Trobadoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La trobadoroj estis mezepokaj lirikaj poetoj (11-a ĝis 13-a jarcento), kiuj originis el Okcitanio kaj kiuj prikantis precipe la amon. Ili kreis la koncepton de korteza amo, kaj iliajn lirikaĵojn oni nomas mezepoka amkanto.

Ili skribis kaj kantis en la okcitana lingvo, kaj la vorto "trobadoro" mem devenas el tiu lingvo. En la okcitana, "trobar" [truba'] signifas "trovi", kaj ankaŭ rilatas al la vorto "tròpa" (esperanto = tropo, vortfiguro). La trobadoro (okcitanlingve : trobador [trubadu']), estas do tiu, kiu "trovas rimojn kaj versojn".

Estis du ĉefaj skoloj por trobadoroj:

  • trobar clòs ("trobadori ferme"): Ili serĉis komplikegan kaj nerektan esprimon de konceptoj, uzante abunde metaforon. Tial iliaj tekstoj estas malfacile tradukeblaj.
  • trobar leu ("trobadori malpeze").

La trobadoroj havis disĉiplojn en norda Francio (la tielnomataj Trouvères), en Germanio (la Minnesänger) kaj en Italio, kie la fama Danto (Dante Alighieri), eĉ redaktis parteton de sia verko "La Dia Komedio" en la okcitana.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vorto trobadoro originas el la okcitana trobar, tio estas, trovi (inventi) kanzonojn. La verbo trobar mem devenas de la latina mezepoka tropare, verki tropojn (vortfigurojn).

Tiuj altnivelaj kanzonistoj unue aperis en Limoĝio, la regiono de Limoĝo, kaj verkis en la loka dialekto. Tre rimarkinde, iliaj imitantoj kaj posteuloj uzos la saman limoĝan dialekton, ĉu ili estas gaskonoj, provencanoj, katalunoj, ktp. Tiu varianto limoĝa de la okcitana restis beletra komuna esprimilo de la tuta Okcitanio. Kiel la Biblio de Marteno Lutero unuecigis poste la germanan lingvon, la trobadoraj tekstoj unuecigis la beletran lingvon de la okcitana lando. Tio estu por ni esperantistoj memorinda: la tiama literaturo kreis la unuecan lingvon, kiun la klera klaso komprenis; kaj la trobadoraj interpretistoj disvastigis ĝin de kastelo al kastelo, de kortego al kortego. La literaturo kreis, unuecigis, disvastigis la lingvon.

Tiuj trobadoroj estis nobeloj aŭ altklasaj homoj. La unua (el kiu restas tekstoj, ĉar tre certe li havis antaŭulojn) estis Vilhelmo la 9-a, Grafo de Piktavio, Duko de Akvitanio, unu el la plej potencaj nobeloj de la epoko, multe pli ol la reĝo de la tiama Francujeto Jaufre Rudel, de Blaye, ĉe la buŝego de rivero Garono, estis princo. Ĉu vere princo, aŭ simple la unua, la ĉefo, laŭ la latina etimologio? Ĉiel, grandsinjoro. Rambault d'Aurenĝa estis ankaŭ plej potenca feŭdomastro; sed la potenco kulminis en la personoj de Alfonso la 2-a, Reĝo de Aragono, kaj de Rikardo Leonkora, filo de la angla reĝo.

Pli poste ekbrilis etnobeloj, kiel Bernard de Ventadorn, Bernard de BornGaucelm Faidit. La arton de trovado praktikis ankaŭ klerikoj kiel Folko de Marsejlo, kiu poste fariĝos episkopo de Tuluzo dum la tiel nomita albiĝensa milito; kiel Peire Cardenal, Joifre de Foixa, Daude de Pradas kaj aliaj. Riĉaj komercistoj kiel Bertrand Carbonel kaj Pistoleta; burĝanoj kiel Peire VidalPeire Ramoun de Tolosa. Tio pruvas ian demokratiĝon de la trobadora arto, se tiu vorto havas sencon pri tiu fora Mezepoko. Tamen, la fakto, ke simplaj kantistoj de tiuj kanzonoj ĉar kompreneble la grandsinjoroj ne vojaĝis por kanti siajn poemojn kaj lasis tion al profesiaj muzikistoj kaj ĵonglistoj mem ekverkis poeziaĵojn kaj ekkomponis ariojn kiel MarcabruCercamon estas fina pruvo, ke la trobadora arto plene enradikiĝis en la tiama okcitana socio. Nur kamparanoj ne troveblas en la trobadoraj vicoj, iliaj tiamaj teruraj vivkondiĉoj facile klarigas la kialon.

Eĉ troviĝis kelkaj virinoj inter ili sep restas konitaj, Grafino de Die estas la plej renoma. Sendube multaj aliaj ekzistis, por ĉiam forgesitaj; oni sciu, ke nun restas nur 2 500 trobadoraj kanzonoj.

Dank'al la trobadoroj, la okcitana tiutempa civilizo atingis tre altan nivelon de poezio, muziko, kaj rafiniteco. Amuzaj estas la vortoj de okcitana nobelo vizitinta la kortegon de la franca reĝo; ĉe la reveno, li diris, ke la franca reĝo estas agrabla persono, sed ke lia trobadora kortego estas nur porbarona ĉirkaŭbarejo, kavazaŭdirante porŝafa aŭ eĉ por ankoraŭ pli krudaj bestoj!

La akompana muziko[redakti | redakti fonton]

Oni konas la akompanan muzikon nur de 400 kanzonoj. La konservita muziko estas ankoraŭ misterplena. Ĝin oni skribis per la epokaj kvadrataj notoj, nomitaj neŭmoj; lin oni uzis ankaŭ por la gregoria ĉanto. Tiuj neŭmoj indikas la altecon de la sonoj, sed neniel la daŭron. La plej malfacila punkto restas tiu de la grupoj de notoj, kiujn oni kantu sur la sama silabo; la muzikologoj nomas ilin ligaĵoj. Tiu trobadora muziko estis tre parenca kun la eklezia muziko, kaj precipe kun la tiel nomita polifonio. La ŝafistaj kantoj de Sicilio aŭ de Korsiko estas similaj al tiu trobadora muziko.

Alia malfacilaĵo venas el la muzikinstrumentoj. Malmulte kostaj, malbone prizorgitaj, ili tre malbone konserviĝis, kaj estas nun tre malfacile retrovi iliajn sonojn. Ekzistis kordinstrumentoj: liuto, gitaro, liro, vjelo (praviolono); blovinstrumentoj: kornoj, trumpetoj; batinstrumentoj: tamburoj, timbaloj. Orgenoj jam ekzistis, kaj ankaŭ orgenetoj.

Retrovi la muzikon de tiu epoko estas do vera arkeologia laboro; tamen, tiun spiton kelkaj modernaj muzikologoj ne hezitis alfronti, kaj kelkaj orĥestroj provas revivigi por ni tiujn forgesitajn trobadoraĵojn.

Versfarado[redakti | redakti fonton]

Se la neindiko de la daŭro de la notoj lasis multe da libereco al la interpretisto de la kanzono rilate la muzikan parton, la afero estis tute alia pri la versoj de la teksto. La versfarado estis ekstreme rigora kaj kompleksa. La verso plej uzata estis la deksilabo, kiu plene akordiĝis kun la okcitana lingvo. La poemoj dividiĝis en strofoj, kaj la versoj ne nur rimis interne de la strofo, sed ofte la rimoj retroviĝis de unu strofo al alia, foje kun regula ŝanĝo de unu strofo al alia. Ekzemple la rimo de la unua verso de la unua strofo fariĝis la rimo de la dua verso de la dua strofo, poste la rimo de la tria verso de la tria strofo... En la interno de la versoj ofte aperis aliteracioj (sonripetoj); ankaŭ reuzo de la lasta vorto de strofo ĉe la komenco de la sekva, aŭ male ĉe la fino de la unua verso de la sekvanta strofo (rimas capcaudadascapfinidas). Tia komplekseco faris la poeziaĵon vera teksaĵo; la trobadoroj mem uzis tiun vorton: entrebescament, kiu ĝuste signifis teksaĵon. Neniam la franca poezio atingis tiun nivelon de rafiniteco, krom eble ĉe la 20-a jarcenta poeto Aragon, kiu sciis krei tiajn reaperojn de rimoj, tiajn internajn rimojn aŭ asonancojn, imitante precize la teknikon de la trobadoroj.

La plej ofta poemomodelo estis la kanzono, kun ses strofoj el ses deksilaboj. Ĝia temo estas plej ofte gurdita: la poeto laŭdas la revenon de la bela sezono, kun la naturo plena de ekfloradoj kaj de birdaj amkantoj, dum li male reliefigas sian malesperon antaŭ la deteno de la plej aminda virino, kiu rifuzas aŭskulti lin.

Temoj[redakti | redakti fonton]

Prikantas la trobadoroj plejofte amon, al damo ofte pli aĝa, socie pli altanivela. Tiu amo baziĝas sur admiro kaj respekto; ĝi estas platona, almenaŭ teorie; ĝi promesas fidelecon al la elektito, kaj asertas, ke la amanto trapasos ĉiujn eltenindaĵojn por meriti la amon de la adorata grandsinjorino. Do reliefigataj estas la kvalitoj de la kavalirecaj medioj: respekto al la hierarkio, sindonemo, eltenemo, kuraĝo, kortega ĝentileco, perfekta obeo al la amatino konsiderata kiel vera suzereno, tio estas, estranta grandsinjoro; cetere la poeto nomas sian amatinon Midons, kio ĝuste signifas: suzerena Moŝto, kaj ne suzerenino! La plej malŝatataj malvirtoj estas avareco, ĵaluzeco kaj misklaĉado de la aliaj korteganoj. Lauzengier, misklaĉulo, estas la plej granda finomo! Malstabila ekvilibro: la poeto devis prikanti flatitan sinjorinon, kiu ne devis respondi al tiu amo, kaj la edzo de la damo ne rajtis interveni, fidante nur je la fideleco de l' edzino; dume neniu alia devis enmiksiĝi en tio per klaĉoj aŭ denuncoj! Bernard de Ventadorn tamen estis forpelita de sia suzereno ĉar la suzerenino ne restis sufiĉe malvarma antaŭ la kanzonoj. Malfeliĉa trobadoro estis eĉ punata per tranĉo de la lango! La turmentisto eble kompatis, kaj nur ŝajne obeis, ĉar tiu Peire Vidal povis rekanti, sed en alia kortego!

Tamen ekzistas aliaj temoj ol la prikantado de la rafinita amo (la fin amor). La trobadoro ne ĉiam senfine atendas la kompaton (merces) de l' amata. En la ĝenro tagiĝo (alba) la temo estas la kruela reveno de la taglumo, kiu devigas la amanton forlasi la liton de sia amatino; la gardista kanzono (pastorela) ĝenerale priskribas lertaĵon de izola ŝafistino por elturniĝi el la premo de alveninta sola kavaliro; la tenson rivala dialogo kontraŭstarigas du trobadorojn, kiuj inter si luktas kante pri antaŭelektita temo; fama restis la tenson inter Raimbaud de Aurenĝa kaj Guiraud de Bornelh pri la maniero verki: ĉu klare (trobar leu) ĉu hermetike (trobar clus). La poezio evoluis, laŭlonge de la 150 jaroj de la trobadora epoko; kelkaj poemoj de la lasta periodo estas preskaŭ surrealismaj, Ekzistas ankaŭ la planh, la plendo, ofte pri la morto de suzereno aŭ de grandnobelo; ankaŭ la sirventes, defenda pamfleto, kiel tiuj de la lasta periodo, kontraŭ la abomeninda invado de la francoj, kiuj venis priplagi la landon, okaze de la Albiĝensa Krucomilito. Nin modernulojn amuzas la erotikaj poemoj, kiel tiuj de Vilhelmo la 9-a; kaj male plej malplaĉas la abomeninda ĝojo de Bertrand de Born, kiu glorigas la fian plezuron de militado, antaŭ la kadavroj de batalintoj trapikitaj per lancoj kaj cirkaŭitaj de izolaj senrajdulaj ĉevaloj.

Influoj al trobadoroj[redakti | redakti fonton]

La trobadoroj mem ricevis influon probable de Al-Andalus, la hispana araba regolando, kiu tiam en la suda Hispanio brilis en la islama mondo. Ili certe interŝanĝis influojn; tion pruvas similaĵoj inter la trobadora kanzono kaj la zagalo de l' arabaj poetoj; oni ankaŭ trovas bildojn el manuskriptojvitraloj montrantaj arabajn kaj okcitanajn poetojn en kunaj aŭ rivalaj kantoj. Tiuj renkontoj devis esti oftaj; male al komuna opinio oni multe vojaĝis en Mezepoko, ofte foren (oni nur pensu pri la senĉesaj pilgrimoj) kaj interŝanĝoj inter kortegoj estis kutimaj. Cetere jam komenciĝis la krucomilitoj ĝis Oriento, kie okcidentaj kavaliroj instalis feŭdobienojn en islamaj teritorioj kaj alkutimiĝis kun la lokaj moroj, interlie kun kantata poezio akompane de muziko.

Trobadoroj[redakti | redakti fonton]

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]