Volinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Volinio (flave) kaj la limoj de nuntempa Ukrainio
la kastelo de Luck estis la sidejo de la mezepokaj princoj de Volinio

Volinio (ukraine Волинь, latinlitere Volin' , ruse Волынь, latinlitere Volin' , litove Voluinė, pole Wołyń) estas historia regiono, kiu kovras la nordokcidenton de Ukrainio kaj laŭ la nuntempajn ŝtatajn limojn ankaŭ pli malgrandajn partojn de orienta Pollando kaj de suda Belorusio. La nuntempa Volina Provinco de Ukrainio nur ampleksas parton de la historia teritorio de Volinio.

La regiono laŭdire havu sian nomon de la legenda, delonge malaperinta urbo Volino, kiu laŭlegende iam situis okcidente de la rivero Okcidenta Bugo proksime de la nuna urbo Volodimir-Volinskij kaj estis la ĉefa loĝloko de la orientslava tribo de volinianoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono okcidente limiĝas fare de la rivero Okcidenta Bugo, kvankam historie la pejzaĝo tuj okcidente de la rivero ankoraŭ nomatas "Arbara Volinio", kio supozigas ke tiu pejzaĝo ankoraŭ kunkalkuliĝu en la regiono. Oriente la teritorio etendiĝas ĝis la proksimeco de Kievo. La nordo estas ebenaĵo plena je arbaroj kaj marĉoj, kaj en la sudo situas unuopaj antaŭmontetoj de la Karpatoj. La plej grava rivero de la regiono nomatas Pripjato, kiu tamen tie nur fontas kaj ankoraŭ mallarĝas. Krome en la regiono situas pluraj el la alfluoj de la rivero Pripjato, ekzemple la riveroj Stir, HorinSluĉ. Aparte gravaj urboj estas Kovel, Luck, Novovolinsk, Rivne, Kremenec, Dubno, Sarni, Novohrad-Volinskij, Korosten kaj Volodimir-Volinskij.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komencoj - Kieva Regno[redakti | redakti fonton]

Volinio estas parto de ebla pravivejo de la orientaj slavoj kaj estas la origina vivejo de la Volinianoj, kies centro estis la nun detruita fortikaĵo Volino. Ekde la 9-a jarcento la regiono estis parto de la Kieva Regno, la urboj Haliĉ kaj Volodimir-Volinskij estis signifaj centroj de la regno.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Jaroslavo la Saĝa en 1054 la regna konfederacio de urboŝtatoj disrompiĝis. La regoteritorio de Jaroslavo, la Kieva Regno, disdividiĝis inter liaj kvin filoj. Unu el iuj princlandoj estis Volinio, kies ĉefurbo estias Volodimir-Volinskij.

Tamen la disdivido politike malfortigis la regnon kaj diplomatie izoligis ĝin en Eŭropo. La hereda leĝo pri la gvidado de la regno difinis, ke ĉiam la plejaĝa frata princo gvidu la dinastion. Kiam do mortis kieva grandprinco, la sekva pli juna frato transprenis la gvidan postenon, kio ekde la jaro 1068 kaŭzis ripetajn militojn inter unuopaj frataj princoj.

En 1078 laŭ instigo el Kievo fondiĝis la kristana diocezo Volinio; en 1156 de ĝi disiĝis la diocezo Haliĉ, kiu poste iĝis Galicio.

Princlando Galicio-Volinio[redakti | redakti fonton]

12-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 12-a jarcento Volinio estis sub la regado de la Rjurikidoj. En la novkreita princlando Galicio-Volinio, en la suda limzono de la Kieva Regno, ekestis iuj apartaĵoj kiuj longe restis gravaj en la historio de Ukrainio.

La princlando kiel multaj princlandoj de la orientaj slavoj estis sub supera rego de la mongoloj, sed multe malpli forte ol la nordoriento de la disfaliĝinta Kieva Regno. Samtempe la regantoj de Galicio-Volinio havis bonajn rilatojn al la regnoj de okcidenta Eŭropo. Tio ankaŭ rezultigis konstantajn konfliktojn kun la reĝlandoj Pollando kaj Hungario, sed aliflanke intensajn komercajn rilatojn kaj interkonsultiĝojn pri politiko kaj kulturo.

Ekde 1188 la teritorioj de Volinio kaj Haliĉ oficiale unuiĝis kaj sekve regiĝis per la princoj de "Galicio-Volinio".

Danilo[redakti | redakti fonton]

Inter 1215 kaj 1264 Danilo estis la princo de Galicio-Volinio. Sub lia rego la princlando atingis la kulminon de sia potenco. En 1253 li pere de papa sendito kroniĝis "reĝo de la Rus (la kieva regno)" aŭ latine rex Russiae. Per la dono de la reĝa titolo la papo Inocento la 4-a intencis plifortigi sian potencon en la regiono, planis ligi la kristanan eklezion de la lando al Romo kaj instigi krucmiliton kontraŭ la mongoloj. Tamen la krucmilito ne sukcesis, kaj ankaŭ la eklezia unio ekzistis nur dum malmultaj tagoj.

La princlando Galicio-Volinio daŭre havis rilatojn al Kievo. Komence de la 14-a jarcento la ortodoksisma patriarko de Konstantinopolo permesis fondi propran ortodoksisman diocezon ("metropolitejon") en Haliĉ.

Parto de Litovio kaj Pollando[redakti | redakti fonton]

Dinastio Boleslavo de Mazovio[redakti | redakti fonton]

Dum la unua duono de la 14-a jarcento la okcidentaj najbaraj regnoj penis konkeri la regionon. En 1323 formortis la rega dinastio de Galicio-Volinio, kaj la nevo de la lasta princo, Boleslavo de Mazovio, iĝis reganto de Galicio-Volinio. Li estis parence ligita kaj al la Grandduklando Litovio kaj al la Reĝlando Pollando. Kiam Boleslavo de Mazovio en 1340 pro laŭdira prefero de la katolikaj ŝtatanoj estis per veneno murdita de siaj bojaroj, ambaŭ regnoj ekmilitis pri la heredaĵo de Galicio-Volinio. Post longa militado, en kiu foje venkis tiu, foje la alia potenco, la plej granda parto de Galicio iĝis parto de Pollando, dum Volinio, Podlaĥio kaj iuj pliaj teritorioj iĝis parto de la Grandduklando Litovio.

Masakroj dum la dua mondmilito[redakti | redakti fonton]

En 1939, la pakto Molotov - Ribbentrop estigis la transdonon de la tuta teritorio de Volinio al Sovetunio. Dum la translokigoj de la loĝantaro pro la sovetunia-germana repaciĝo, la germana minoritato en Volinio migris al la areoj de Pollando aneksitaj de la Tria Regno. La plejmulto de la judaj kaj polaj loĝantoj fariĝis viktimo de etna purigado efektivigita de la nazioj kaj sovetunianoj, per pogromoj. Inter 1942 kaj 1944 okazis multaj masakroj de poloj faritaj de la ukraina insurekcia Armeo. Volinio restis parto de Sovetunio ĝis la fino de la Dua Mondmilito. La masakron de Volinio memorigis interalie papo Francisko dum sia anĝelusa preĝo de la 14-a de julio 2013.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]