Catharina Elisabeth Goethe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catharina Elisabeth Goethe
Persona informo
Catharina Elisabeth Goethe
Naskonomo Catharina Elizabeth Textor
Naskiĝo 19-an de februaro 1731 (1731-02-19)
en Frankfurto ĉe Majno
Morto 13-an de septembro 1808 (1808-09-13) (77-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Textor vd
Patro Johann Wolfgang Textor vd
Patrino Anna Margaretha Justina Textor vd
Edz(in)o Johann Caspar Goethe vd
Infanoj Johann Wolfgang von GoetheCornelia Schlosser vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Catharina Elisabeth Goethe, patrino de la geniulo
La Goethe-oj en paŝtista vestaĵo, la patrino tre maldekstre, 1762)
Monumento por la goeta patrino en la Palmoĝardeno frankfurta
Tombo ĉe Petro-kirko

Catharina Elisabeth GOETHE (fraŭline: Textor; naskiĝinta la 19-an de februaro 1731 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 13-an de septembro 1808 samloke) estis la patrino de Johann Wolfgang Goethe. Ŝiaj ŝerconomoj estis Frau Aja kaj Frau Rat.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante la plej maljuna filino de Johann Wolfgang Textor, do el tradicia frankfurta jurista familio (la patro plenumis ekde 1747 la altegan postenon de ŝoltiso), ŝi neniam ricevis ĝeneralan kleriĝon. Tio normalis tiutempe; gravis nur ŝia deca edzinigo. En la 20.8.1748 ŝi edziniĝis en la Katarino-kirko en la aĝo de 17 jaroj la 38-jaraĝan konsiliston imperiestran Johann Caspar Goethe. Nasko de Johann Wolfgang, la plej maljuna filo kiu moknomitis Hätschelhans, estis en la 28.7.1749. Leterinterŝanĝante kun la goeta patrino ŝia duka moŝtino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach daŭre uzis tiun ĉi nomon. Johann Wolfgang havis ankoraŭ kvar gefratojn el kiuj nur la fratino Cornelia iĝis plenkreska.

Catharina Elisabeth Goethe karakteriziĝis spritega kaj bonkora virino. En ŝiaj pli ol kvar centoj da leteroj (temas pri la konserviĝintaj skribaĵoj, memkompreneble ne pri ĉiuj iam skribitaj leteroj) ŝi montris sin aplomba kaj humura. Ŝi flegis multajn kontaktojn amikajn i.a. je Bettina von Arnim estante la centro de gastigema domo. La grafoj Friedrich kaj Leopold zu Stolberg kromonis ŝin Frau AjaMutter Aja laŭ la patrino de la kvar infanoj de Aymon el populara libro Chanson des quatre fils Aymon. Tiu ĉi kromonomo restis ĝismorte. Ĉiuj fontoj emfazis ŝian talenton vidi ĉiam la pozitivajn flankojn en la vivo. Johann Wolfgang Goethe mem skribis pri ŝi:

Vom Vater hab ich die Statur,
Des Lebens ernstes Führen,
Vom Mütterchen die Frohnatur
Und Lust zu fabulieren.[1]

Ŝi mem skribis en 1785 al la amikino Charlotte von Stein: Zwar habe ich die Gnade von Gott, daß noch keine Menschenseele mißvergnügt von mir weggegangen ist – weß Standes, alters und Geschlecht sie auch geweßen ist – Ich habe die Menschen sehr lieb.[2] De la morthoro ŝia rakontatas ke ŝi zorgis pri ĉiuj detaloj de la funebra manĝo. Ŝi ankaŭ per servistino ekskuzis sian neveneblecon pro la devo morti... Tamen ankaŭ atestitis solecaj momentoj ŝiaj ekz. en fama letero el la 28.8.1808 al la juna amikino Bettina Brentano.[3] En leteroj al la propraj familianoj ŝi ĉiam aperis granda rolulludantino ekz. de patrino, de bopatrino, de avino.[4] Ŝi entombigitis sur la tombejo petrokirka en familia kripto. Nuntempe ŝia tomboslabo troviĝas sur la korto de la Lernejo de Nia kara sinjorino. Okaze de la 100-a datreveno mortotaga virinoj el Frankfurto starigis monumenton en la Palmoĝardeno frankfurta kiu montras ŝin en idealigita formo kiel patrinon amplenan kun al eta Johano Volfgango. En 1876 nomitis la unua supera porknabina lernejo de Frankfurto por ŝi Elisabethenschule.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: De la patro mi havas la staturon kaj la seriozecon en la vivo; de la patrino mi gajnis la gajecon kaj la volo rakontadi.
  2. Traduko: Ricevis mi de Dio la gracon ke ĝis nun neniu el ĉiaj klaso, aĝo, sekso devis forlasi malmalbonhumore mian domon. Mi ja amegas la homaron.
  3. Ulrike Prokop: Die Illusion vom Großen Paar. Band 1. Fischer-Verlag, Frankfurt am Main 1991, p. 261: Wir spüren beim Lesen von Catharinas Brief die Einsamkeit. Die Einsamkeit ist unverkennbar, ebenso wie der Anflug von Angst, vergessen zu werden. (Legante la leterojn katarinajn ni ja sentas la solecon; la soleco ja ekkonatas kaj pluse la veno de timo ke iam oni estos forgesita.)
  4. Ulrike Prokop: Die Illusion vom Großen Paar. Band 1. Fischer-Verlag, Frankfurt am Main 1991, p. 261-262.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Beutler: Goethe – Briefe aus dem Elternhaus. Insel Verlag, Frankfurt am Main 1960 (1999 neu herausgegeben in erweiterter Form).
  • Eva Demski: »Vergnügt wie eine Göttin« – Die Frau Rat Goethe. In: Hans Sarkowicz (Hrsg.): Die großen Frankfurter. 2. Auflage. Insel Verlag, Frankfurt am Main/Leipzig 1994, ISBN 3-458-16561-4, p. 69–77.
  • Jürgen Fackert (Hrsg.): Catharina Elisabetha Goethe: Briefe an ihren Sohn Johann Wolfgang, an Christiane und August von Goethe (Reclams Universal-Bibliothek. Band 2786/2789). Reclam, Stuttgart 1971, ISBN 3-15-002786-1.
  • Richard Friedenthal: Goethe – sein Leben und seine Zeit. Deutscher Taschenbuch-Verlag, München 1980.
  • Dagmar von Gersdorff: Goethes Mutter (= Insel-Taschenbuch. Band 2925). 5. Auflage. Insel Verlag, Frankfurt am Main/Leipzig 2015, ISBN 978-3-458-34625-8.
  • Doris Hopp, Wolfgang Bunzel: Catharina Elisabeth Goethe. Mit einem Beitrag von Ulrike Prokop. Freies Deutsches Hochstift/Frankfurter Goethe-Museum, Frankfurt am Main 2008.
  • Ulrike Prokop: Die Freundschaft zwischen Katharina Elisabeth Goethe und Bettina Brentano – Aspekte weiblicher Tradition. In: Vorträge aus der Frankfurter Frauenschule. Facetten fethumbstischer Theoriebildung. Materialband 2. Selbstverlag, Frankfurt am Main 1987.
  • Flitner, Wilhelm, "Goethe, Elisabeth" in: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 545-546 - interrete tie ĉi

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Catharina Elisabeth Goethe en la germana Vikipedio.