Ŝimonoseki

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ŝimonoseki (Shimonoseki, japane 下関市) estas urbo sur sudokcidento de ĉefinsulo Honŝu, Japanio, apartenas al Gubernio Jamaguĉi.

Enhavo

Geografio [redakti]

Ŝimonoseki situas kontraŭ al urbo Kitakjuŝu sur insulo Kjuŝuo, kun kiu ĝi estas ligata tra tuneloj, kompoj kaj la Kammon-ponto.

Historio [redakti]

Statuoj en Ŝimonoseki por memoro je pactraktato

Ĝis novepoko, oni nomis la komunumon Akamagaseki, mallonge Bakan. La alinomado okazis la 1-an de junio 1902 al Ŝimonoseki.

En la urbo okazis en 1895 la subskribo de traktato de Ŝimonoseki, kiu finis la unua japanan-ĉinan militon (daŭris de 1894 ĝis 1895).

Ekonomio [redakti]

Ŝimonoseki estas grava fiŝada haveno. Krom la prilaboro de la fiŝoj (precipe fuguoj) estas ekonomie gravaj branĉoj: ŝipkonstruado, kemiaj fabrikoj, inĝenieraj burooj kaj ankaŭ turismo. La plej grava turisma alogaĵo estas la Akama-jingū, kiu estas dediĉita al la japana infana imperiestro Antoku.

Ŝimonoseki estas grava trafika punkto. Jam en 1905-45 trafikis tage fervojaj pramoj al Pusan (Busan)/Koreio kun rekta aliĝo al la transsiberia fervojo: Pusan-Seul-Uiju (Ĉinio), Andong-Mukden-(Rusio/Sovetunio), Manĝurio ktp.. Ekde 1967 oni reestablis denove la regula apasaĝeran trafikon al la aziaj najbaroj. Hodiaŭ trafikas ĉiutage pramoj al Busan/Koreio, dufoje po semajno al Quingdao/ Ĉinio ktp..

Instruado [redakti]

Gravaj personoj de la urbo [redakti]

Partneraj urboj [redakti]

Najbaraj urboj kaj komunumoj [redakti]