Artur Rubinstein
Arthur (Artur) RUBINSTEIN (naskiĝis la 28-an de januaro 1887 en Łódź, Pollando; mortis la 20-an de decembro 1982 en Ĝenevo, Svisio) estis mondfama pola pianisto.
Enhavo |
[redakti] Vivo
Arthur Rubinstein naskiĝis la 28-an de januaro 1887 kiel sepa infano de juda manteksista familio en Łódź (Pollando).
Kiam sia plej aĝa fratino ricevis pianolecionojn, kiujn ŝi ne tre ŝatis, la kvarjara Artur atente aŭskultis la instruistinon kaj provis mem ludi. Tial oni frue agnoskis sian talenton kaj kondukis lin al fama pola pianopedagogo, Alexander Rozincki, kiu tamen ne sukcesis instrui la knabon, ĉar li daŭre endormiĝis, kiam li devis fari ekzercojn.
Tame la patrino kondukis la dekjaran Arturon en aŭtuno 1897 al Berlino, kie tiam loĝis famaj muzikistoj. Joseph Joachim trovis riĉajn subtenantojn kaj rekomendis la severan pianopedagogon Karl Heinrich Barth. Li instruis dum malfacilaj 7 jaroj ĉion necesan al Artur.
Deksesjara Rubistein vojaĝis al Parizo por koncerti. Tie li ekkonis Marcel Proust, la Rothschild-familion, Camille Saint-Saëns, Maurice Ravel kaj Paul Dukas.
En 1906 li unue ludis en Usono kaj donis dum 3 monatoj 75 koncertoj.
Denove en Parizo li ĝuis la tiean vivon kaj turneis dum ses jaroj tra Eŭropo.
En 1916 li unue vizitis Hispanion. Oni planis 4 pianovesperojn, sed li prezentis 120-foje kaj iĝis amiko de la reĝa familio
Dum la Dua Mondmilito Rubinstein translokiĝis al Hollywood, kie li ricevis en 1946 la usonan naciecon.
En 1947 li ludis denove en Eŭropo kaj en 1954 translokiĝis al Parizo.
Artur Rubinstein mortis la 20-an de decembro 1982 en Ĝenevo (Svisio). Unu jaron poste liaj cindroj estis portitaj al Jerusalemo.
[redakti] Kelkaj premioj
- En 1977 li ricevis la ordenon de la Brita imperio.
Grammy Award:
- Pierre Fournier, Arthur Rubinstein & Henryk Szeryng pro Schubert: Trio N° 1 en B-Dur, Op. 99 kaj 2 en E-Dur, Op. 100 (Piano Trio) (Grammy Awards 1976)
- Pierre Fournier, Arthur Rubinstein & Henryk Szeryng pro Brahms: Trio Schumann: Trio N° 1 en D-Moll (Grammy Awards 1975)
- Arthur Rubinstein pro Beethoven: Sonatoj N° 21 en C-Dur (Waldstein) kaj N° 18 en E-Dur (Grammy Awards 1960)
- Arthur Rubinstein pro Beethoven: Klaviersonate N° 18 en E-Dur / Schumann: Fantasiestücke, Op. 12 (Grammy Awards 1978)
- Arthur Rubinstein pro Beethoven: Sonaten N° 21 en C-Dur (Waldstein) kaj N° 18 en E-Dur (Grammy Awards 1960)
Grammy Lifetime Achievement Award
- 1994 li ricevis la Grammy Life Achievment Medal.
[redakti] Bibliografio
- Harvey Sachs: Arthur Rubinstein. Die Biographie.
