Barocco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barocco
filmo
Originala titolo Barocco
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 19 nov. 1976, 8 dec. 1976, 8 apr. 1978, 17 jul. 1978, septembro 1979, 29 feb. 1980, 6 jul. 1980, 4 jan. 1985, 12 dec. 1986, 3 nov. 1990
Ĝenro krimfilmo, filma dramo, trilero
Kameraado Bruno Nuytten
Reĝisoro(j) André Téchiné
Produktisto(j) André Génovès • Alain Sarde
Scenaro Marilyn Goldin • André Téchiné
Muziko de Philippe Sarde
Rolantoj Isabelle Adjani • Gérard Depardieu • Marie-France Pisier • Jean-Claude Brialy • Julien Guiomar • Claude Brasseur • Adrian Brine • Derek de Lint • Hélène Surgère • Jean-François Stévenin • Marie France
Honorigoj César Award for Best Supporting Actress
IMDb
vdr

Barocco estas franca amafera trilera filmo de 1976, reĝisorita de André Téchiné. En la filmo stelulas Isabelle Adjani, Gérard Depardieu kaj Marie-France Pisier. Identeco, elaĉeto kaj revivigo estas la temoj de la filmo. La intrigo sekvas junan virinon kiu konvinkas sian boksistan koramikon akcepti monon kontraŭ mensogo kiu misfamigos lokan politikiston. Kiam oni murdas ŝian koramikon, ŝi memkulpiĝas ĝis ŝi renkontas la murdiston kaj planas remeti lin en la aspekto de sia iama amanto. La filmo ricevis tri César-premiojn: nome al la Plej Bonaj Duaranga Aktorino, Kinematografio kaj Muziko. La filmon vidis totalo de 678 734 spektantoj en Francio.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ĉe haveno de norda Eŭropo, dum balotkampanjo, gazeto direktorita de Walt (Jean-Claude Brialy) klopodas misfamigi kandidaton per la publikigo de reportaĵo pri boksisto Samson (Gérard Depardieu) kiu ŝajnigos supozatan samsekseman rilato. Al tiu pagus Gauthier (Julien Guiomar). La partio de la kandidato, informita pri la tujeco de la intervjuo, proponas similan monkvanton al Samson por ke li ne parolu kaj foriru el la lando kun sia koramikino Laure (Isabelle Adjani).

Krimuloj de Gauthier kaptas Samson kaj Laure ĉe la stacidomo. Samson ne redonas al ili la ricevitan monon pro la intervjuo; li estas mortigita sur la perono. Fakte, Laure estis kaŝinta la monon en valizkofron de la stacio. Ŝi havigas al la polico la signalojn de la murdisto, kiu fakte similas forte al Samson. La murdisto retrovas Laure kaj montras al ŝi sia «afekcion». La kortuŝita Laure helpas lin eviti la demarŝojn de la polico. La murdisto ne devis murdi Samson sed nur malebligi lin foriri. Lia ĉefo, Gauthier, ordonas siajn homojn serĉi lin.

Laure kaj ŝia nova kompano volas ellandiĝi per ŝipo, al kiu ankaŭ Walt venas. La rezulto okazas sur la kajo. Homo de Gauthier, kiu estis ricevinta ordonon murdi «tiun kiu akompanas Laure», fakte mortigas Walt. La kompano de Laure malproksimigas ŝin el la scenejo de la krimo kaj enŝipigas ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Isabelle Adjani : Laure
  • Gérard Depardieu : Samson / lia murdisto
  • Marie-France Pisier[[]] : Nelly
  • Jean-Claude Brialy : Walt
  • Julien Guiomar : Gauthier
  • Hélène Surgère : Antoinette
  • Claude Brasseur : Jules
  • Jean-François Stévenin : la komplico de la murdisto
  • Marie France : la kantistino
  • Peter Bonke : homo de Gauthier

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Barocco (film, 1976) en la franca Vikipedio.