Diskuto:François Rabelais

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas ŝovi tiun ĉi artikolon al la plena nomo de la persono. Bedaŭrinde sur mia klavaro mankas la franca kromsigno en la antaŭnomo. ;-( Ĉu iu el vi do povus fari tion? Amike, --Unukorno 15:28, 29. Nov 2002 (UTC) ---

Ĉu vi volus krei novan artikolon "François Rabelais" ???

Kompreneble mi ne volas krei novan artikolon! Mi nur ŝatus, ke la aŭtoro aperu sub ambaŭ formoj de la nomo. La formo "Rabelezo" kaj la enhavo de la artikolo ne malaperas, se ni ŝovas tiun ĉi artikolon al la plena nomo (komparu: Petrarko kaj Francesco PETRARCA. Unukorno

--- Ah bone ! Mi havas sur mia klavaro tiun kromsigneton de la franca ! Kiel mi povas krei tiun alidirektigon ?

Maldekstre sur la ekrano estas butono Movu la paĝon. Klaku sur ĝin kaj vi vidos mallongan enkondukon, kion vi faru. Mi bedaŭrinde nun devas foriri --Unukorno 15:55, 29. Nov 2002 (UTC)

Vi estas Zoizo, ĉu ne? Intertempe mi rekonas miajn vikipediistajn kameradojn eĉ se ili surfas anonime ;-) Pardonu, se mi konfuzis vin: La movu-butono nur funkcias, se vi estas aliĝita. Mia kulpo :-( Sed la afero ne tiom urĝas: Vi povas fari ĝin, kiam vi denove estas ensalutita ĉi tie. Sed nun mi vere devas foriri: Miaj geamikoj tuj venos kaj mia Ratatouille (ĉu mi ĝuste skribis tion?) estas jam preta. Amike, --Unukorno 19:59, 29. Nov 2002 (UTC)


Vi estas ege sagaca persono, Unukorno ! Jes mi estas Zoizo, sed bedaŭrinde devis resti anonima "laboranto" ĉi tie, ĉar mi ne sukcesis ensaluti per mia kutima kromnomo en la lastaj tagoj. Mi ne scias kial nek kiel, sed ĝi ne funkciis ĝis nun. Ŝajnas, ke ĉio estas denove en ordo ! ... Krome, vi perfekte skribis "ratatouille", vi ja estas preta por redakti artikoleton pri tio (ĉu "ratatujo" ??) !! :-))

Mi vidis, ke vi bone majstris la movadon de la artikolo. Nun vi laŭ la sama metodo povas movi vian memprezentan artikolon Zoizo al Vikipediisto:Zoizo - tiam vi finfine estos unu el ni ;-))) La vorton ratatujo mi ne trovis en la PIV, krome mi estas tro kaosa kuiristino por doni priskribojn de miaj kreaĵoj ĉi tie. Mi preskaŭ neniam rigardas en kuiristan libron, simple ĵetas la aĵojn en la poton kaj la spicojn mi aldonas laŭ mia propra gusto... Amike, Unukorno (hodiaŭ anonima, ĉar mi uzas publikan komputilon). ;-)