La repentie (filmo)
El Vikipedio
la repentie (la pentintino) estas franca filmo de Laetitia Masson, aperinta en 2002.
Enhavo |
[redakti] Temo
Juna virino, Leïla Imbert (Isabelle Adjani) reprenas valizon el la deponejo de stacidomo, enŝlosas sin en la necesejo kaj eliras en eleganta talivesto, kun nigraj okulvitroj. Ŝi aĉetas bileton por la unua trajno kiu iras al la maro (Nice). Juna viro, Karim (Samy Naceri) sekvas ŝin kaj petas la direkton de la trajno al konduktoro. Ĉu virino povas vivi novan vivon kun alia viro, Paul Viard (Sami Frey), kiam pasinto postsekvas ŝin?
[redakti] Teĥnikaĵoj
- Titolo: la repentie
- Reĝisoro: Laetitia Masson
- Scenaro: Didier Daeninckx kaj Laetitia Masson
- Devenlando: Francio
- Ĝenro: Polica filmo
- Daŭro: 120 minutoj
- Filmado: de la 21-a de majo ĝis fino de julio 2001, en Parizo, Créteil, Nice kaj en Maroko
- Aperdato: 17-a de aprilo 2002
[redakti] Rolularo
- Isabelle Adjani: Jeanne Deschamps/Christine Delarue/Alice Duchemin/Charlotte Desmoulins/Louise Desmoulins/Leïla Imbert
- Sami Frey: Paul Viard
- Samy Naceri: Karim
- Aurore Clément: Blonda virino
- Catherine Mouchet: Alice, ĉambristino
- Maria Schneider: Fratino de Charlotte
- Isild Le Besco: Juna prostituitino
- Jacques Bonnaffé: Joseph
- Christian Aaron Boulogne: Viro en geedziĝfesto
- Jean-François Stévenin: Viro en festo
- Thierry Rode: Mastrumanto de Hotelo Négresco
- Claudine Mavros: Patrino de Paul
- Georges Mavros: Patro de Paul
- José Giovanni: Patro de Charlotte
- Farida Amrouche: Patrino de Charlotte
[redakti] Videoteko
Ĉapitroj de la DVD de la filmo:
- De trajno en trajnon
- Mizero sub la suno
- Hotelo Negresco
- Escort Girl
- Vespero, edziĝfesto
- Esti feliĉa
- Pasinto de Paul
- Pasinto de Leïla
- Reveno al Créteil
- Karim mortigita
- Maroko
- Atendu min
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |