Gediminas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La tradicia litova vira persona nomo "Gediminas" en moderna Litovio estas relative populara – kiel multaj aliaj tradiciaj litovaj nomoj el la historia pasinteco aŭ el la naciaj legendoj. Kompare al la landoj de ekzemple okcidenta Eŭropo, kie ĉe junaj gepatroj multe pli furoras maltradiciaj nomoj el interesaj fremdaj landoj, ŝajnas ke multaj junaj litovaj gepatroj estas pli konsciaj pri la propra kultura pasinteco. La nomo "Gediminas" venas de la sekva historia persono:


Grandduko Gediminas

Gediminas (* ĉ. dum 1257; † dum decembro 1341) estis Grandduko de Litovio inter la jaro 1315 kaj sia morto dum 1341. Kune kun Mindaugas kaj Vytautas li estas inter la plej gravaj regantoj de la litova historio. Dum lia regotempo, Litovio definitive iĝis tuteŭrope grava potenco, kiu ampleksis en nur la hodiaŭan Litovion, sed ankaŭ grandajn partojn de la hodiaŭa Belarusio kaj Ukrainio kaj partojn de la hodiaŭa Rusio kaj Pollando, kaj Gediminas komprenis sin kiel "reĝo de litovoj kaj slavoj".

Kiam la konkerema Ordeno de germanaj kavaliroj dum 1226 sude de la hodiaŭa Litovio komencis batali kontraŭ la nekristanaj baltaj prusoj kaj post kvindekjara milito sukcesis praktike ekstermi la popolon, kaj plia, kunlaboranta kavalira ordeno same konkeris Livonion (en la hodiaŭa Latvio), la same nekristanaj baltaj triboj inter tiuj du zonoj de agreso kolektis siajn fortojn kaj - sub gvido de la litova grandduko Mindaugas - komencis sukcesan batalon kontraŭ la kristanaj konkerantoj, defendante sian teritorion. Malgraŭ la ekstera malamiko, post la epoko de Mindaugas la ŝtato estis interne periode malstabila dum la jardekoj ĝis la jaro 1293, kiam Vytėnis iĝis grandduko. Je la morto de Vytėnis dum la jaro 1315 la pli juna parenco (ne klaras ĉu frato aŭ kuzo) Gediminas iĝis grandduko.

Gediminas montriĝis saĝa taktikulo, kiu praktikis politikon de strategiaj princaj geedziĝoj, interŝtataj aliancoj kaj interna stabiliĝo kaj tre ampleksigis la regnon. Ekzemple li dum la jaroj 1323 kaj 1324 deklaris al la papo, ke li (kaj sekve la cetera regno) planus kristaniĝi, por senigi la germanan ordenon je sia preteksto senti mision je perforta kristanigo de Litovio, sed kiam la kristanaj militaj atakoj restis same akraj, li retiris sian planon kaj fine restis nekristana (vidu pri tio ankaŭ la artikolon pri Mindaugas).


Samtempe la urbo Vilno iĝis ĉefurbo de Litovio, kaj altiris enmigrintojn el pluraj eŭropaj landoj. La ekonomiaj rilatoj al norda Germanio tra la germane kontrolata hansa urbo Rigo kaj tra Pollando al la resto de okcidenta Eŭropo tre intensiĝis.

Gediminas ligis plurajn rusajn dukejojn per protektaj kontraktoj - la regnojn Smolensk, Pskov, Galicion-Volinion kaj Kievon. Aliaj rusaj teritorioj (Vitebsk kaj Pinsk) komplete iĝis parto de Litovio. Dum 1340, la jaro antaŭ sia morto, Gediminas ankoraŭ sukcesi integrigi la grandan regnon Galicio-Volinio en la ŝtaton Litovio, kvankam Galicio jam dum 1349 iĝis parto de Pollando. Armeoj de tatara-mongola ŝtato en la teritorio de la nuna suda Rusio plurfoje atakis Litovion (ekzemple dum 1340/1341), sed ne signife malstabiligis la ŝtaton.

La bataloj kontraŭ la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu tre volis anekti la marbordan parton de Litovio, la regionon Ĵemajtio, por havi konekton inter la ordene kontrolataj regionoj Prusio sude kaj Livonio norde, daŭris dum la tuta regotempo de Gediminas (kaj longe poste...). Militoj aparte okazis dum la jaroj 1329/30 kaj 1336/37.

Gediminas havis sep filojn. La plej juna, Jaunutis, post Gediminas dum 4 jaroj regis la ŝtaton, kaj poste pli aĝa filo, Algirdas, de 1345 ĝis 1377 iĝis la sekva grandduko de Litovio.


Antaŭe: Grandduko de Litovio Poste:
Vytėnis 1316 - 1341 Jaunutis