Ĵemajtio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la historiaj etnografiaj regionoj de Litovio

Ĵemajtio (ĵemajtie Žemaitėjė, litove Žemaitija, pole Żmudź, latine Samogitia), laŭvorte malaltaj landoj), kelkfoje ankaŭ nomata Samogitio aŭ Malalta Litovio, estas unu el la kvin etnografiaj regionoj de Litovio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono lokiĝas en okcidenta Litovio en la teritorioj de la memadministraj komunumoj Palanga, Rietavas, Tauragė, Šilalė, Skuodas, Jurbarkas, Mažeikiai, Kretinga, Plungė, Telšiai, Akmenė, Kelmė, Šiauliai (urba kaj subdistrikta komunumoj) kaj Raseiniai, en la oriento de la komunumoj Klaipėda kaj Šilutė kaj la okcidento de Joniškis. La plej granda urbo estas Šiauliai, aŭ Klaipėda se oni kalkulas la lastan urbon en la regiono. Telšiai konsideriĝas la regiona ĉefurbo, kvankam Medininkai (nun Varniai) estis la ĉefurbo de la mezepoka Regno Ĵemajtio. La plej grandaj urboj (tiuj kun pli ol 20 000 loĝantoj) estas (la nomo en la ĵemajtia dialekto aldoniĝas inter rektangulaj krampoj, se ĝi malsamas):

  • Šiauliai [Šiaulē] kun 133 883 loĝantoj
  • Mažeikiai [Mažeikē] kun 42 675 loĝantoj
  • Telšiai [Telšē] kun 31 460 loĝantoj - la urbo konsideriĝas la regiona ĉefurbo
  • Tauragė kun 29 124 loĝantoj
  • Plungė kun 23 436 loĝantoj
  • Kretinga kun 21 423 loĝantoj

Demografio kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de Ĵemajtio parolas la norman litovan lingvon, sed ankaŭ la ĵemajtian, dialekton de la litova lingvo kiu historie konsideriĝis unu el la tri ĉefaj dialektoj de la lingvo (modernaj lingvistoj eltrovis, ke ĝi estas unu el du ĉefaj dialektoj - la alia estas la aŭkŝajtia - kaj ke ambaŭ havas po 3 subdialektojn). Du el tiuj subdialektoj de la ĵemajtia dialekto ankoraŭ ekzistas, en la nordo kaj la sudo de la regiono, sed la tria, kiu ekzistis en la pleja okcidento ĉirkaŭ la urbo Klaipėda kaj ĉe la bordo de la Balta Maro, do parte en la historia regiono Eta Litovio kiu dum longa tempo estis parto de la germanlingva Orienta Prusio, malaperis post la jaro 1945 kiam ĝiaj loĝantoj fuĝis aŭ estis forpelitaj de sovetuniaj aŭtoritatoj. La parolantoj de tiu okcidcenta ĵemajtia subdialekto ĉirkaŭ Klaipėda ekde la 16-a jarcento nomis sin Lietuvininkai ("Litovianoj"), kaj post la fino de la 19-a jarcento "Prūsai" (laŭ la balta popolo de prusoj kiu pro forta militado de la ordeno de germanaj kavaliroj estis komplete mortigita jam dum la 12-a jarcento). Post la Dua Mondmilito la regionon ĉirkaŭ Klaipėda ekloĝis homoj el la nordo kaj sudo de Ĵemajtio, kaj ankaŭ el aliaj regionoj de Litovio.

Ĵemajtio estas inter la etnografie plej puraj regionoj de la ŝtatoj, kaj en iuj municipoj pli ol 99,5 procentoj de la loĝantoj denaske parolas la ĵemajtian dialekton. Dum la 1-a duono de la 19-a jarcento, kiam la okupanta Rusia Imperio malpermesis publikaĵojn en la litova lingvo, la regiono estis gvida centro de lingva kulturo (la loĝantoj tradicie oponis leĝojn kontraŭ la litova lingvo). La loĝantoj plejgrandparte apartenas al la romie katolika eklezio, kvankam ekzistas signifa luterane protestantisma malplimulto en la sudo (plej proksime al la eksa teritorio de la germanlingva Orienta Prusio, kiu estis luterana).

La uzo de la ĵemajtia dialekto malkreskas favore al la norma litova lingvo, kvankam lokaj iniciativoj, speciale en Telšiai, provas plioficialigi la dialekton kaj ekzemple skribi vojmontrilojn kaj en la norma litova kaj en la ĵemajtia.

Historio[redakti | redakti fonton]

La moderna koncepto de dialekte difinita Ĵemajtio aperis fine de la 19-a jarcento. La teritorio de la mezepoka Ĵemajtio multe pli grandas ol la nuna etnografia regiono, kaj inkluzivis la tutan centran kaj okcidentan Litovion.

La regiona nomo "Ĵemajtio" ("malaltaj landoj") estas la antikva litova nomo por la senmontaj regionoj de la nuna centra kaj okcidenta Litovio; ĝi estis latinigita al la vorto "Samogitia". Origine la ĵemajtiaj litovoj vivis en la nuna centro de Litovio, pruveble almenaŭ dum la 5-a ĝis 6-a jarcento post Kristo. La nuna okcidenta parto de Litovio estis loĝata de ĵemajtiaj litovoj nur inter la 13-a kaj 16-a jarcento: antaŭe tie loĝis sudaj zemgaloj kaj nordaj kuronoj - du aliaj el la antikvaj baltaj popoloj.

La origine orienta limo de la historia regiono Ĵemajtio estis la rivero Šventoji (litove por "sanktuloj"), kiu enfluas la riveron Neris. Fine de la 13-a jarcento la litova reganto Vytenis pliampleksigis la teritorion de la regiono Aŭkŝtajtio ("altaj landoj") regata de li, koste de la teritorio de Ĵemajtio, kiu de tiam devis kontentiĝi pri pli eta areo ĝis orienta limo ĉe la rivero Nevėžis.

Dum la 13-a ĝis 16-a jarcentoj sude la ŝtato de la ordeno de germanaj kavaliroj kaj norde la ŝtato de la germanlingva Livonia ordeno limis al Ĵemajtio, kaj ambaŭ militemaj kaj ekspansiemaj ŝtatoj multfoje provis konkeri partojn. Rezulte de tio, grandaj teritorioj de Ĵemajtio estis transdonitaj aŭ interŝanĝitaj al tiuj kristane kavaliraj ŝtatoj en pluraj pripacaj traktadoj. Dum sekvaj konfliktoj Litovio regajnis tiujn teritoriojn.

Dum la 15-a jarcento, Ĵemajtio estis la lasta regiono en Eŭropo kiu estis konvertigita al kristanismo. Inter la 15-a kaj 18-a jarcento, ĝi nomiĝis Regno Ĵemajtio ("Žemaičių seniūnija"), kaj inkluzivis multajn teritoriojn kiuj nun konsideriĝas parto de la najbaraj litoviaj regionoj Aŭkŝtajtio kaj Suvalkio. La Regno Ĵemajtio estis administra teritorio, iugrade sendependa, simile al vojevodio en la Granddukejo Litovio.

Post la dispartigo de la Pola-Litova unio inter la najbaraj imperioj Aŭstrio, Prusio kaj Rusio, Ĵemajtio kun la resto de Litovio estis okupita de la Rusia Imperio.

Ĵemajtio estis la ĉefa scenejo de la kultura litova reviviĝo dum la 19-a jarcento, kaj estis la ĉefa ejo por kontrabandado de libroj en la malpermesita litova lingvo de presejoj en la germanlingva Orienta Prusio (ĉefe el Königsberg, litove Karalaičius, kiu ekde la jaro 1945 laŭ rebapto de Sovetunio nomiĝas Kaliningrado, kaj el Tilsit, litove Tilze) al Litovio.

Post la Unua Mondmilito, la regiono iĝis parto de la rekreita litova ŝtato. La ĵemajtianoj rezistis al la armeo de Sovetunio kaj Pollando inter la jaroj 1919 kaj 1920, sed tamen dum la jaro 1940 - rezulte de sekreta interkonsento inter la registaroj de la diktatoroj Hitler kaj Stalin - la regiono estis okupita de Sovetunio.

Dum 1945, Sovetunio pro politikaj konsideroj neis la ekziston de la etnografia regiono Eta Litovio, kaj el la nordo de la okupita germanlingva Orienta Prusio kreis la Kaliningradan regionon, kiu estis deklarita eksklavo de la Rusia socialisma soveta respubliko. La regiono ĉirkaŭ la urbo Klaipėda tamen estis alkroĉita al Ĵemajtio, do al la novkreita Litova socialisma soveta respubliko.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĵemajtio historie estis aŭtonoma regiono en la Granddukejo Litovio, kvankam ĝi perdis tiun statuson kiam Litovio estis okupita fare de la Rusia Imperio dum la jaro 1795. Tiam la regiono plejparte estis donita al la imperia gubernio Kaŭnaso, kaj eta parto alkroĉita al la imperia gubernio Kuronio, kies cetera teritorio situis en la hodiaŭa Latvio. Ekde tiam Ĵemajtio ne havas aŭtonoman politikan statuson, kvankam ekzistis planoj reformigi la administran disdividon de Litovio cele al rekonsidero de la tradiciaj etnografiaj regionoj.

Nun Ĵemajtio estas representata ĉefe per la organizaĵo "Kultura Societo de Ĵemajtio", kies celo estas konservi la ĵemajtian kulturon kaj lingvon, kaj la Žemaitijos parlamentas (do la "Parlamento de Ĵemajtio"), kies celo estas plialtigi la politikan regionan aŭtonomecon. Parte tiuj organizaĵoj inkluzivigas la urbon kaj regionon de Klaipėda en sia difino de Ĵemajtio kaj nomas tiun urbon anstataŭ Telšiai la regiona ĉefurbo.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

la historia blazono de Ĵemajtio

La historia regiona blazono montras nigran urson kun arĝentaj ungoj kaj kolo sur ruĝa ŝildo, sur kiu troviĝas krono.

la historia flago de Ĵemajtio

La flago de Ĵemajtio montras la blazonon sur blanka fono. La flago estas ne-rektangula kaj en la flanko nefiksita ĉe flagostango havas du triangulojn. Ĉar Ĵemajtio momente ne estas oficiala politika unuo, tiuj flagoj estas ne-oficialaj (kvankam tio povus reŝanĝiĝi laŭ administra reformo en la estonto). La nuraj oficialaj ne-rektangulaj flagoj de la mondo momente estas tiu de Nepalo kaj de la usona ŝtato Ohio.

Kaj la blazono kaj la flago de Ĵemajtio estis uzitaj dum multaj jarcentoj, kvankam la fontoj malsamopinias, ĉu ekde la 14-a aŭ ekde la 16-a jarcentoj. Certas, ke la du simboloj estis uzitaj de la Regno Jemaĵtio inter la 16-a kaj 18-a jarcentoj. Ili estas la plej malnovaj simboloj de litova regiono. Dum 1994 la registaro de Litovio registris ilin.