Lucko
El Vikipedio
(Alidirektita el Luck)
Lucko (Луцьк en ukraina lingvo; Łuck en pola lingvo) estas ĉefurbo de Volina provinco en Ukrainio. La urbo situas borde de la rivero Stiro, kaj havas proksime 202 500 loĝantojn.
- Koordinatoj: 50°44′N 25°20′O / 50.733°N, 25.333°OKoordinatoj: 50°44′N 25°20′O / 50.733°N, 25.333°O
Esperanto en Lucko [redakti]
De 1985 en la urbo agas Esperanto-klubo Arbara kanto, kiun senŝange estras Niko Voloŝin - unu el fratoj Lukaŝidoj. Inter famaj klubanoj estas
- Igor Drul, esperanto-movada veterano;
- Nina Daniljuk, docento pri lingvistiko de Volinia universitato;
- Oleksandr Zinĉuk, kuracisto, faka delegito de UEA kaj Yumeiho-terapiisto.
Notindaj loĝantoj [redakti]
- Anatolo Koch, esperantisto kaj urba UEA-delegito kaj
- Lesja Ukrajinka, ukraina poetino.