Johann Joseph Schmeller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Joseph Schmeller
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1796 (1796-07-12)
en Großobringen
Morto 1-an de oktobro 1841 (1841-10-01) (45-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Johann Joseph SCHMELLER (12a de julio 17941796 en Großobringen; 1a de oktobro 1841 en Weimar) estis germana pentristo. Li funkciis kiel hejmpentristo de Goethe.

Goethe diktas en sia laborejo al la skribisto John, olepentraĵo de Johann Joseph Schmeller, 1834.

Johann Joseph Schmeller estis la meza filo el kvin filoj de Johann Michael Schmeller (1773 Großobringen, 1850 samloke) kaj de lia unua edzino Dorothea Eva Böhmel (1766–1814) el Buchfart.

Krom la laboro por la hejmo de Goethe, li faris portretojn de gravuloj kiel Johann Peter Eckermann, Friedrich Wilhelm Riemer, Carl Friedrich Ernst Frommann, Franz Grillparzer, Adam Mickiewicz, Alexander von Humboldt kaj lia frato Wilhelm von Humboldt, Christian Daniel Rauch, Sulpiz Boisserée kaj Jacques-Louis David.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la deziro de la knabo al bildaj reprezentadoj jam frue evidentiĝis, li ricevis la ŝancon de solida edukado per frekventado de la Libera desegna lernejo en Vajmaro kaj li estis precipe kuraĝigita de la amika simpatio de la kortega pentristo Ferdinand Jagemann. Post ties morto, kiun Schmeller ankaŭ estis akompaninta en la kampanjoj de 1814 kaj 1815, grandduko Karlo Aŭgusto sendis lin al la studio de Mathieu Ignace van Brée por plia trejnado al Antverpeno kaj post lia reveno en 1824 nomumis lin orda profesoro en la desegnolernejo. Schmeller ŝajnas esti havinta specialan talenton por rapide tutece kompreni la personecojn kiujn li renkontis kaj kapablis vivece bildigi la kapojn en grandaj kretodesegnaĵoj. Johann Wolfgang von Goethe do uzis ĝin ĝis sia morto por krei albumon de portretoj de elstaraj personecoj, kiuj vizitadis la domon de la poeto. Schmeller desegnis tiamaniere ĉirkaŭ 180 portretojn, 150 el kiuj estas ankoraŭ en la Goeto-muzeo (Weimar) kaj donas valoran kontribuon al la kono de la tempo, la rondoj de la Vajmara socio ĉirkaŭanta la poeton, same kiel pri eksterlandanoj trapasantaj, ekz. Franz Grillparzer, Adam Mickiewicz, Christian Daniel Rauch, Jacques-Louis David, Sulpiz Boisserée, Alexander von Humboldt kaj aliaj. Kiom altestime Goethe mem pensis pri la talento de Schmeller evidentiĝas ne nur el tio ke li tre ofte lasis sin desegni kaj pentri de Schmeller sed ankaŭ el letero adresita al Sulpiz Boisserée, en kiu li taksis la Boisserée-portreton faritan fare de Schmeller multe pli bona ol la verko farita de Peter Cornelius. Krom albumo kiu en la 1880-aj jaroj estis alirebligita por vizitantoj de la Goethe-domo kaj ĉefe protektos la nomon de Schmeller kontraŭ forgeso, oni havas el lia mano ankaŭ kelkajn oleo-pentradojn, kies arta valoro certe havas malprioritaton rilate al la regonhistoria intereso. Menciindaj estas la portretoj de Goethe, Knebel, Einsiedel en la Biblioteko Dukino Anna Amalia, alia oleo-pentraĵo de Goethe en Frankfurto ĉe Majno, de la Vajmara ataliono (kun multaj portretoj el la vivo en la kazerno de la posta 94-a regimento), preĝejaj bildoj en diversaj komunumoj en la ĉirkaŭaĵo vajmara kaj alegoria plafonbildo ĉe Kastelo Kromsdorf.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Johann Joseph Schmeller. Ein Porträtist im Dienste Goethes. Klassik Stiftung Weimar, 2003. (Ausstellungskatalog)
  • Willy Handrick: Johann Joseph Schmeller […]. Aufbau-Verlag, 1966.
  • Carl Ruland: Schmeller, Johann Joseph. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 31, Duncker & Humblot, Leipzig 1890, S. 636 f.
  • Schmeller, Johann Joseph. En: Deutsche Biografie.