Kaoŝiung
Kaoŝiung estas universitata urbo kaj havenurbo en Tajvano. La historia loknomo estis Takao aŭ Takau.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 154 km²
- Alto super marnivelo: 9 m
- Loĝantaro: 1 520 000
- Horzono: UTC + 8
- Poŝtkodo: 800-813, 817-819
- Telefonkodo: 7
- Aŭtokodo:
- 22°37′59″N 120°16′01″O / 22.63306°N, 120.26694°OKoordinatoj: 22°37′59″N 120°16′01″O / 22.63306°N, 120.26694°O
Situo[redakti]
Kaoŝiung situas sur sudokcidenta marbordo de Tajvano ĉe enfluejo de rivero.
Historio[redakti]
Vilaĝo nomata Takau (="bambuoarbaro") fondiĝis en la 17-a jarcento. la vilaĝo "bambuo-arbaro". La nederlandanoj komencis tie komercadi (laŭ ili en Fort Zeelandia) en 1624 kaj venkis la lokajn tribojn en 1635. Ili nomumis la lokon Tancoia. La nederlandanoj poste estis forpelitaj en 1662. La urbeto estis unua malfermita kiel haveno dum la 1680-aj jaroj (ekde 1684 dogano ekfunkciis). En 1895 Japanio akiris konkere la urbon. Dum la 2-a mondmilito la haveno ricevis aron da bomboj. La insulo poste restis sendepende de Ĉinio. Nun la urbo estas centro de rafinado kaj ŝipokonstruado.
Trafiko[redakti]
Kaoŝiung havas internacian flughavenon, sed la plej grava estas la haveno. La fervoja kontakto estas tre bona, en la urbo metroo funkcias.
Klimato[redakti]
Kaoŝiung havas tropikan klimaton. La meza temperaturo estas inter 18-29 °C. Jare pluvas po 1785 mm.
Vidindaĵoj[redakti]
- riverbordo kaj lago
- muzeoj pri Artoj, pri historio, pri scienco
- bestoĝardeno
- romkatolika katedralo
Ĝemelurboj[redakti]
Honolulu, Usono
Macon, Usono
Tulsa, Usono
Colorado Springs, Usono
Miami, Usono
San Antonio, Usono
Seattle, Usono
Knoxville, Usono
Plains, Usono
Pensacola, Usono
Mobile, Usono
Little Rock, Usono
Portland (Oregono), Usono
Busan, Sud-Koreio
Cebu, Filipinoj
Da Nang, Vjetnamio
Barranquilla, Kolombio
Cartago, Kosta-Riko
Durban, Sud-Afriko
Blantyre, Malavio
Brisbane, Aŭstralio