Antoni Grabowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Antoni Grabowski
Antoni Grabowski.jpg
Esperanto-tradukisto
Dato de naskiĝo 11-a de junio 1857
Loko de naskiĝo Nowe Dobra, Reĝlando Prusio
Dato de morto 4-a de julio 1921
Loko de morto Varsovio, Pollando
Nacieco polo
v  d  r
Information icon.svg
Grabowski-tablica.JPG

Antoni GRABOWSKI - naskiĝis la 11-an de junio 1857 en Nowe Dobra apud Culm an der Weichsel (hodiaŭ Chełmno) kaj mortis la 4-an de julio 1921 en Varsovio. Li estis pola kemiisto-inĝeniero de prusa ŝtataneco kaj frua Esperanto-aktivulo, kiu precipe per siaj tradukoj grave influis la evoluon de la Esperanta literatura lingvo.

Eduko kaj profesio[redakti | redakti fonton]

Baldaŭ post lia naskiĝo la familio transloĝiĝis de Nowe Dobra al Thorn (hodiaŭ Toruń). Pro nesufiĉaj vivrimedoj Antoni jam en aĝo de dek-kelkaj jaroj, tuj post la fino de la baza lernejo, devis komenci labori. Tamen lin plu pelis grandega lernovolo; sen ies helpo li aŭtodidakte preparas sin por la ekzameno por aliro de gimnazio. Tiun ekzamenon li pasis kun elstaraj rezultoj. Dum la sekva lernado en la toruna gimnazio "Nikolao Koperniko" li atingis bonegajn rezultojn; per siaj abundaj scioj li superis la samaĝulojn; sekve oni sendis lin du fojojn en pli altan klason. En septembro de la jaro 1879 li finis la gimnazion. Baldaŭ poste pliboniĝis la financa situacio de la familio. Grabowski nun studis filozofion kaj natursciencojn en la Universitato de Breslau (hodiaŭ Vroclavo). Poste li studlaboris kiel inĝeniero pri kemio en Zawiercie kaj en diversaj lokoj kiuj nun apartenas al Ĉeĥio, post kio li iĝis estro de teksaĵ-fabriko en Ivanovo-Voznesensk (rusa urbo 250 km nordoriente de Moskvo).

Dum tiu tempo li daŭre profunde studis kemiajn problemojn. Liaj multaj teknologiaj inventoj faris lin pli vaste konata inter fakuloj en tuta Eŭropo. Grabowski publikigas multajn fakajn artikolojn. Siajn inventaĵojn li priskribis interalie en la revuoj Chemik Polski kaj Przegląd Techniczny. Li tradukis tiutempe elstaran libron pri kemio, verkitan de Ira Remsen, el la angla al la pola kaj poste iĝas membro de komitato, kies tasko estis ellabori polalingvan teknikan terminologion. Kelkajn jarojn pli malfrue, en la jaro 1906, aperis lia Słownik chemiczny, la unua kemia vortaro por poloj.

Esperanto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Jam dum sia universitata tempo Antoni Grabowski evoluigis profundan interesiĝon pri literaturo. Li estis membro de la Literatura Slava Societo (Towarzystwo Literacko-Słowianskie) en Vroclavo. Sed Grabowski entuziasmiĝis ne nur pri la polaj lingvo kaj literaturo; iom post iom li lernos 9 fremdajn lingvojn kaj aldone li regos minimume 15 pasive. Antaŭ tiu fono ne mirigas, ke la studento Grabowski interesiĝas ankaŭ pri la ideo de lingvo internacia. Tiun ĉi rolon tiam pretendis Volapuko, do li lernis ĝin. Kiam Grabowski vizitis Johann Martin Schleyer, la aŭtoron de la lingvoprojekto, montriĝis, ke eĉ tiu ne kapablis flue paroli Volapukon. Finfine ambaŭ interparolis germane. Post tiu ĉi elreviĝo Grabowski tuj ĉesis okupiĝi pri Volapuko, tamen li ne rezignis pri la ideo de internacia planlingvo.

En la jaro 1887 li aĉetis kaj trastudis la freŝe aperintan libreton "Dr-o Esperanto. Internacia Lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro", en kiu L. L. Zamenhof prezentas sian lingvoprojekton, kiu baldaŭ konatiĝos sub la nomo "Esperanto". Forte impresita de ties travidebla strukturo kaj surprize rapide akirebla esprimkapablo li vojaĝis al Varsovio kaj vizitis Zamenhof-on; en tiu tago okazis inter ili la unua buŝa dialogo en Esperanto.

Same kiel Zamenhof, Antoni Grabowski plene konsciis pri la signifo de la literaturo en la evoluo de lingvoj kaj despli de Esperanto, kiu ekpaŝis sur la vojo de lingvoprojekto al lingvo plene funkcianta en ĉiuj sferoj de la vivo. Grabowski jam baldaŭ ekagis; 1888 aperis lia traduko de "La neĝa blovado" de Aleksandr Puŝkin. En la jaro 1889 sekvis "La gefratoj" de Johann Wolfgang von Goethe.

Komence de la 1890-aj jaroj Grabowski estis malkontenta pro la malrapideco de la disvastiĝo de Esperanto. Li kredis, ke ĝin kaŭzas malperfektaĵoj de la lingvo. Sekve li pledis por reformoj, eĉ ellaboris propran lingvoprojekton, sed en la voĉdonado de la jaro 1894 li voĉdonis kontraŭ reformoj kaj ekde tiam adheris al la lingva bazo, la t.n. Fundamento de Esperanto.

Kiam en 1904 fondiĝis la Varsovia Societo Esperantista Grabowski fariĝis ties prezidanto. Post la transformiĝo al Pola Esperanto-Societo en 1908, li prezidis longe plu. Ekde la sama jaro li direktoris en la gramatika sekcio de la Akademio de Esperanto. Samtempe li publikigis artikolojn kaj prelegis pri Esperanto kaj organizis kursojn.

En la jaroj 1908-1914 Grabowski kiel la unua gvidis Esperanto-kursojn en kelkaj lernejoj de Varsovio. Jam en artikolo el la jaro 1908 li atentigis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto. Interalie li montris per konkretaj ekzemploj, kiagrade la antaŭa lerno de Esperanto helpas lerni la francan kaj latinan lingvojn (aserto tiutempe tre surpriza por la publiko).

La antologio "El Parnaso de Popoloj", kiu aperis en 1913, estas kolekto de 116 poemoj, kiuj reprezentas 30 lingvojn kaj kulturojn; 6 estis originale verkitaj en Esperanto, 110 tradukitaj.

Dum la unua mondmilito Grabowski, jam malsana, restadis solece en Varsovio, sen siaj familianoj, kiuj fuĝis al Rusio. En tiu ĉi situacio li tradukis la polan patriotan epopeon Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz. Ĝin Grabowski rekreis formfidele, elprovis latentajn eblojn de la planlingvo kaj tiel donis gravajn impulsojn al la plua evoluo de la esperantlingva poezio.

Post la morto de Zamenhof li vivis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuraci pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam post la fino de la milito lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen li laboris plu por Esperanto, ĝis sia subita morto pro koratako en la jaro 1921.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originalaj poemoj[redakti | redakti fonton]

Antoni Grabowski.Originalaj poemoj esperantaj.pdf

Antologioj - tradukoj kaj originalaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Bolesław Prus: Pekoj de l' infaneco; 1980; tradukis Antoni Grabowski

Aliaj[redakti | redakti fonton]

  • Kondukanto internacia de l' interparolado
  • Granda Vortaro Pola-Esperanto kaj Esperanto-Pola

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Komentoj[redakti | redakti fonton]

"La grandaj atingoj en poezio en tiu frua epoko okazis ĉefe sur la tereno de tradukitaj verkoj, ĉar tradukaĵoj ja etendis la terenon de la lingvo (ne nur la leksikon, sed ankaŭ la strukturajn strategiojn disponeblajn al la uzantoj) kaj enportis spertojn kaj literaturajn formojn antaŭe nekonatajn. Rigardante preter la "spirito de la lingvoj Eŭropaj" (por uzi la Zamenhofan vortumon), Antoni Grabowski trovis per siaj tradukoj latentojn en la morfologio de Esperanto."
Humphrey R. Tonkin: Esperantologio eksogena kaj endogena en Studoj pri interlingvistiko

Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto (1933)[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Antoni GRABOWSKI, polo, inĝeniero. Nask. 11 jun. 1857 en Nowe Dobre (Pomeranio); mortis 4 jul. 1921 en Varsovio. La inĝenieran diplomon li akiris en Breslau. Post laborado en kelkaj polaj urboj li ekloĝis definitive en Varsovio. Fervorulo de sia profesio. De li aperis traduko de ĥemia verko de la anglo J. Remsen kaj Pola Teknika Vortaro. -- Esperanton li ekkonis en 1887. Inter li kaj Zamenhof okazis la unua esperanta konversacio. Li perfekte parolis ankaŭ Volapukon, kaj vizitis ankaŭ pastron Schleyer (dum tiu ĉi vizito evidentiĝis, ke mem la aŭtoro ne estras tute sian malfacilan lingvon).

Granda poligloto: li posedis pli-malpli ĉ. 30 lingvojn. Dum kelkaj jaroj li estis unu el la ĉefoj de la reforma movado, serĉante la kaŭzon de la malrapida disvastigo de Esperanto en ĝia malperfekteco. Sed post la decida voĉdono en 1894, li definitive rekonis, ke la ĝenerala akcepto, sen rezonado, estas multe pli grava ol la perfekteco cetere senfine pridiskutebla. "Tablo - li diris - devas esti nomata tablo ne pro ia logika aŭ alia rezono, sed tute simple pro tio, ke tiel volis Zamenhof; se li estus volinta ĝin nomi tiŝo, ni ĉiuj akceptus tiun ĉi vorton..." Kaj de tiam li restis fidela fundamentano, ĝis sia morto.

G. vigle partoprenis en la E-movado: ekde 1904 li estis prezidanto de la Varsovia ES; kiun, plenan de disopiniantaj korifeoj, plurfoje savis de la disfalo lia aŭtoritato kaj diplomatio. En 1908 li okupis la prez.-econ de la tiam fondita PES kaj tenis dum sia tuta vivo ĉi tiun postenon, tre delikatan kaj ĝenan, parte pro la politikaj cirkon-stancoj, parte pro la internaj disfaligemaj tendencoj. Dum la milito, li, kiel germana regato, devis forlasi Varsovion. Reveninte dum la germana okupacio, li trovis sian domon malplena: liaj familianoj formigris en Rusujon. Tiam, en la dezerta domo, li komencis kaj finis la tradukon de Sinjoro Tadeo, kiu laboro estis la sola konsolo, krom liaj oftaj kaj longaj vizitoj al Zamenhof. Post la morto de Zamenhof li iĝis tre soleca, kaj pli kaj pli turmentis lin ankaŭ lia kormalsano, kiun li ne povis konvene kuracigi pro liaj premaj financaj cirkonstancoj. Kiam lia familio revenis, li jam estis preskaŭ elĉerpita korpe. Tamen seninterrompe li laboris plu por E, ĝis sia subita morto (lin mortigis kor-atako antaŭ la montrofenestro de E-a librovendejo).

Kiel lingvisto, G. prezidis la gramatikan sekcion de la Akademio. Ĉi tiun taskon li plenumis kun granda kapablo, kiun Wüster prave nomas "vivonaska intuicio". Li estas verkinto de Granda Vortaro Pola-E kaj E-Pola. - Plej grava, tamen, estas lia literatura kaj precipe tradukpoezia agado. Liaj prozaj tradukoj relative estas malmultnombraj: en ili ni trovas la saman klaran, simplan, perfektan stilon, kiel ĉe Kabe. - Tiom pli ampleksa estas lia tradukpoezia verkado. El ĝi elstaris la internacia poemantologio Parnaso de Popoloj kaj precipe Sinjoro Tadeo, epopeo de Miczkiewscz, en formfidela traduko; ĉi lasta estas unu el la plej grandaj fortostreĉoj de la E-a traduk-arto, per ĝi G. fariĝis vere la patro de la E-a poezio. - En ĉi tiu libro G. estas kuraĝa evoluiganto de la poezia lingvo E-a. Frue li rekonis, ke lingvo, kiu pretendas havi poezion, ne povas esti vortmalriĉa, do li ne timis la enkondukon de novaj vortoj. Lia vorto-trovemo estas plej ofte tre feliĉa: el la 209 neologismoj de Sinjoro Tadeo pli ol la duono eniris la Plenan Vortaron de SAT, kaj 25 iĝis de tiam oficialaj.

Ankaŭ cetere li estas kuraĝa tornisto de l' lingvo, kelkaj liaj trovaĵoj (ekz. "ĉi" anstataŭ "ĉi tiu", senpera verbigo de substantivoj kaj adjektivoj, ablativa uzo de e-finaĵaj substantivoj ktp.) iĝis ĝenerale uzataj de la E-aj poetoj. Lia rimtrova preteco estas granda, li ofte uzas rimojn spritajn, majstras la versteknikon. (De li devenas la vorto adasismo por la sufiksrimoj). - Oni povus eble diri, ke li estas plie lingvo- kaj versartisto ol poeto, ke li ofte kontentiĝas je la forma solvo, lasante forgliti la pli intiman senton, ke lia lingvo-majstreco ofte majstras ankaŭ lin mem; kaj pro tio li kelk-foje laciĝas - sed eĉ la plej severa kritiko devas eksilenti antaŭ pluraj partoj de Sinjoro Tadeo (la Tempesto, la Ĉaso, la Koncerto de Jankjel, la Litva Praarbaro ktp.), kiuj ĉiam apartenos al la plej belaj paĝoj de nia tradukpoezio.

Lia originala poezio estas malampleksa, sed oni devas mencii la faman "Tagiĝon", kvazaŭ duan himnon esperantan, kaj la kortuŝan "La reveno de l' filo".

Verkoj krom la menciitaj:

  • Puŝkin: La Neĝa Blovado
  • La Kondukanto
  • Liro de Esperantistoj
  • Goethe: La gefratoj
  • Sienkiewicz: Ŝi la Tria
  • Prus: Pekoj de Infaneco
  • Fredo: Consilium Facultatis
  • Slowaczki: Mazepa (dramo)
  • Wolski-Moniusz-ko: Halka (opero)
  • Antologio Internacia

(Laŭ informoj de E. Wiesenfeld.) Kálmán Kalocsay.


Komparu kun[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Antoni Grabowski » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj verkoj[redakti | redakti fonton]

En la literatura retejo de Don Harlow:

Aliloke: