Praprusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. Orientaj baltoj en bruna, okcidentaj en verda koloroj.
pli singarda mapo de la prusaj triboj dum la 13-a jarcento laŭ la Encyclopaedia Lithuanica;
grize: la "galindoj" markitaj kiel baltoj, sed ne kiel praprusoj,
la regionoj Sasnia kaj Lubavia markitaj kiel miksitaj praprusaj-slavaj regionoj

La praprusoj (laŭ la praprusa lingvo kaj ankaŭ la litova prūsai) estis balta popolo, laŭ kiuj nomiĝis la regiono ĉe la Balta Maro sudokcidente de Litovio, kiu dum la 13-a jarcento estis konkerita de germanoj, kiuj poste transprenis la baltan nomon por la germanlingva regno Prusio (Preußen). En la germana lingvo oni nomas la baltan popolon Prußen, Prussen, Pruzzen respektive Altpreußen kaj en la latina Pruteni; por diferencigi inter la originaj baltoj kaj postaj germanaj konkerintoj, en pluraj lingvoj oni nomas la baltojn "malnovaj prusoj" (ekzemple angle Old Prussiansnorvege Gammelprøysserne) respektive praprusoj. La setloteritorio de la dek du praprusaj triboj estis inter la riveroj Vistulo kaj Minija (germane Minge), kiu - veninte de nordo - apud la urbo Šilutė (germane Heydekrug) enfluas la delton de la rivero Nemunas.

Arkeologiaj trovoj pruvas, ke ekde la malfrua ŝtonepoko ĝis la mezepoko la kernaj regionoj de la praprusoj estis seninterrompe loĝitaj. La ampleksigo de la setloregiono ĝis la rivero Vistulo nur okazis post la foriro de la "vistulaj ĝermanoj". La loĝantoj estis baltoj, sed malgraŭ la internacia kutimo estas malsamopinie pridiskutata, ĉu eblas subsumigi la tribojn de sudovianoj-jadvingoj, de la galingoj kaj ankaŭ de la skalvoj kiel anoj de la praprusa popolo.

Post la konkero de la praprusa loĝoteritorio fare de la ordeno de germanaj kavaliroj dum la 13-a jarcento, dum kiu plejparto de la praprusoj estis murditaj, oni dum pliaj 4 jarcentoj provis elradikigi la praprusan lingvon kaj la nekristanan historian baltan religion, kaj anstataŭe enkonduki la germanan lingvon kaj la kristanismon. La malmultaj restintaj praprusoj pli kaj pli estis influitaj de la enmigrintaj germanoj kaj poloj, sed tamen nur ekde la 17-a jarcento eblis konstati, ke la praprusa lingvo ne plu estis praktike uzata. Por lingvistoj tamen bedaŭrindas, ke la lingvo nekomplete dokumentitas.

Post la malfondo de la Sovetunio, la baltiaj ŝtatoj observis reviviĝon de scienca kaj kultura intereso pri la elmortiĝintaj baltaj lingvoj kaj triboj, kaj ankaŭ estas provoj pli ol ĝis nun rekonstrui kaj revivigi la praprusan lingvon.

Kristanigo kaj la praprusa lingvo[redakti | redakti fonton]

Post kiam la armeanoj de la ordeno de germanaj kavaliroj rimarkis, ke ili renkontis amasan reziston de la praprusoj rilate al la kristanigo, la "provoj pri misiado" iĝis pli kaj pli perfortaj kaj murdaj.

Kiel ekzemplo menciiĝu kronika raporto pri unu el la tiel nomataj "praprusaj ekskursoj", kiujn en la fina fazo de la genocido la germana ordeno aranĝis por la amuzo de la germanlingva nobelaro:

Citaĵo
« La aŭstra duko Albrecht dum la jaro 1377 kun 150 armeanoj ekas al praprusa ekskurso, ŝarĝita per armiloj sur ĉevaloj kaj armeaj ŝipoj. Ankaŭ la alta majstro de la ordeno kun siaj kortumanoj kaj armeo ekas kun amaso da armiloj kaj manĝaĵoj por tri semajnoj, ŝparante nek oron nek arĝenton, por doni honoron al la gasto. La armeo vojis tra neloĝata teritorio ĝis la rivereto Šešupė. Tie jam kvar lignaj pontoj estis konstruitaj. La ŝipoj alvenis, kaj la remistoj laboris plenforte. Ĝis la vespero 30 000 soldatoj kun 610 armeaj ŝipoj estis ĉeestaj. Tri ĉevaloj kaj unu subulo dronis. Tiu armeo akompanis sian gaston al Ĵemajtio. Tie okazis nuptofesto, kaj amasis la gastoj. La armeo komencis dancon kun la paganoj, ke 60 el ili tuj murdiĝis. La vilaĝo iĝis ruĝa pro la ĉie bruligitaj domoj, kaj la aero flamis. Mi ne volintus esti la fianĉo. Kio doloris al ili, estis ĝojo por ni. La lando estis plena je homoj kaj aĵoj, por la kristanoj – gajno, por la paganoj – katastrofo, se oni mezuras la eventon per la pesilo de la milito. Kia entuziasmo estis! La paganoj ankaŭ nokte ne ĉesis fiere defendi sin, pikis, batis kaj pafis; ili kriis per laŭta voĉo kiel la sovaĝaj bestoj. Li mortpikis homojn, mortpafis ĉevalojn kaj poste provis fuĝi en la marĉojn. Tiel ili luktis la tutan nokton. Kiam mateniĝis, la armeo ekis, bruligis ĉion, kio restis, ke la aero ree brulis. Oni tiam vidis tre multajn virinojn kun po du infanoj ŝnure ligitaj al la korpo, unu antaŭe, unu malantaŭe, sur unu ĉevalo, rajdante nudpiede. La paganoj estis en mortotima agonio. Oni kaptis multajn, kunligis iliajn manojn kaj forkondukis ilin kiel ĉashundoj »

Jam la ordena kronikisto Simon Grunau, dominikana monaĥo, skribe fiksigis 89 vortojn en la praprusa lingvo, kvankam oni akuzis al li, ke li ne komprenis ilin. Komence de la 16-a jarcento, kiam en Eŭropo ekaperis la luteranismo, ankoraŭ ĉie en la regiono oni parolis prapruse. Ekde tiu tempo luteranaj pastroj serioze klopodis finfine kristanigi la popolon, kiu laŭ la kronikoj jam ekde 300 jaroj estis venkita, preskaŭ neniigita kaj la malmultaj restintoj formale "kristanigitaj". En 1545 la kateĥismo estis eldonita en la praprusa lingvo. Problemaj estis la malsamaj dialektoj – tiel ekzemple la vorto "urso" en malsamaj dialektoj estas "clokis", "klokijs", "tlokijs", "tlakis" respektive "meška". La historiisto J. S. Vater notis:

Citaĵo
« Ĉar la lingvo estis dividita en tiom da dialektoj, oni havis la ideon, el ĉiuj dialektoj kunmeti unu komunan, kiu estu same komprenebla al ĉiuj. Sed ĉar la rezulta lingvaĵo kontraŭe estis por ĉiuj nekomprenebla, oni dum la sama jaro tute trakonstruis la projekton kaj uzis kiel fundamenton la dialekton de la regiono Samlando, kiu estis la plej konata. »
— J. S. Vater

Ekzemploj de lingvo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« Nosen Theves, kur tu es Delbes,

Švic gesger thoves Vardes;
Penag mynys thove Mystalstibe;
Topes Pratres giriad Delbšisne, tade tymnes sennes Vorsiny;
Dodi momines an nose igdenas Magse;
Unde geitkas pamas numas muse Nozegun, kademas pametam nsson Pyrtainekans;
No vede numus panam Padomum;

Svalbadi mumes nevuse Layne. Jesus. Amen. »
— Patro nia laŭ Simon Grunau
Citaĵo
« Theves nosen, kur tu es Delbes,

Šviš gesger thoves Vardes;
Pena mynis thove Visvalstybe;
Topes Patres gir iat Delbešisne, tade tymnes senjnes Vorsiny;
Anose igdenas Mayse dodi mums šon Dien;
Pamutale mums musu Nošegun, kademas pametan nouson Pyktainekans;
No vede numus panam Paadomam;

Svalbadi numes ne vust Tayne. »
— Patro nia laŭ Simon Praetorius

En la pleja nordo de la teritorio (Skalvio) pro fuĝintoj el la litovaj regionoj Ĵemajtio kaj Aŭkŝtajtio ekestis propra dialekto, la tiel nomata praprusa-litova.

Citaĵo
« Teve musu, kurs esi Danguje,

Buk švenčamas Vardas tavo,
Ateik tavo Karalijste;
Buk tavo Valle kaip Daguje, taip ir an Zemes;
Duna musu dieniška duk mums ir še Diena;
Atleisk mums musu Kaltes, kaip mes atoeidzjam savo Kaltiems;
Ne vesk mus Pagundima;

Bet gelbek mus nu Pikto. »
— Patro nia en norda praprusa dialekto laŭ predikanto Hennig
Citaĵo
« Zeme tumsan medijan

aiskun azzaran
diriu twaian laukan
zwaigstans stebuklans

Druzai burai guba
pa kaikoplugei
kirsha platuns zamjins
glaudia pepalei

Bhe stos juros šalka
stans grimans kisnan
Braidei stalle kirdia

stvi en praboutskan »
  « Lando de malhelaj arbaroj,

de klaraj lagoj.
Mi vidas de viaj kampoj
brilajn miraklojn.

Fortaj kamparanoj iras
malantaŭ la ĉevala plugo.
Super larĝaj kampoj)
flugas birdoj.

Kaj la maroj muĝas
la kantojn de la tempo
Alkoj staras kaj aŭskultas

tie en la eternon. »
— Prusa kanto

Skribo de la praprusoj[redakti | redakti fonton]

La historiistoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj dum multaj jarcentoj asertis, ke la praprusoj ne havis skribsistemon. Tiu aserto probable servis kiel pravigo, ke oni neniigis barbaran, senkulturan popolon. Arkeologiaj trovaĵoj montras spurojn de abunda komercado kun antikva Grekio Romio, kaŭkazaj landoj, Anglio kaj Skandinavio. La praprusoj do havis intensan kontakton kun kulturoj, kiuj amplekse uzis skribadon. La germana historiisto Simon Grunau de la germana kavalira ordeno priskribis du grandajn flagojn de la praprusoj: la milita flago montris la tri ĉefajn diojn kaj havas runan surskribon, kiu por Simon Grunau kaj ankaŭ por nunaj sciencistoj estas malfacile deĉifreblaj. Similaj runoj troveblas sur runoŝtono de Jelling (Danio). Tute eblas, ke tiu skribo el la 5-a aŭ 6-a jarcento estis kunportita de la praprusa reĝo Vaidevut kaj lia frato, la pagana sacerdoto Bruteno de la skandinavia insulo Gotlando. Dum postaj jaroj aldoniĝis signoj, kiuj povus esti de arkaika greka deveno. La dua flago montris la blazonon de Vaidevut aŭ de alia praprusa reganto. La blazono estas tenata de du starantaj blankaj ĉevaloj, kaj montras urson en homeca pozo kun malfermita faŭko kaj elmetita lango. Laŭ iuj historiistoj ankaŭ ĝi havis surskribon. Ambaŭ flagoj ankoraŭ uzatis dum la 13-a jarcento.

La praprusaj runoj plejparte estis ĉizitaj en lignajn tabulojn aŭ bastonojn kaj tiel transdonitaj al la ricevanto de la mesaĝo.

Triboj[redakti | redakti fonton]

La dek du triboj setlis en korespondaj dek du praprusaj regionoj de la marborda parto de la nuna okcidenta Pollando (la eksa germana regiono Kulmerland kun ĉefurbo Toruń, historie Thorn) ĝis la regiono Skalvio kun la ĉefurbo Tilsit. La setloregiono etendiĝis inter ambaŭ flankoj de la norda, apudmara parto de la rivero Vistulo (pole Wisła) kaj ambaŭ flankoj de la okcidenta, apudmara parto de la rivero Nemunas (germane Memel).

La nomoj en la praprusa lingvo por la dek du praprusaj regionoj estas Barta, Chelmo, Notanga, Pamede, Sasna kaj Lubava, Suduva, Galinda, Nadruva, Pagude, Semba, Skalva kaj Varme.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]