Benno Küster
El Vikipedio
Benno KÜSTER (naskiĝis la 9-an de julio 1861 en Wildeshausen; mortis la 24-an de oktobro 1916 en Breslau) estis germana esperantisto kaj kalkulkonsilisto.
Küster verkis "Plenan lernolibron de la internacia helplingvo Esperanto" ("Vollständiges Lehrbuch der internationalen Hilfssprache Esperanto"), 1910, 192 p., kaj tradukis el la germana la "eposon idilian" Hermano kaj Doroteo de Goethe (1911, 2a eld. 1922). Li kunlaboris al La Revuo kaj La Vagabondo.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Benno Küster en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
