Ulrike von Levetzow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ulrike von Levetzow
Persona informo
Naskonomo Theodore Ulrike Sophie von Levetzow
Naskiĝo 4-an de februaro 1804 (1804-02-04)
en Leipzig
Morto 13-an de novembro 1899 (1899-11-13) (95-jaraĝa)
en Třebívlice
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Saksio
Familio
Patro Joachim Otto Ulrich von Levetzow
Patrino Amalie von Klebelsberg
Okupo
Okupo verkistofilantropo
vdr

Theodore Ulrike Sophie von LEVETZOW, konata kiel Baronino Ulrike von Levetzow (4a de februaro 1804 – 13a de novembro 1899) estis amikino kaj la lasta amo de Johann Wolfgang von Goethe.

Ŝi naskiĝis en Löbnitz (nune parto de Groitzsch) en Saksio, filino de la ĉambelano de la duko de Meklenburgo-Schwerin kaj poste de Hofmarschall Joachim Otto Ulrich von Levetzow kaj de lia edzino Amalie. La dekses-jaraĝa junulino unuafoje renkontiĝis kun Goethe en 1821 en Marienbad kaj denove en Carlsbad en 1822 kaj 1823. La poeto, tiam 72-jaraĝa, estis tiom forportita de ŝiaj ingenio kaj belo ke li planis edziĝi al ŝi kaj petis al la Grandduko Karlo Aŭgusto, ke li petu ŝian manon je lia konto. Malakceptita, li iris al Turingio el kie li faris al ŝi la poemojn kiujn li poste nomos Trilogie der Leidenschaft. Tiuj poemoj inkludas la faman "Elegion de Marienbad".

Ulrike poste konfesis, ke ŝi ne estis preparita por edziĝi kaj kolerete neis amaferon kun Goethe. Ŝi restis needziĝinta sian tutan vivon kaj mortis 95-jaraĝa en la Kastelo de Trziblitz en Bohemio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Suphan, Goethe Jahrbuch, volume xxi (Frankfort, 1900)
  • Kirschoer, Erinnerungen an Goethes Ulrike und an die Familie von Levetzow-Rauch (Aussig, 1904)