Okcitanlingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dum la 8-a jarcento aperas la unuaj tekstoj en la okcitana, unu el la tiel nomataj malaltlatinaj formoj.

Unue okazis la ora aĝo de la okcitana kulturo kun la trobadoroj. De la 11-a ĝis la 13-a jarcento, ili produktis en Eŭropo tute novstilan poezion - la amkanton, simboligita de la Fin'amor. Tiun arton ili portis ĝis alta nivelo, tiel ke ĝi disradiis tra Eŭropo. Tia literaturo estis multfaceta, havis diversajn poeziajn formojn, filozofion kaj pensadon pri la lingvo mem. Tiuj trobadoroj laboris por aŭ parte mem estis princoj.

Oni ankaŭ ne forgesu mencii la longan poemon La Kanto de la Krucmilito, okcitanlingve "la Cansó de la Crosada", veran eposon pri la batalo de la Okcitanoj kontraŭ la nordfrancaj kaj katolikaj armeoj dum la 13-a jarcenta krucmilito, skribita de du aŭtoroj inter 1212 kaj 1219.

Malgraŭ la malapero de la okcitana lingvo el ĉiuj administraciaj kaj juraj tekstoj en la 16-a jarcento, la literaturo vigle postvivis, dank'al grupo da skribistoj kiuj aplikis la novajn stilojn kaj pensmanieron de la Renesanco al iliaj verkoj. Sed inter la 17-a kaj 19-a jarcento la literaturo travivis longan periodo da letargio, ĉar ĝi estis tute submetita al la potenco de franclingva literaturo.

En la 20-a jarcento renaskiĝis la literaturo interalie dank'al la kultura movado "Felibritge", kies celo estis revigligi la lingvon. La okcitana lingvo povas fieri pri Nobel-Premion de literaturo ricevita en 1904 de la provenca aŭtoro Frederic Mistral.

Ekde tiu tempo denove viglas la okcitanlingva literaturo en ĉiaj stiloj (romanoj, teatraĵoj, muziko, noveloj, poezio,...)

Aŭtoroj[redakti | redakti fonton]

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Reta librejo de libroj en la provenca