Gruppe 47

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Gruppe 47 (= Grupo 47) estis rondo de germanlingvaj verkistoj kaj kritikistoj, kiu formiĝis en la jaro 1947 por evoluigi demokratian kulturon en la postmilita socio.

La grupa agado viglis kaj prosperis: Pluraj membroj gajnis altnivelajn literaturpremiojn kaj la intereso de la publiko estis granda. Fine de la 1960-aj jaroj tamen pli kaj pli da kritiko trafis la grupon kaj ankaŭ ene de ĝi fortiĝis kvereloj. En la jaro 1967 la grupo lastfoje kunvenis en la kutima maniero. Ekde 1972 ĝia iniciatinto Hans Werner Richter provis revigligi la tradicion, invitante iamajn membrojn kaj pli junajn verkistojn al diskutrondoj, sed la intereso de la invititoj ne estis tre granda. En la jaro 1977 la Gruppe 47 definitive disiĝis.

Famaj membroj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.