Pikarda franca dialekto
| pikarda | ||
| Picard | ||
| Areo kie estas parolata la pikarda | ||
| Parolata en | Francio (Pikardio), Belgio | |
| Denaskaj parolantoj | ??? | |
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-2 | pcd | |
| ISO 639-3 | pcd | |
| SIL | PCD | |
| Angla nomo | Picard language | |
| Franca nomo | picard | |
| Vikipedio | ||
La Pikarda, dialekto de la franca, (kelkfoje nun nomita "chtimi") estis parolata (kaj nun iomete plurestas kiel nuraj spuroj) en la regiono Pikardio, la departementoj Nord, Pas-de-Calais, Somme, parto de Oise kaj Aisne kaj eĉ parteto de Seine-Maritime kaj ankaŭ malgranda parto de Belgio ĉirkaŭ Tournai.
Dum la Mez-Epoko, la pikarda posedis, kiel aliaj francaj dialektoj, literaturon, ilustrita ĉefe de Adam de la Halle kaj Conon de Béthune .
Dum la 19-a jarcento, kelkaj aŭtoroj provis vivigi la dialekton, nura popola idiomo, kiel beletran lingvon, pere de kanzonoj, poemoj, rakontoj, treatraĵetoj. Tiu ĉi emo ne tute malaperis en la 20-a jarcento, sed iĝas malpli kaj malpli, ĝenerale reduktita al komikaĵoj, dum la efektiva ĉiutaga uzo de la dialekto malaperiĝadas. Homoj parolanta centprocente ĝin estas nun ege raraj, pli ofte audiĝas plu homoj en kies normfranca lingvaĵo intermiksiĝas spuroj da pikarda.
Enhavo |
Listo de pikardlingvaj aŭtoroj [redakti]
Ekzemplo de Pikarda dialekto [redakti]
PIKARDA [redakti]
Nou patois, ch'est l'manière qu'in dit nou contes
Ch'est de l'façon-là qu'in parlot tout l'mont'.
Ch'est l'langache ed'nou vieux, ed'nou z'aïeux
Et croïez-meu, y a pas d'quoi n'n'ête honteux!
........
Nou patois i cante comme el'vint d'ichi,
Et chà ne s'comprind qu'avec des amis.
In l'parlot déjà à l'récréation
Pou faire bisquer ch'clerc et ses punitions.
(aŭtoro: Guy Dubois)
Prononchelpo [redakti]
nu patŭa, ŝe l'manjer' k'i~ di nu ko~t'
ŝe de lfaso~ la ki~ parlo tu l'mo~t.
E kroje mÖ, j'a pa dkŭa n'n'et' o~tö!
....
nu patŭa i ka~t' kom el vi~ d'iŝi,
e ŝa nÖ skompri~ k'avek de zami
I~ l'parlot deĵa à l'rekreasio~
Pu fer biske ŝkler e se punisio~.
)
NB: ~ montras nazan vokalon
Franclingva traduko [redakti]
Notre patois, c'est la manière dont nous disons ce qu'on a à dire
C'est de cette façon-là qu'on parlait nous tous.
C'est la langue de nos vieux, de nos aïeux
Et croyez-moi, il n'y a pas de quoi en être honteux!
......
Notre patois il chante comme le vent d'ici,
Et ça ne se comprend qu'avec des amis.
On le parlait déjà à la récréation
Pour faire bisquer le maître et ses punitions.
Esperantlingva traduko [redakti]
Nia loklingvo, jen la maniero per kio ni diras niajn aferojn.
Tiel parolis ni ĉiuj.
Jen la lingvaĵo de niaj maljunuloj, de niaj prauloj,
Kaj kredu min, ne indas honti pri tio!
..........
Nia loklingvo kantas tiel kiel la ĉi-loka vento,
Kaj tio kompreniĝas nur kun amikoj.
Ni parolis ĝin jam dum la lernejpaŭzo
Por spiti la instruiston kaj liajn punojn.
Bildoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- pcd.wikipedia - Vikipedio en la pikarda
- TTT-ejo "ŝ'lanŝron" (enkonduko Esperantlingve)
- Dictionnaire picard: "Pikarda vortaro", hejmpaĝo pri la pikarda lingvo.
- Mapo de la pikardparolantaro
- TTT-ejo en la pikarda (el Retarkivo 2008)
Sonekzemploj [redakti]
-
- http://ches.diseux.free.fr/sons/d85.mp3 (ne trovebla)
- ches.diseux.free.fr/diri/dir85.htm (el Retarkivo 2010)
- Centre de Ressources pour la Description de l'Oral (CRDO) ( http://www.language-archives.org/language/pcd )

