Diskuto:Trobadoro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la teksto estas amaso da ruĝaj ligiloj, kaj tre multaj el ili dubindas. Se propra artikolo provencanoj ne ekzistas, kial ne ligi al la ekzistanta artikolo Provenco? Se propra artikolo ĵonglistoj ne ekzistas, kial ne ligi al la ekzistanta artikolo ĵonglado?? Kaj ĉu burĝanoj vere estas taŭga vorto kaj bezonas novan artikolon - aŭ ĉu simple nur temas pri la vorto kaj artikolo burĝoj???

Neniam forgesu esti skeptika kiam ruĝaj ligiloj amasiĝas!!!

Povas esti ke pri iu temo vere oni ankoraŭ tute ne komencis krei artikolojn, sed multe pli verŝajnas, ke iu simple malsaĝe elektis fantaziajn nomojn de artikoloj kiuj tute ne ekzistas, eble ĉar homoj juĝas ke ili tute ne bezonatas, almenaŭ ne urĝe. ThomasPusch (diskuto) 09:53, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]




@Roberto, Verdulo, kaj NicoRay: Vi ĉiuj antaŭe engaĝite prilaboretis la tekston: ĉu iu(j) el vi volus adopti ĝin kaj vere revizii la dubindajn ruĝajn ligilojn, kaj eble por la tiam restantaj veraj ruĝaj ligiloj krei iujn novajn artikolojn??? ThomasPusch (diskuto) 10:01, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke mi prilaboris la tekston antaŭ tro multaj jaroj. Tion oni lernas en mezlernejo en Brazilo kaj, mi pensas, en aliaj latinidaj landoj. Do, eble, verkis kion mi memoras pri tio el miaj lernejaroj. Alie, la franca teksto ŝajnas al mi la plej proksima de la esperanta. Multaj ruĝaj ligiloj tre eble oni povas solvi per tradukado el la franca. Alie, pri la simplaj redirektadoj, mi pensas ke iu ajn povas fari tion. Roberto (diskuto) 18:38, 27 sep. 2023 (UTC)[Respondi]