Kristanigo de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fresko de la Vilna katedralo, datata el la Kristanigo de Litovio.

La Kristanigo de Litovio (litove Lietuvos krikštas) okazis en 1387, iniciatita de la reĝo de Pollando kaj Granda Duko de Litovio Ladislao la 2-a Jogajlo kaj de lia kuzo Vytautas. Ĝi markis la oficialan adopton de Kristanismo fare de Litovoj, nome la lasta pagana nacio en Eŭropo. Tiu okazaĵo finigis unu el la plej komplikaj kaj longaj procezoj de kristanigo en la historio de Eŭropo.

La apero de monaĥa ŝtato de la Livonia Ordeno ĉe la limoj de Litovio necesigis la elekton de ŝtata religio. La unua Litova Granda Duko kiu adoptis okcidentan kristanismon estis Mindaugas, kvankam lia nevo kaj rivalo Tautvilas estis farinta tion antaŭe, en 1250. La unuaj tradukoj de katolikaj preĝoj el germana estis farita dum lia regado kaj estis konataj ekde tiam.[1]

La buleo de la papo Inocento la 4-a rilate al la lokigo de Litovio sub la jurisdikcio de la Episkopo de Romo, la bapto de Mindaugas kaj lia kronigo.

La fina klopodo por kristanigi Litovion estis farita de Jogaila. La rua patrino de Jogaila instigis lin edziĝi al Sofia, filino de la princo Dmitri Donskoi de Moskvo, kiu postulis lian antaŭan konvertigon al Ortodoksismo kaj fari Litovion feŭdo de la Grandprinclando Moskvo.[2] Tiu eblo, tamen, estis nerealisma kaj malverŝajne haltigos la krucmilitojn kontraŭ Litovio fare de la Teŭtona Ordeno. Jogaila elektis fakte akcepti polan proponon iĝi katoliko kaj edziĝi al la reĝino Jadviga. Laŭ tiuj kaj aliaj terminoj, la 14an de Aŭgusto 1385, ĉe la kastelo de Krevo, Jogaila kondentis adopti kristanismon, subskribante la Krevan Union.

Ladislao Jogajlo estis akurate baptita en la Vavela katedralo en Krakovo la 15an de Februaro 1386 kaj iĝis reĝo de Pollando. La reĝa bapto estis sekvita de la konverto de plej el la kortego kaj kavaliroj de Jogaila,[3] same kiel de la fratoj de Jogaila nome Karigaila, Vigantas, Švitrigaila and cousin Vitaŭto. Jogaila sendis Dobrogost, episkopo de Poznań, kiel ambasadoro al papo Urbano la 6-a kun la peto por la starigo de la episkopa sidejo de Vilno kaj por la nomumo de Andrzej Jastrzębiec por tiu.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekzemple, la komenca verso de la Triunua formulo en litova, same kiel en latva kaj en praprusa, estis prezentita kiel vardan Dievo Tėvo, t.e. "en la nomo de Dio Patro", kontraste al la plej ofta versio "en la nomo de la Patro". Ĝi montras la influon de la germana Arianismo, kiu kutime uzis la nomon Got Vater (Dia Patro), en la plej frua litova liturgio. [1]
  2. A. Thomas Lane. Lithuania: Stepping Westward. Routledge, 2001. Paĝo XXI.
  3. Kłoczowski, 54-57.