, kamiŝibajo eliris el Japanio kaj disvolviĝas en Svislando, Francio, Nederlando, Belgio kaj Usono, kie ĝi adaptiĝis al la kulturo de la akcept-lando.

Kamiŝibajo ebligas proponi malmultekostajn spektaklojn (la materialo simplas). La spektakloj povas okazi hejme, eĉ ene de apartamento, aŭ en granda salono. Oni povas uzi kamiŝibajon en ĉiuj renkontejoj : bibliotekoj, lernejoj, hospitaloj, malliberejoj...

Ĝi utilas por lerni alfabeton, legadon de bildo, lernadon de legado laŭtvoĉe, verkon de historioj fare de la infanoj.

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj