Karl Cron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Karl Cron
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo esperantistotradukisto
vdr

Karl CRON estis aŭstra Esperantisto kaj tradukisto.

Inter liaj tradukoj menciindas:

  • Johann Wolfgang von Goethe, Egmont: unua akto, 1930.
  • Franz Grillparzer, “Der arme Spielmann”, “La muzikisto-senhavulo”, 1930.[1]
  • Friedrich Schiller, La viziulo: el la memorskribaĵoj de la grafo O- [Vieno, 1930]. - [114] folioj; Originalo: Der Geisterseher
  • Friedrich Schiller, Don Carlos, Infanto de Hispanujo: drameca poemo - Vieno: Cron, 1931. - [136] folioj, folioj [72]-[144]; Originalo: Don Carlos, Infant von Spanien.
  • Friedrich Schiller, La konspiro de Fiesco en Genova: tragedio respublikana - [Vieno, 1931]. - [118] folioj; Originalo: Die Verschwörung des Fiesco zu Genua.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio De Salvo, Franz Grillparzer, 15 Januaro 2018, en Esperanto-vivo, [1] Alirita la 6an de majo 2020.