Pusano
| Busan | |||
|
|
|||
| Hangeŭlo | 부산 광역시 | ||
| Ĉina skribo | 釜山 廣域市 | ||
| Reviziita transskribo | Busan Gwangyeoksi | ||
| McCune-Reischauer | Pusan Kwangyŏksi | ||
| Esperanta transskribo | Pusano / Busano | ||
Pusano (korea lingvo: 부산-釜山; ankaŭ konata kiel Busano esperante aŭ Busan) estas eksterdistrikta universitata urbo en la sudo de Sud-Koreio. Pusano estas la dua granda urbo en Koreio kaj granda havenurbo. Ĝi havas proksimume 3 720 000 loĝantojn.
Enhavo |
Historio[redakti]
Arkeologoj elfosis tie pli ol 250 ferarmilojn. Ekde la 15-a jarcento la haveno graviĝis, kiel komercejo kun la japanoj. En 1592 la japanoj invadis la landon, la komercado ne ĉesis, eĉ en 1876 la haveno iĝis la unua internacia haveno en Koreio. Pusano estis unu el la malmultaj areoj en Koreio, kiu restis sub la kontrolo de Sud-Koreio dum la Korea milito kaj por iom da tempo ĝi funkciis, kiel provizora ĉefurbo.
Geografio[redakti]
Pusano situas en la sudorienta pinto de la Korea Duoninsulo sur la marbordo, kiu determinis la evoluon de la tuta grandurbo mem.
Klimato[redakti]
Pusano havas humidan subtropikan klimaton. Ekstreme altaj aŭ malaltaj temperaturoj estas maloftaj, tamen kelkfoje katastrofaj ŝtormoj okazis. Oktobro kaj novembro estas la plej komfortaj monatoj kun plaĉaj temperaturoj. La vintroj estas malvarmaj kaj sekaj kun ventoj. Averaĝe neĝas jare po 6 tagoj.
Vidindaĵoj[redakti]
Trafiko[redakti]
En la haveno ŝipoj kaj pramoj troviĝas. La kontaktoj estas bonaj kun la lando per fervojoj kaj vojoj. Proksime de la urbo internacia flughaveno funkcias. En la urbo ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn.
Ĝemelurboj[redakti]
Kaoŝiung, Tajvano (1966)
Los Angeles, Usono (1967)
Ŝimonoseki, Japanio (1976)
Barcelona, Hispanio (1983)
Rio de Janeiro, Brazilo (1985)
Fukuoka, Japanio (1989)
Vladivostok, Rusio (1992)
Ŝanhajo, Ĉinio (1993)
Surabajo, Indonezio (1994)
Victoria, Aŭstralio (1994)
Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamo (1995)
Tijuana, Meksiko (1995)
Auckland, Nov-Zelando (1996)
Valparaiso, Ĉilio (1999)
Montreal, Kanado (2000)
Istanbulo, Turkio (2002)
Dubajo, Emirlandoj (2006)
Chicago, Usono (2007)
Sankt-Peterburgo, Rusio (2008)
Pnom-Peno, Kamboĝo (2009)
- Mumbai, Barato (2009)
- Thessaloniki, Grekio (2010)