Nathalie Rheims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nathalie Rheims
Persona informo
Nathalie Rheims
Naskonomo Nathalie Alix Jeanne Rheims
Naskiĝo 25-an de aprilo 1959 (1959-04-25) (65-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine, Seine,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Familio
Patro Maurice Rheims vd
Patrino Lili Krahmer vd
Gefratoj Bettina Rheims vd
Edz(in)o Léo Scheer • Frédéric Botton vd
Amkunulo Claude Berri vd
Profesio
Alia nomo Alix vd
Okupo aktoroĵurnalistofilmproduktoro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nathalie RHEIMS (naskiĝis la  25-an de aprilo 1959(nun 1959-04-25) (65‑jara)) estas franca verkistino kaj produktoro.

Genealogio[redakti | redakti fonton]

Nathalie Rheims estas filino de Maurice Rheims, franca Akademiisto, kaj fratino de Bettina Rheims, fotografistino. Ŝi edziniĝis kun Léo Scheer en 1989.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi debutis artan karieron kiel teatra komediistino. Apenaŭ 17-jara, ŝi eniris konservatorion de "rue Blanche". Dum 7 jaroj, t.e. ĝis 1983, Nathalie Rheims daŭrigis aktoran karieron, ĉu en teatro, ĉu en telefilmoj. En 1984, 25-jaraĝa, Nathalie Rheims esploris ĵurnalismon por la magazino Elle. Du jarojn poste, ŝi fariĝis produktoro, unue por TV6, estrita de Léo Scheer, unua versio de M6, poste por France 2, produktante kun Léo Scheer artan elsendon Haute curiosité prezentitan de Claude Sérillon kaj Maurice Rheims.

En 1999, Nathalie Rheims publikigis unuan romanon, L'un pour l'autre (édition Galilée) rekompencitan de premio Gai Savoir. En 2000, ŝi publikigis Lettres d’une amoureuse morte ĉe eldonejo Flammarion. Poste sinsekvis Les fleurs du silence kaj L’Ange de la dernière heure en 2001 kaj 2002. Ankaŭ en 2002, Nathalie Rheims kunproduktis filmon Une femme déménage. En 2003, ŝi ofertis novan romanon al la publiko, Lumière invisible à mes yeux ĉe eldonejo Léo Scheer. Le rêve de Balthus, Le cercle de Meggido kaj L'ombre des autres aperis en septembro 2004, 2005 kaj 2006 respektive, kaj enirigis ŝin en la liston de plej bonaj vendoj.

Kunulino kaj kunlaborantino de produktoro-reĝisoro Claude Berri, ŝi kreis kun li produktan societon de kino "Hirsch Productions" kaj implikiĝis, kiel asocia produktoro, en la filmojn L'un reste, l'autre pas, Les enfants, Le démon de midi, La Maison du bonheur, Ensemble, c'est tout, La Graine et le Mulet, Bienvenue chez les Ch'tis.

En 2007, Nathalie Rheims publikigis sian naŭan libron Journal Intime, roman ĉe eldonejo Léo Scheer. Paralele, ŝia oka romano L'ombre des autres estas adaptota al kino, kun Mylène Farmer en la ĉefa rolo (filmado antaŭplanita en 2010).

En 2008 aperis ŝia deka romano: Le Chemin des sortilèges ĉe eldonejo Léo Scheer.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1999: L’Un pour l’autre (Unu por la alia), Galilée (Folio)
  2. 2000: Lettres d’une amoureuse morte (Leteroj de mortinta amatino), Flammarion (Folio)
  3. 2001: Les Fleurs du silence (La floroj de l'silento), Flammarion (Folio)
  4. 2002: L’Ange de la dernière heure (la last-hora anĝelo), Flammrion (Folio)
  5. 2003: Lumière invisible à mes yeux (Lumo nevidebla de miaj okuloj), Léo Scheer
  6. 2004: Le rêve de Balthus (La revo de Balthus), Fayard-Léo Scheer (Folio)
  7. 2005: Le cercle de Meggido (La cirklo de Meggido), Léo Scheer (Livre de poche)
  8. 2006: L'Ombre des autres (Ali-ies ombroj), Léo Scheer
  9. 2007: Journal intime, roman (Intima taglibro, romano), Léo Scheer
  10. 2008: Le Chemin des sortilèges (La vojo de sorĉaĵoj), Léo Scheer
  11. 2009: Claude, Léo Scheer, Parizo
  12. 2010: Car ceci est mon sang (Ĉar ĉi tio estas mia sango), Léo Scheer, Parizo
  13. 2011: Le Fantôme du Fauteuil 32 (La Fantomo de Fotelo 32), Léo Scheer, Parizo
  14. 2012: Laisser les cendres s’envoler (Lasi cindrojn forflugi), Léo Scheer, Parizo
  15. 2014: Maladie d'amour (Am-malsano), Léo Scheer, Parizo
  16. 2014: Le Père-Lachaise, jardin des ombres (Père-Lachaise, ĝardeno de ombroj), Michel Lafon, Parizo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]