Esperantlingva literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La libroservo dum Universalaj Kongresoj de Esperanto (ĉi tie dum UK 2008) estas la okazo, kie oni plej multe aĉetas esperantlingvajn verkojn
Nuvola apps ksig.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Literaturo

La Esperanta literaturo estas la literaturo skribita en la lingvo Esperanto. Oni uzas la esprimon ĉefe pri la originala literaturo, kiu inkludas prozon, poezion kaj ankaŭ aliajn ĝenrojn kiel teatroeseo. Oni foje inkludas ankaŭ la literaturon tradukitan el aliaj lingvoj, kvankam specifaj artikoloj, eseoj aŭ libroj pri la "Esperanta literaturo" kutime traktas nur la literaturon originalan, ne la tradukojn.

La literaturo en Esperanto baziĝas sur la diversaj tradicioj de la tutmonda beletro en multaj lingvoj, ne nur sur unu aŭ kelkaj el ili, kvankam pro historiaj kaŭzoj ĝi ŝajnas esti plia branĉo de la eŭroplingvaj literaturoj.

Iuj opinias, ke iom post iom la Esperanta literaturo akiris specifajn trajtojn, kiuj manifestiĝas en ĝiaj aŭtoroj kun diversa intenseco, tamen tiu opinio restas nepruvita. Same pri la aserto ke la Esperanta literaturo estas la pruvo de la ekzisto de propra Esperanta kulturo.

La literaturo en Esperanto tamen ja pruvas la vivantecon kaj disvolviĝantan naturecon de la lingvo. Nur en tiu ĉi planlingvo estiĝis tiom grava literaturo, kun aŭtoroj kiel inter aliaj Kálmán Kalocsay, Julio Baghy kaj William Auld. Ĝi estas ankaŭ la plej riĉa literaturtradicio el ĉiuj planlingvoj rilate tradukojn. Krome, la literaturo de Esperanto montriĝas grava ne nur koncerne beletron sed ankaŭ sciencon kaj komunikadon.

Periodoj de la Esperanto-literaturo[redakti | redakti fonton]

Diversaj aŭtoroj proponis malsamajn dividojn en periodojn de la Esperanta literaturo, ekzemple Vilmos Benczik (en Studoj pri la Esperanta literaturo, Takasago-si: La Kritikanto, 1980), Lariko Golden (en Ĉu la kvara periodo? Originala Esperanta literaturo en la naŭdekaj jaroj, Budapest, 2002) aŭ Jukka Pietiläinen (en La kvara periodo en Esperanta literaturo, en Fonto 277 (2004), p. 9–12). Tamen la plej funde kaj detale bazitajn proponojn oni trovas unue ĉe William Auld kaj jarojn poste ĉe Geoffrey Sutton:

En Esperanta antologio. Poemoj 1887-1981[1], Auld dividas la ĝistiaman historion de Esperanto-literaturo en 4 periodojn:

  1. De 1887 al 1921: Primitiva romantismo
  2. De 1921 al 1931: Matura romantismo
  3. De 1931 al 1956: Parnasismo
  4. De 1956 al 1981: Postparnasismo

Laŭ Sutton en la BK-premiita eseo Pri la periodoj de la Esperanta literaturo (en BA1) kaj en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007[2], oni povas distingi 5 periodojn:

  1. De 1887 al 1920: Primitiva romantismo kaj fondo de stilo
  2. De 1921 al 1930: Matura romantismo kaj literatura florado
  3. De 1931 al 1951: Parnasismo kaj plenkresko
  4. De 1952 al 1974: Postparnasismo kaj al moderneco
  5. Post 1975: Eksperimenta poezio, popularigo de la romano, postmodernismo

Laŭ Lariko Golden, nova periodo ekestas en 1991 per la apero de postmodernismo.

Alia maniero grupigi la verkojn kaj verkistojn estas la klasigi per Skoloj. Jen kelkaj el la kutime referencitaj:

1887-1920: Primitiva romantismo kaj fondo de stilo[redakti | redakti fonton]

Originala literaturo[redakti | redakti fonton]

Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo. La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Ludwik Lejzer Zamenhof mem, kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia penso kaj Ho, mia kor'!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La Esperantisto presiĝis originalaĵoj de Ludwig Emil Meier, Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, Grohn, Fez (Felikso Zamenhof), kaj Martin Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola mortiginto de Vasilij Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la vivo de esperantistoj (V. Stankiević), En la brikejo (Józef Waśniewski), kaj Du mirrakontoj (Otto W. Zeidlitz). La Fundamenta krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj esperantistoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La Esperantisto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Internacia.

La unua Universala Kongreso en Bulonjo (1905) donis gravan antaŭenpuŝon al la literaturo originala; aperis Du rakontoj (D. de Rothau), Urso - En montoj (Henri Sentis); Sep rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Adomas Jakštas), Verdaj fajreroj (Roman Frenkel). Al franca kuracisto, doktoro Henri Vallienne, ŝuldiĝas la unua originala esperantlingva romano, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu li? en kiu li okupiĝis pri la tortureco de identeco kaj kontrasta adulteco. Ambaŭ romanoj estas gravegaj por la esperanta karaktero de la literaturo. Lingvan neperfektecon de Vallienne oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke li estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.

Edmondo Privat

Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Wiktor Elski kaj Eska (Unuaj agordoj, 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per espero al despero, Kion la vivo alportis, 1911; Aŭtunaj floroj, 1912), sviso Edmond Privat (Tra l' silento, 1912), polo Juljusz Kriss (Melodioj de l' nokto, 1914) kaj Clarence Bicknell, anglo loĝinta longe en Italio, kiu kontribuadis per poemoj al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspiritaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.

Marie Hankel kaj Jeanne Flourens (Roksano), du el la malmultaj esperantistaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La senlaca sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de Heinrich August Luyken, Paŭlo Debenham kaj Mirinda amo: ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en siaj literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant Tri angloj alilande, kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵo de Ro Ŝo.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

La unuaj provoj traduki literaturaĵojn en Esperanton havis plej ofte la karakteron de lernejekzerco; la verkintoj sendis siajn manuskriptojn al Zamenhof (tiam ĉefredaktoro de La Esperantisto) kiu, antaŭ ol aperigi ilin en la gazeto, korektis erarojn stilajn kaj gramatikajn. Multaj el la regulaj kontribuantoj al la gazeto dum tiu periodo (1889-95) iĝis ĝenerale konataj pro sia tradukagado; inter ili troviĝis Antoni Grabowski, Edgar von Wahl, Vasilij Devjatnin, Abram Kofman kaj Ludwig Emil Meier.

Ĝis 1904 aperis libroforme nur malmultaj tradukoj, ĉar la Esperanto-publiko estis tro malgranda. Plej interesaj el la ĝis tiam aperintaj verkoj estas: La gefratoj (Goethe) kaj La neĝa blovado (Puŝkin) de Antoni Grabowski; Hamleto (Shakespeare) de Ludwik Lejzer Zamenhof; Demono (Lermontov) kaj Boris Godunov (Puŝkin) de Vasilij Devjatnin; Iliado (Homero) kaj Kain (George Byron) de Abram Kofman; Princino Mary (Lermontov) de Edgar von Wahl. En tiu tempo oni plej ofte tradukis el la lingvoj rusa, pola kaj germana: afero klarigebla per tio, ke tiuj estis la gepatraj lingvoj de la plimulto de Esperantistoj.

Kun la plivastiĝado de la Esperanto-movado kaj la sekva plioftiĝo de internaciaj renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj: Frederic Pujulà i Vallès, Vicente Inglada Ors, Clarence Bicknell, Boris Kotzin, Paŭlo Lengyel, Hector Hodler, Samuel Meyer, Eugène Noël, Achille Motteau, Roksano (Jeanne Flourens), Hilda Thisell, Henri Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La ventego (tradukis Achille Motteau), Julio Cezaro (Daniel Henry Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay - Horacio (Bicknell) - Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L' avarulo (Meyer), Edziĝo kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience blinda rozo (van Melckebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Elworthy-Posenaer), Kion patrino povas suferi (Frans Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L. E. Meier); Grimm - Elektitaj fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.

La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Zamenhof mem (La revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont kaj Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj - latina, greka, hebrea. El la lasta Zamenhof tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.

Malgraŭ la plivastiĝo de la Esperantistaro, ankoraŭ persistis en tiuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l' popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.

Antaŭ la eksplodo de la unua mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj:

1921-1930: Matura romantismo kaj literatura florado[redakti | redakti fonton]

En sia eseo Sutton "emas vidi la komencon de la Dua Periodo je la apero de Mondo kaj koro de Kolomano Kalocsay en 1921, ĉar li eksterdube estas la plej granda el la verkistoj, kiuj debutis komence de ĉi tiu jardeko".

Originala literaturo[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en Esperanto; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La dorna karesilo de Bela manto (Boris Mirski) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova sento de Tagulo (H. B. Hyams). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socialismaj, teozofiaj, vegetaranaj.

Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Eŭgeno Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj esperantistoj en La nova epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapeŝto du hungaroj, Kalman Kalocsay kaj Julio Baghy, ekpaŝis sur vojon, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio esperantlingva.

Kolomano Kalocsay.

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poezia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kalocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto El streĉita kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke El streĉita kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la esperantismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Julio Baghy.

Preter la vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la esperantistaro Julion Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la esperantista popolo, la "kavaliron de l' tutmonda paco". Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio - la dramaktora - kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la esperantistoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.

Aliaj debutantaj poetoj de la postmilitaj jaroj estis: Julio Mangada Rosenörn (Versaĵaro, 1922), Jaume Grau Casas (Amaj poemoj, 1924; Novaj amaj poemoj, 1927), Imanuel Olŝvanger (Eterna sopiro, 1925), Teodor Jung (La Alta Kanto de la Amo, 1927), Jan van Schoor (Amo kaj poezio, 1928), Nikolao Hohlov (La tajdo, 1928). El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita kordo kaj Preter la vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

En la epoko de postmilita reorientiĝo ankaŭ la proza literaturo akiris novajn trezorojn. Heinrich August Luyken, verkinta jam antaŭmilite, nun laboris sur pli alta nivelo, por produkti la romanojn Stranga heredaĵo kaj Pro Iŝtar. El la plumo de la senlaca nederlandano Hendrik Bulthuis fluis la trankviletosaj verkoj Idoj de Orfeo, Jozef kaj la edzino de Potifar, kaj La vila mano. Jean Forge, pola filmscenaristo, aperigis Abismoj kaj Saltego trans jarmiloj pliriĉigante tiumaniere la distran literaturon laŭ la ekzemplo establita en 1920 de Argus (F. Ellersiek) per la kriminalromano Pro kio?. Post senfrukta periodo de ok jaroj Forge eldonis trian verkon Mr. Tot aĉetas mil okulojn.

Raymond Schwartz

La poemaro Verdkata testamento (1926) de Raymond Schwartz, por la unua fojo kontentige reprezentis en la literaturo de Esperanto tiun tipe francan spritecon, kiu baziĝas sur la epikura filozofio kaj la trankvilanima akcepto de la homoj tiaj, kiaj ili estas. La fakto, ke la verkoj de Schwartz ofendas multajn personojn, kiuj ne partoprenas tiun filozofion neniom povas depreni de la majstreco de la verkisto en tiu fako, kiun li elektis sia. Lia genio ne limiĝas al la elekto de temoj kaj situacioj, sed trovas respeguligon ankaŭ en la brila maniero, laŭ kiu Schwartz servigas al si lingvan ilon tute ne intencitan funkcii kiel komunikilo por spritaj sentencoj kaj verdiktoj, por vortludoj kaj malicaj parodioj. Trafinte per sia unua verko sukcesan vejnon, li eldonis en 1928 samhumoran novelaron Prozo ridetanta kaj en 1932 sian duan poemaron La stranga butiko, "honore al la granda krizo". En ĉiuj tri verkoj Schwartz dediĉis grandan parton por priridi la esperantistojn kaj iliajn instituciojn; oni ne povas dubi, ke tio estas por la mensa saneco de la popolo bona afero, precipe se oni partoprenas la opinion de Gilbert Keith Chesterton, ke "kelkaj aferoj en la vivo estas tiel gravaj, ke oni ne rilatu serioze al ili". Rimarkinda trajto ĉe Schwartz estas lia kapablo krei per kelkaj plumstrekoj tute kompletan kaj koncepteblan bildon pri sceno al li familiara; tiu trajto videblas altgrade en lia romano Anni kaj Montmartre.

En 1930 aperis sur la horizonto du novaj kaj atentindaj figuroj: Stellan Engholm kaj Kenelm Robinson. La unua, svedo, eternigis sur la paĝoj de sia novelo Al torento la idilian amaferon de juna sveda lignohakisto kun knabino de najbara vilaĝo. Flanke de la centra temo de la rakonto, Engholm lerte kaj konvinke tuŝas tiujn gravajn aferojn, kiuj de tempo al tempo frontas la maturiĝantan junulon. En Homoj sur la Tero, la sama verkisto pentras similan bildon pli grandskale, sed ne pli sukcese.

Se Grenereto... de Kenelm Robinson, kelkajn jarojn pseŭdonimo de anglo, antaŭe eldoninta nur kelkajn novelojn en la gazetoj, vekis intereson samjare en multaj literaturaj rondoj, ĉar ĝi alportis ion novan al la internacia kulturo konstruata de la esperantistaj verkistoj. Dediĉita "al la majstro, André Gide", ĝi enhavas dekon da noveloj kaj eseoj kun pli longa novelo La fremda knabo, en kiu la aŭtoro prezentas kun akuta observado la vivon de knaboj en angla pensionlernejo. Robinson verkis ankaŭ Vol. II. dulingva kolekto de noveloj kaj poemoj, kaj la drameton Homarisma laboro, morda atako kontraŭ la moralo de la brita burĝa klaso. Pri lia valoro estis granda diskuto en nia literaturo, ĉar liaj verkoj vekis fortan indignon ĉe iuj.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Dum la unua mondmilito la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la Esperantistaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej grava estis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L. E. Meier (Fabloj - Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La sonĝo de Makaro de Vladimir Korolenko; La kapitanfilino de Aleksandr Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri rakontoj de Aleksandr Puŝkin).

Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen, estonino; Hendrik Bulthuis, nederlandano; Tiberio Morariu, rumano; Kálmán Kalocsay kaj Károly Bodó, hungaroj. Hilda Dresen konigis al la internacia legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj versaĵoj) kaj de Johannes Vares (Horizontoj), kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona antologio. Skribante pri estona literaturo en Esperanto oni devas ne forgesi la novelaron Kvin noveloj (de Friedebert Tuglas), bonege tradukitan de Henrik Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Tiberio Morariu (Niĉjo Mensogulo, de Ioan Alexandru Brătescu-Voineşti, kaj Nobela peko, de Mihail Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Hendrik Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de Frederik van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, tradukita el la flandra de Hendrik Bulthuis, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Henrik Ibsen kaj Taglibro de vilaĝpedelo el la dana de Steen Steensen Blichersr.

El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon La tragedio de l' homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda vento (Karinthy) kaj la romano La cikoni-kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.

Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta Esperanto-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante Alighieri estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo Esperanto.

Nur post la morto de Ludwik Zamenhof aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karel Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en Esperanto danke al la tradukistoj de Moraviaj Esperanto-Pioniroj. El Bulgario venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj rakontoj (verkis Georgi Stamatov, tradukis Ivan Krestanov) kaj Novaj bulgaraj rakontoj (verkis Ivan Vazov, tradukis Atanas D. Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan la Litova Almanako.

Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En la malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Takeo Arishima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen, en la tradukoj de Tooguu Tojosato. Ĝis nun Ĉinio preskaŭ nenion kontribuis al la Esperanta literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj virinoj de M. Ĉ. Kuo, tradukita de Ŝ. M. Chun.

Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Edward S. Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el la angla lingvo: La rozujo ĉiumiljara kaj Palaco de danĝero (The palace of danger) de Mabel Wagnalls, Mimi de John Ulrich Giesyy, Luno de Izrael (Moon of Israel) de Henry Rider Haggard (kunlabore kun Montagu Christie Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.

Lasta rigardo ĵetita al la eŭropa laborkampo videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj.

1931-1951: Parnasismo kaj plenkresko[redakti | redakti fonton]

Sutton skribas en sia eseo: "Estas tre malfacile ne vidi transiron al nova periodo komence de la 30aj jaroj, eble unuavice pro la apero de tiom da ŝlosilaj verkoj, kiuj ankoraŭ hodiaŭ resonas tra la literaturo. Ĉi tiu aro da gravaj eldonaĵoj estas i.a.: Plena vortaro de Esperanto (1930), Streĉita kordo (1931), Parnasa gvidlibro kaj De paĝo al paĝo (1932), la traduka antologio Eterna bukedo fare de Kalocsay, la traduko de Infero de Dante fare de Kalocsay (1933) kaj Plena gramatiko de Esperanto (1935)."

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Parnasismo.

Ĝeneralaj trajtoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

La budapeŝta skolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Budapeŝta skolo.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj, noveloj kaj novelaroj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Revuoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

1952-1974: Postparnasismo kaj al moderneco[redakti | redakti fonton]

Dum la dua mondmilito la Esperantista literaturo draste haltis. Post la militfino, tamen, ĝi spertis rapidan floradon; la fenomeno unuafoje ampleksis ne nur Eŭropon (kie plu floradis la budapeŝta skolo kaj estiĝis la skota skolo), sed ankaŭ la aliajn kontinentojn, kaj ĉefe Azion, kie ekeldoniĝis multenombraj revuoj kaj notindaj beletraj verkoj.[3]

Laŭ Sutton, Auld mem en sia posta eseo Evoluo de la poezia lingvaĵo en Esperanto, en Facetoj de Esperanto (1976; p. 22), agnoskas, ke Kvaropo (1952) komencis la novan periodon kaj iniciatis la ŝanĝojn al la Postparnasismo. Gravan rolon havis la samjara ekesto de Eldonejo Stafeto, kiu produktis libroserion, sub la gvido de Juan Régulo Pérez de 1952 ĝis 1975, kun alta kvalitpostulo.

La budapeŝta skolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Budapeŝta skolo.

La budapeŝta skolo estis grava nabo de la postmilita renaskiĝo de esperantlingva literaturo. Unu el ĝiaj ĉefaj anoj estis Ferenc Szilágyi, redaktisto de la literatura revuo Norda Prismo (de 1955 ĝis 1967) kaj verkinto de La granda aventuro (kolekto de romanoj, 1945), Inter sudo kaj nordo (1950), Koko krias jam! (1955), Mistero minora (krimfikcia verko, 1958). Alia gravulo estis Sándor Szathmári, aŭtoro de pluraj sciencfikciaj romanoj, plejparte verkitaj antaŭ la dua mondmilito sed eldonitaj poste: menciindas, inter tiuj, Vojaĝo al Kazohinio (malutopia kritiko al tro racia socio, 1958), Maŝinmondo (novelaro, 1964), Kain kaj Abel (1977). Fine, kadre de la budapeŝta skolo ankaŭ notindas Imre Baranyai, ankaŭ konata kiel Emba; jam antaŭ la milito li publikigis la romanon Maria kaj la grupo (1936), kiu rakontis pri la vivo de Esperanto-grupo; post la milito, li rimarkinde pruvis siajn poeziajn kapablojn per Ekzilo kaj azilo (1962).[3]

La skota skolo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Skota skolo.

La plej elstaraj anoj de la skota skolo estis John Dinwoodie, Reto Rossetti, John Islay Francis kaj William Auld. Ili kunpublikigis la poeziaron Kvaropo (1952). Inter ili plej rimarkindas William Auld, aŭtoro de la majstroverko La infana raso (1958), poemo en dudek kvin ĉapitroj, kaj de Unufingraj melodioj. De Reto Rossetti ĉefe memorindas El la maniko (prozaĵo kun brila lingvo, 1955) kaj Pinta krajono (kolekto de spritaj poeziaĵoj, 1959). John Islay Francis, kies stilo estis malpli rafinita, famiĝis per novelaro kun aparte drama etoso kaj kompleksa simbolaro, Vitralo (1960); li ankaŭ aŭtoris kelkajn mejloŝtonajn romanojn, kiel ekzemple La granda kaldrono (1978) kaj Misio sen alveno (1982).[3]

La skotan skolon partoprenis ankaŭ Marjorie Boulton, verkistino aktiva en pluraj stiloj. En la fako de poezio, menciindas ŝiaj verkoj Kontralte (1955), Cent ĝojkantoj (1957) kaj Eroj (1959); tamen memorindas ankaŭ ŝiaj teatraĵoj, ŝia biografio de Zamenhof (1962) kaj la kolektoj Okuloj (novelaro, 1967) kaj Dekdu piedetoj (rakontaro, 1964).[3]

Dum la periodo 1952-1974 agadis du pliaj verkistoj el anglalingvaj landoj, kiuj tamen ne ligiĝis al la skota skolo. La unua estis Brendon Clark, novzelandano, kies eseo Kien la poezio? (1957) kontraŭis la enkondukon de novaj vortoj kaj de aparta poezia terminaro, kion male deziris la skotskolanoj. La dua estis Bertram Potts, ankaŭ novzelandano, kiu aŭtoris humurajn kaj dramajn novelojn: Nokto de timo (1971), La nova butikisto de Nukugaia (1978) kaj Kaverno apud la maro (1985).[3]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj, noveloj kaj novelaroj[redakti | redakti fonton]

Krom la anoj de la jam menciitaj skoloj, ankaŭ pluraj aliaj verkistoj eldonis novelojn kaj rakontojn. Jean Forge, kiu jam agadis antaŭ la dua mondmilito, plej famiĝis pro siaj ĉitiamaj novelaroj La verda raketo (1961) kaj Mia verda breviero (1974); ambaŭ verkoj ĵetas satirecan rigardon al la Esperanto-movado. Aliflanke, drameco kaj kunigo de emocieco kaj racieco estis la ĉefaj karakterizoj de la norvega verkisto Johan Hammond Rosbach, de kiu menciindas Bagatelaro (1951), Homoj kaj riveroj (1957), La mirinda eliksiro (1967) kaj Disko (1970).[3]

Interesajn rakontojn verkis aŭtoroj el pluraj landoj[3], kion atestas, ekzemple, la kolektoj de noveloj publikigitaj de Rossetti kaj Szilagyi en 1964 kaj de Rossetti kaj Vatré en 1990.

Poezio[redakti | redakti fonton]

Teatro[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo multe kreskis la produktado de originalaj teatraĵoj, kies kvalito tamen ne sufiĉis por konkurenci al teatraĵoj tradukitaj el naciaj lingvoj. La ĉefaj aŭtoroj en tiu ĉi fako, krom la jam menciita Marjorie Boulton, estis Julio Baghy, Jakob David Applebaum, Giorgio Silfer, Zora Heide, E. V. Tvarožek, Emilija Lapenna, Karl Minor, Vittorio Dall'Acqua, J. kaj K. Filip, Stefan MacGill kaj Bukar kaj Lorjak.

Ankaŭ menciindas la du parodioj Specimene (1963), de Henri Baupierre, kaj Bervalaĵoj (amuzaj rakontoj el la lando Bervalo), de Louis Beaucaire.[3]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Dum la periodo ekfloris la fako de eseoj pri Esperanto kaj pri la plej diskutataj temoj kadre de la Esperanto-movado. Aparte notindas kelkaj verkoj de Gaston Waringhien, ankaŭ konata per la plumnimo Maura: Beletro, Lingvo kaj vivo, Ni kaj ĝi, 1887 kaj la sekvo, Kaj la ceter - nur literaturo.

Ankaŭ menciindas la paroladoj kaj Retoriko de Ivo Lapenna kaj la eseoj de Werner Bormann.

La ĉefaj aŭtoroj de sciencaj eseoj en Esperanto dum la periodo estis Paul Neergaard, Alberto Fernández, Sin'itiro Kawamura, Detlev Blanke, Tibor Sekelj, Atanas D. Atanasov, John C. Wells kaj István Szerdahelyi.[3]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Revuoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

1975-1991: Eksperimenta poezio, popularigo de la romano[redakti | redakti fonton]

Sutton skribas: "Kaj Verloren van Themaat kaj Pietiläinen tamen elektas la aperon de Neologisme de Lorjak en 1975 kiel la decidan faktoron, komencantan novan periodon. La romano en si estas modesta, sed ili argumentas, ke ĝi grave rolas pro sia unuaeco en longa vico da romanoj post jaroj da manko. Ekde la 1970aj jaroj denove ekmultiĝas literaturaj eldonaĵoj."

Ĝeneralaj trajtoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Rakontoj, noveloj kaj novelaroj[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

Krys Ungar

Teatro[redakti | redakti fonton]

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Sciencoj[redakti | redakti fonton]

En 1984, Klaŭdo Roux kun Georges Clauzade skribis Likenoj de okcidenta Eŭropo. Ilustrita determinlibro.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Revuoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

Literatura Foiro (de 1970), Fonto (de 1980), La Gazeto (de 1985).

Post 1991: Postmodernismo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Lariko Golden (en Ĉu la kvara periodo? Originala Esperanta literaturo en la naŭdekaj jaroj, Budapest, 2002, citita de Sutton en Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007, p. 414), nova periodo ekestas per la apero de postmodernismo kun la publikigo de la rakontaro Sur la linio (1991) de Jorge Camacho, sekvata de aliaj komunaj verkoj de anoj de la Ibera Skolo kiel la poemaro Ibere libere (1993).

Ĝeneralaj trajtoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

Gersi Alfredo Bays, Gerrit Berveling, Mikaelo Bronŝtejn, Christian Declerck, Sten Johansson, Anna Löwenstein, Paula Mährti, István Nemere, Marco Picasso, Manuel de Seabra, Eugène de Zilah

En Kroatio aktivas Spomenka Štimec kiu verkis Tilla (2002) kaj Hodler en Mostar (2006).

Rakontoj, noveloj kaj novelaroj[redakti | redakti fonton]

Ulrich Becker, Ibera Skolo (Ekstremoj; Abel Montagut), Jean Codjo, Sten Johansson, Gbeglo Koffi, Lena Karpunina, Manuel de Seabra, Tim Westover

Poezio[redakti | redakti fonton]

Ulrich Becker, Gerrit Berveling, Peter Browne, Tim Carr, Christian Declerck, István Ertl, Ibera Skolo (Ibere libere; Jorge Camacho, Miguel Fernández, Abel Montagut, Gonçalo Neves), Mao Zifu, Moskva Skolo (Mikaelo Giŝpling), Mauro Nervi, Baldur Ragnarsson, Nicola Ruggiero

Teatro[redakti | redakti fonton]

Paul Gubbins

Eseoj[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

En 199 la familio de Bakin estis tradukita per Wei Yida.

Revuoj de la periodo[redakti | redakti fonton]

Krom la jam menciitaj Literatura Foiro, Fonto (ĝis 2006) aŭ La Gazeto, aperas ankaŭ la libroforma revuo Beletra Almanako (de 2007)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Revuoj kaj Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gravaj eldonejoj[redakti | redakti fonton]

Pluaj eldonejoj estas prezentataj ĉe Kategorio:Esperanto-eldonejoj

Gravaj libroserioj[redakti | redakti fonton]

Pluaj libroserioj estas prezentataj ĉe kategorio:libroserioj

Retaj katalogoj kaj serĉiloj[redakti | redakti fonton]

Literaturpremioj[redakti | redakti fonton]

Literaturo en la reto[redakti | redakti fonton]

  • eLibrejo
  • Esperanta literaturo en la reto, OLE: En la jena ttt-ejo (Originala literaturo en Esperanto) troviĝas listoj de aŭtoroj, originalaj romanoj, noveloj/rakontoj, dramoj kaj poemaroj verkitaj originale en Esperanto kaj aperintaj de 1898 ĝis nun, en multaj kazoj ligitaj al dokumentoj kun pliaj informoj pri aŭtoroj kaj verkoj, inkluzive kelkajn centojn da recenzoj. La tuto formas ampleksan kaj espereble kreskontan datenaron.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]