Paŭlo Medem

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

EdE-M

Paŭlo MEDEM, litovo, vickolonelo en la rusa armeo, de 1906 bankisto. Naskiĝis en la 8-a de decembro 1862 en Kaunas, mortis en la 1-a de januaro 1925 en Kaunas. Esperantisto de 1910 gvidinto de la movado en Kaunas; post la mondmilito la Kaunasa Esperanto-Societo kunvenadis en lia loĝejo. Estis prezidanto de Litovuja Esperantista Unio Gvidis kursojn, ankaŭ en la universitato. Verkis lernolibron por rusoj. Multe kunlaboris en diversaj Esperantaj gazetoj, precipe en ,Esperanto Triumfonta' kaj ,HDE'. En apartaj libretoj aperis tradukajoj el Lev Tolstoj: ĉapitro el , La Vojo de l' Vivo' kaj de Avseĵenko:, Fraulino Suzano'. Subtenis la eldonon de kelkaj lernolibroj, ankaŭ tiun de ,Litova Almanako'. Estis Lingva Komitatano kaj Akademiano.

Libroj eldonitaj far Paŭlo MIDEM aŭ kun lia partopreno [redakti]