François Rabelais
El Vikipedio
Rabelezo, france : François RABELAIS, estis franca verkisto de la Renesanco.
Li naskiĝis ĉirkaŭ 1494 en La Devinière (centra Francio). Lia patro estis advocato en Chinon. Antaŭ liaj medicinstudoj kiajn li komencas en 1530 en Montpellier li iris en klostro ĉe la Benediktanoj.
Eksterordinara figuro de sia epoko, li estis ne nur benediktana monaĥo, sed ankaŭ kuracisto, profesoro pri anatomio, kaj paroĥestro en Meudon.
En 1532 li kreis Gargantuo kaj Pantagruelo, kaj poste skribis la romanojn Horribles et épouvantables faits et prouesses du très renommé Pantagruel (1532), la vie inestimable de Gargantua, père de Pantagruel (1534), kaj aliaj verkoj Tiers Livre (1546), Quart Livre (1548), ktp kiuj rakontas la sekvajn aventurojn de tiuj roluloj.
Sprita kaj klera, li estas perfekta ekzemplo de la renesanca spirito, la humanismo, renoviĝo de la filozofio kaj pensado. Li ŝatas miksi en sia verkaro la epikuran moralon, la gajecon kaj amon de vivo, filozofion pri la naturo. Li parte disvolvis kaj renovigis la francan lingvon de la 16-a jarcento, donante al ĝi pitoreskan kaj sukoplenan "guston".
Universitato Sorbonne tamen malaprobis liajn verkojn, kaj la katolika elkezio malpermesis ilin. François Rabelais mortis la 9-an de aprilo 1553.
[redakti] Verkoj
- Pantagruel (1532)
- Gargantua (1534)
- Tiers Livre (1546)
- Quart Livre
- Cinquième Livre (postmorte, 1564)
[redakti] En Esperanto aperis
- La ŝafoj en maron (ĉapitroj 6-8, el la tria volumo), tr. Edmond Privat, aperis en Esperanto, decembro 1931, paĝoj 165-166

